Klerismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Se estas io kion vi konas, komuniku ĝin. Se estas io kion vi ne konas, serĉu ĝin.
— Bildo el la elsono de 1772 de la Encyclopédie; Vero, supre centre, estas ĉirkaŭita de lumo kaj senvualigita de la figuroj kuij dekstras, Filozofio kaj Racio.

Klerismo (de:Aufklärung, en:The Enlightenment, es:Ilustración, et:Valgustusajastu, fr:Siècle des lumières, nl:verlichting) estas nomo de movado en la 18-a jarcento en Eŭropo, kiu celis disvastigi raciecon kontraŭ malracio, nelogiko kaj superstiĉo. Frukto de tio estis la apero de la Enciklopedio de Diderot kaj d'Alembert en kiu kunlaboris ankaŭ Voltaire, Rousseau, kaj Montesquieu.

La Klerismo (aŭ Epoko de racio, de klereco) estis kultura movado de intelektuloj komenciĝantaj en la fino de la 17-a-jarcenta Eŭropo emfazanta racion kaj individuismon prefere ol tradicio.[1] Ĝia celo estis reformi socion utiligante racion, por defii ideojn blokitajn en tradicio kaj kredo, kaj al antaŭscio tra la scienca metodo. Ĝi antaŭenigis sciencan pensaron, skeptikismon, kaj intelektan interŝanĝon.[2] Klerismo estis revolucio en la homa pensaro. Tiu nova pensado estis racia pensaro kiu komenciĝis kun klare fiksitaj principoj, utiligas ĝustan logikon por alveni ĉe konkludoj, testas la konkludojn kontraŭ indico, kaj tiam revizias la principojn en la lumo de la indico.

Klerismaj pensuloj kontraŭbatalis superstiĉon kaj maltoleremon. Kelkaj klerismaj pensuloj kunlaboris kun kleraj despotoj, nome absolutismaj regantoj kiuj provis perforte meti kelkajn el la novaj ideoj pri regado en praktikon. La ideoj de la klerismo daŭre penas signifan influon sur la kulturon, politikon, kaj registarojn de la okcidenta mondo.

Originita de la 17-a jarcento, ĝi estis ekfunkciigita fare de filozofoj Francis Bacon (1562-1626), Baruch Spinoza (1632-1677), John Locke (1632-1704), Pierre Bayle (1647-1706), Voltero (1694-1778) kaj fizikisto Isaac Newton (1643-1727).[3] Regantaj princoj ofte apogis kaj kreskigis tiujn figurojn kaj eĉ provis uzi iliajn ideojn pri regado en tio kio estis konata kiel klera absolutismo. La scienca revolucio estas proksime ligita al la klerismo, kiam ĝiaj eltrovaĵoj renversis multajn tradiciajn konceptojn kaj lanĉis novajn perspektivojn pri naturo kaj la loko de homo ene de ĝi. Klerismo prosperis ĝis proksimume 1790-1800, ĉe kiu punkto la klerismo, kun ĝia emfazo por racio, kolapsis al Romantikismo, kiu lokis novan emfazon de emocio; kontraŭ-klerismo komencis pliiĝi en eminenteco. La romantikuloj argumentis, ke la klerismo estis redukciista tiom kiom ĝi plejparte ignoris la fortojn de fantazio, mistero, kaj sentemo.[4]

En Francio, klerismo estis bazita en la salonoj kaj kulminis per la granda Encyclopédie ou dictionnaire raisonné des sciences (1751-72) redaktita de Denis Diderot (1713-1784) kaj (ĝis 1759) de Jean le Rond d'Alembert (1717-1783) kun kontribuoj de centoj da gvidaj intelektuloj kiuj estis nomitaj filosofe, precipe Voltero (1694-1778), Rousseau (1712-1778) kaj Montesquieu (1689-1755). Proksimume 25 000 ekzempleroj de la 35-voluma enciklopedio estis venditaj, la duono de ili ekster Francio. Tiuj novaj intelektaj trostreĉoj disvastiĝos al la urbaj centroj en tuta Eŭropo, precipe en Anglion, Skotlandon, la germanajn ŝtatojn, Nederlandon, Pollandon, Rusion, Italion, Aŭstrion, Hispanion. Ĝi ankaŭ estis alkureganta en Ameriko, kie ĝia influo estis manifestita en la verkoj de francemuloj kiaj Benjamin Franklin kaj Thomas Jefferson, inter aliaj. Ĝi ludis gravan rolon en la Usona Revolucio. La politikaj idealoj de la klerismo influis la Usonan Deklaracion de Sendependeco, la United States Bill of Rights (Rajtaro de Unuiĝintaj Ŝtatoj), la francan Deklaracion de la rajtoj de homo kaj de la civitano, kaj ekzemple la pol-litovan Konstitucion de 3a de majo, 1791.[5]

Die Tafelrunde de Adolph von Menzel. Gastoj de Frederiko la Granda ĉe Sanssouci, inklude membrojn de la Prusia Akademio de Sciencoj kaj Voltero (tria el maldekstro).

Tempoperiodo[redakti | redakti fonton]

Ekzistas malmulte da interkonsento pri la preciza komenco de la epoko de klerismo; la komenco de la 18-a jarcento (1701) aŭ la mezo de la 17-a jarcento (1650) ofte estas utiligitaj kiel proksimuma deirpunkto. Se prenite reen al la mezo de la 17-a jarcento, la klerismo spurus siajn originojn al Diskurso pri Metodo de Descartes, publikigita en 1637. Aliaj citas la publikigon de Principia Mathematica de Isaac Newton en 1687.[6] Jonathan Israel asertas, "post 1650, ĉio, ne grave kiom fundamenta aŭ profunde fiksiĝinta, estis pridubita en la lumo de filozofa racio".[7] Israel precizigas la detalan aferon ke, de 1650 ĝis 1750, Spinoza estis "la ĉefa kontestanto de la bazfaktoj de rivelita religio, ricevitaj ideoj, tradicio, moraleco, kaj kio estis ĉie rigardita, en absolutismaj kaj neabsolutismaj ŝtatoj egale, ĉar dio konstituis politikan aŭtoritaton[8]

Je ĝia fino, la plej multaj akademiuloj uzas la lastajn jarojn de la jarcento - ofte elektante la Francan Revolucion de 1789 aŭ la komencon de la Napoleonaj Militoj (1804-15) kiel oportunan punkton por datigi la finon de la klerismo.[9]

Krome, la esprimo "klerismo" ofte estas uzita trans epokoj. Ekzemple en ilia laboro Dialectic of Enlightenment (Dialektiko de klerismo), Max Horkheimer kaj Theodor W. Adorno vidas evoluojn de la 20-a jarcento kiel malfruaj sekvoj de la klerismo: homo estas instalita kiel "mastro" de mondo estanta liberigita de ĝia magio; vero estas komprenita kiel sistemo; racio iĝas instrumento kaj ideologio administrita per aparataroj; civilizo iĝas la barbarismo de faŝismo; civilizantajn efikoj de la klerismo en ilia kontraŭo; kaj precize tio - ili postulas - egalrilatas al la problema strukturo de la pensado de la klerismo. Jürgen Habermas, aliflanke, disputis kun siaj seminariaj rektoroj (Adorno kaj Horkheimer) pri la vido de la klerismo kiel procezo de kadukiĝo. Li parolis pri "nekompleta projekto de moderneco"[10] kiu, en procezo de komunikaj agoj, ĉiam petas raciajn kialojn.

Landaj varioj[redakti | redakti fonton]

Eŭropo ĉe la komenco de la Milito de hispana sukcedo, 1700.

Klerismo funkciigis en la plej multaj landoj, sed ofte kun specifa loka emfazo. Ekzemple en Francio ĝi iĝis rilata al kontraŭ-registara kaj kontraŭ-eklezia radikalismo, dum en Germanio ĝi atingis profunde en la burĝajn klasojn kaj esprimis spiritisman kaj naciisman nuancon sen minacado de registaroj aŭ establitaj eklezioj.

Registaraj respondoj variis vaste. En Francio la registaro estis malamika, kaj la filosofe batalis kontraŭ ĝia cenzuro. Ili foje estis malliberigitaj aŭ persekutitaj en ekzilon. La brita registaro ĝenerale ignoris la gvidantojn de la klerismo en Anglio kaj Skotlando, kvankam ĝi donis al Isaac Newton kavaliraron kaj tre enspezigan registaran postenon je la konto de la ŝtato.

Klera despotismo[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Klera despotismo.
Jozefo la 2-a.

Klera despotismo (ankaŭ konata kiel klera absolutismo aŭ klerisma monokratio) estas formo de absoluta monarkiodespotismo en kiu regantoj estis influita de la Klerismo. Kleraj monarkoj ampleksigis la principojn de la klerismo, aparte emfazis ĝin sur racio, kaj uzis ĝis por siaj teritorioj. Ili tendencis permesi religian toleremon, liberan sinesprimon, gazetaron, kaj la rajton je posedado de propraĵoj. La plej parto el ili kreskigis la artojn, sciencojn, kaj edukadon. Tre ofte la monarkoj kiuj sekvis la tendencon de la Klera despotismo ĉirkaŭiĝis de similtendencaj ministroj kaj nobeloj, kiuj okupiĝis pri la reformoj. Kiam ekis kontraŭstaroj kontraŭ tiaj reformoj, tre ofte estis la ministro kiu elposteniĝis dum la reĝo pluokupis la povon.

Tiaj reĝimoj enpoviĝis en kelkaj eŭropaj kortegoj dum la 18a jarcento kaj ĉefe en ties dua duono, dum je la alveno de la Franca Revolucio, la korteganoj kaj la reĝaj familioj iome elturniĝis el reformismaj tendencoj. Triumfis tiaj reĝimoj foje en kortegoj de Hispanio, Portugalio, Francio, Italio, Prusio, Rusio ktp.

En pluraj nacioj, potencaj regantoj bonvenigis gvidantojn de la klerismo en registaroj kaj havis ilin kiel helpaj dezajnistoj de leĝoj kaj programoj por reformi la sistemon, tipe por konstrui pli fortajn ŝtatojn.[11] La plej elstaraj el tiuj regantoj estis Frederiko la 2-a de Prusio, Katerina la 2-a, carino de Rusio de 1762 ĝis 1796, Leopoldo la 2-a kiuj regis la Grandduklandon Toskanion de 1765 ĝis 1790 kaj Jozefo la 2-a, Imperiestro de Aŭstrio de 1780 ĝis 1790. Jozefo estis troigite entuziasma, sciigante pri tiom multaj reformoj kiuj havis tiom malmulte da subteno, ke ekiĝis ribeloj kaj lia registaro iĝis komedio de eraroj kaj preskaŭ ĉiuj liaj programoj estis inversigitaj.[12] Ankaŭ postaj ĉefministroj kiaj Pombal en Portugalio kaj Struensee en Danio regis laŭ klerismaj idealoj.

Grekio[redakti | redakti fonton]

La greka klerismo ricevis impeton fare de riĉaj grekaj komercistoj en la plej gravaj grandurboj de la Otomana Regno. La plej gravaj centroj de greka lernado, lernejoj kaj universitatoj, estis situantaj en Ioannina, Ĥio, Smirno (İzmir) kaj Ayvalik.[13] La dissendo de klerismaj ideoj en grekan pensaron ankaŭ influis la evoluon de naciisma konscio. La publikigo de la gazeto Hermes o Logios apogis la ideojn de la klerismo. La celo de la gazeto estis avanci grekajn sciencon, filozofion kaj kulturon. Du el la ĉefaj figuroj de la greka klerismo, Rigas Feraios kaj Adamantios Korais, instigis grekajn naciistojn por okupiĝi pri samtempula politika pensaro.[14]

Respubliko de la Sep Unuiĝintaj Provincoj (Nederlando)[redakti | redakti fonton]

Nederlanda filozofo Baruch Spinoza (1632-77) proponanto de radikala sinteno.

Por la nederlandanoj la klerismo komence ŝosis dum la Nederlanda Ora Epoko. Evoluoj dum tiu periodo devis havi profundan influon en la formado de okcidenta civilizo, kiam scienco, arto, filozofio kaj ekonomia evoluo prosperis en la Respubliko de la Sep Unuiĝintaj Provincoj. Kelkaj pivotaj ludantoj en la nederlanda klerismo estis: Baruch Spinoza, filozofo kiu ludis gravan rolon en formado de la bazo por la klerismo; Pierre Bayle, franca filozofo kiu rekomendis apartigon inter scienco kaj religio; Eise Eisinga, astronomo kiu konstruis planetarion; Lodewijk Meyer, radikalulo kiu postulis ke la Biblio estis obskura kaj dubiga; Adriaan Koerbagh, akademiulo kaj kritikisto de religio kaj konvencia moraleco; kaj Burchard de Volder, fizikisto.

Italio[redakti | redakti fonton]

La Klerismo ludis gravan, kvankam malgrandan, rolon en la historio de Italio.[15][16] Kvankam plej el Italio estis kontrolita de konservativaj Habsburgoj aŭ la papo, Toskanio havis kelkajn oportunojn por reformo. Leopold la 2-a, Granda Duko de Toskanio abolis la mortopunon en Toskanio kaj limigis la pezon de cenzuro. El Napolo, Antonio Genovesi (1713–1769) influis generacion de suditalaj intelektuloj kaj de universitataj studentoj. Lia lernolibro "Diceosina, o Sia della Filosofia del Giusto e dell'Onesto" (1766) estis polemikiga klopodo intermezi inter la historio de morala filozofio unuflanke kaj la specifaj problemoj trafitaj de la komerca socio de la 18-a jarcento aliflanke. Ĝi enhavis la plej grandan parton de la politika, filozofia kaj ekonomika pensaro de Genovesi – gvidlibro por la napola ekonomia kaj socia disvolvigo.[17] Scienco flori ĉar Alessandro Volta kaj Luigi Galvani faris elrompajn malkovrojn en elektro. Pietro Verri estis ĉefa ekonomikisto en Lombardio. Historiisto Joseph Schumpeter asertas, ke li estis "la plej grava antaŭ-Smith-a aŭtoritato pri malmultekosteco-abundeco".[18] La plej influa fakulo pri la Italia Klerismo estis Franco Venturi.[19][20] Italio ankaŭ produktis kelkajn el la plej grandaj jurteoriuloj de la Klerismo, kiel Cesare Beccaria, Giambattista Vico kaj Francesco Mario Pagano. Beccaria partikulare estas nuntempe konsiderata unu el la patroj de la klasika kriminologia teorio same kiel de la moderna penologio aŭ punologio.[21] Beccaria estas fama pro sia majstroverko Dei delitti e delle pene (1764), nome traktaĵo (poste tradukita en 22 lingvoj) kiu utilis kiel unu el la plej fruaj elstaraj kondamnoj de la torturo kaj de la mortopuno kaj tiel mejloŝtona verko en la filozofio kontraŭ-mortopuna.[22]

Pollando[redakti | redakti fonton]

Konstitucio de la 3-a de Majo, unua moderna konstitucio de Eŭropo.

La klerismaj ideoj (oświecenie) aperis malfrue en Pollando, ĉar la pola meza klaso estis malforta kaj la kulturo szlachta (nobelaro) (Sarmatismo) kune kun la politika sistemo de la Respubliko de Ambaŭ Nacioj (Ora Libereco) estis en profunda krizo. La politika sistemo estiskonstruita sur respublikismo, sed estis malkapabla defendi sin mem kontraŭ povegaj najbaroj Rusio, Prusio kaj Aŭstrio ĉar ili ripete fortranĉis regionojn ĝis nenio restis el sendependa Pollando. La periodo de Pola Klerismo ekis en la 1730aj–1740aj jaroj kaj speciale en teatro kaj artoj pinte en la regado de la reĝo Stanisław August Poniatowski (dua duono de la 18-a jarcento). Varsovio estis ĉefa centro post 1750, kun etendo de lernejoj kaj edukinstitucioj kaj arta patronado en la Reĝa Kastelo.[23] Estroj helpis toleremon kaj plian edukadon. Ili estis la reĝo Stanislaw la 2-a Poniatowski kaj la reformistoj Piotr Switkowski, Antoni Poplawski, Josef Niemcewicz kaj Jósef Pawlinkowski, same kiel Baudouin de Cortenay, poligita dramaturgo. Opoziciantoj estis Florian Jaroszewicz, Gracjan Piotrowski, Karol Wyrwicz kaj Wojciech Skarszewski.[24]

Tiu movado malfortiĝis pro la Tria Dispartigo de Pollando (1795) – nacia tragedio inspiranta mallongan periodon de sentimentala verkado – kaj finis en 1822, anstataŭita per la Romantismo.[25]

Prusio kaj Germanaj Ŝtatoj[redakti | redakti fonton]

Prusio ekhavis la ĉefan rolon inter la germanaj ŝtatoj por sponsori la politikajn reformojn kiujn la klerismaj pensuloj deziris, ke absolutismaj regantoj adoptu. Estis gravaj movadoj same kiel en la plej malgrandaj ŝtatoj de Bavario, Saksio, Hanovero kaj la Palatinlando. Ĉiuokaze, la valoroj de la Klerismo iĝis akceptita kaj kondukis al gravaj politikaj kaj administraciaj reformoj kiu preparis la grundon por la kreadon de modernaj ŝtatoj.[26] La princoj de Saksio, por ekzemplo, plenumis impresan serion de fundamentaj fiskaj, administraciaj, juraj, edukaj, kulturaj kaj ĝeneralaj ekonomiaj reformoj. La reformoj estis helpita de la forta urba strukturo de la lando kaj de influaj komercaj grupoj kaj modernigita antaŭ-1789 Saksio flanke de la linioj de klasikaj principoj de la Klerismo.[27][28]

La "Vajmara kortumo de poetoj", oleopentraĵo, Theobald von Oer, 1860.
Friedrich Schiller deklamas en la parko de la kastelo Tiefurt. Inter la aŭskultantoj estas tute maldekstre (sidante) Johann Gottfried Herder, en la bilda mezo (sidante kun ĉapo) Christoph Martin Wieland kaj dekstre (starante) Johann Wolfgang von Goethe.

Antaŭ 1750, la germanaj supraj klasoj rigardis al Francio por intelektula, kultura kaj arkitektura estreco, ĉar la franca estis la lingvo de la alta socio. Meze de la 18-a jarcento, la Aufklärung (Klerismo) estis transforminta la germanan altklasan kulturon en muziko, filozofio, scienco kaj literaturo. Christian Wolff (1679–1754) estis pioniro kiel verkisto kiu eksponis la Klerismon al germanaj legantoj kaj legitimis la germanan kiel filozofan lingvon.[29]

Johann Gottfried von Herder (1744–1803) preparis novan grundon en filozofio kaj poezio, kiel estro de la movado Sturm und Drang de pra-Romantismo. Vajmara klasikismo (Weimarer Klassik) estis kultura kaj literatura movado kun bazo en Vajmaro kiu klopodis establi novan humanismon sintezigante la idearojn de Romantismo, Klasikismo kaj Klerismo. La movado (el 1772 ĝis 1805) estis estrita kaj de Herder kaj de la multfakulo Johann Wolfgang von Goethe (1749–1832) kaj Friedrich Schiller (1759–1805), poeto kaj historiisto. Herder argumentis, ke ĉiu popolo havis sian propran partikularan identecon, kio esprimiĝis en siaj lingvo kaj kulturo. Tiu legitimis la promocion de la germanaj lingvo kaj kulturo kaj helpis formi la disvolvigon de la germana naciismo. La verkoj de Schiller esprimis la senĉesan spiriton de sia generacio, priskribante la lukton de la heroo kontraŭ sociaj premoj kaj kontraŭ la forto de la destino.[30]

Germana muziko, sponsorita de la supraj klasoj, progresis pere de la agado de komponistoj Johann Sebastian Bach (1685–1750), Joseph Haydn (1732–1809) kaj Wolfgang Amadeus Mozart (1756–1791).[31]

En malproksima Königsberg, filozofo Immanuel Kant (1724–1804) klopodis kunigi raciismon kaj religian kredon, individuan liberecon kaj politikan aŭtoritaton. La verkaro de Kant eohavis bazajn ideojn kiuj pluos en la formado de la germana pensaro – kaj rezulte en la tuta eŭropa filozofio – bone ene de la 20-a jarcento.[32]

La Germana Klerismo ricevis la subtenon de princoj, aristokratoj kaj la mezaj klasoj kaj ĝi permanente reformis la kulturon.[33] Tamen, estis konservismo inter la elitoj kiuj avertis kontraŭ la eblo iri tro for.[34]

En la 1780-aj jaroj, luteranaj pastroj Johann Heinrich Schulz kaj Karl Wilhelm Brumbey ricevis problemojn pro siaj predikoj ĉar ili estis atakitaj kaj ridiindigitaj fare de Immanuel Kant, Wilhelm Abraham Teller kaj aliaj. En 1788, Prusio eldonis la "Edict on Religion" kiu malpermesis ajnan predikon kiu subfosu la popularan kredon en la Sankta Triunuo kaj en la Biblio. La celo estis evitis skeptikismon, deismon kaj teologiajn disputojn kiuj povus malbonigi la enlandan trankvilecon. Homoj kiuj dubis pri la valoro de la Klerismo favoris la decidon, sed faris tion ankaŭ multaj subtenantoj. Germanaj universitatoj estis kreintaj fermitan eliton kiu povus debati polemikigajn aferojn inter ili, sed etendi ilin al la publiko estis konsiderata tro riska. Tiu intelekta elito estis favorita de la ŝtato, sed tio povus ŝanĝiĝi se la procezo de la Klerismo montriĝis politike kaj socie malstabiliga.[35]

Bremer Beiträge estis klerisma semajngazeto en Bremeno, nome unu el la multaj ekzemploj de la surlokaj klopodoj klerismaj.

Rusio[redakti | redakti fonton]

Imperiestrino de Rusio.

En Rusio, la registaro komencis kuraĝigi la progresigon de artoj kaj sciencoj en la mezo de la 18-a jarcento. Tiu epoko produktis la unuajn rusiajn universitaton, bibliotekon, teatron, publikan muzeon kaj sendependajn gazetojn. Kiel aliaj klerdespotoj, Katerina la 2-a ludis ŝlosilan rolon en la promocio de artoj, sciencoj kaj edukado. Ŝi uzis sian propran interpretadon de klerismaj idealoj, helpita de elstaraj internaciajn fakulojn kiel Voltero (perletere] kaj de surloke loĝantaj altrangajn sciencistojn kiel Leonhard Euler kaj Peter Simon Pallas. La nacia rusa Klerismo diferencis el sia okcidenteŭropa partnero en tio ke ĝi promociis plian modernigon de ĉiuj aspektoj de la rusa vivo kaj tio rilatis al la atako kontraŭ la institucio de la servuteco en Rusio. La rusa Klerismo centriĝis en la individueco anstataŭ en la socia Klerismo kaj kuraĝigis la faron de klerisma vivo.[36][37] Grava elemento estis prosveŝĉenie kiu kombinis religian piecon, erudicion kaj engaĝigon por la etendo de lernado. Tamen, mankis la skeptika kaj kritika spirito de la okcidenteŭropa Klerismo.[38]

Hispanio[redakti | redakti fonton]

Tiu movado baziĝas, ĝenerale, sur kritikema spirito, kiu rompas krute kontraŭ la principo de aŭtoritateco, sur la hegemonio de la racio kaj ties fundamento sur la sperto. Tiu strukturo de la sciaro rezultas en la fakto, ke la filozofio kaj la scienco estu la plej preferataj fakoj. Tiu periodo estas konata en la Historio de la Idearoj ankaŭ kiel "Jarcento de la Lumoj" aŭ "Jarcento de la racio". Ties ĉefa karaktero estas la serĉado de la homara feliĉo pere de la kulturo kaj la progreso.

La novaj ideoj asociaj al la klerisma pensaro okazigis, ke kaj arto kaj literaturo orientiĝu al nova klasikismo (Novklasikismo), kiu derivas el la epiteto "novklasika". En literaturo oni intencas la moderan esprimon de la emocioj, kaj imiti klasikajn normojn kaj regulojn (datigitaj danke al arkeologiaj malkovroj de tiu periodo). Samtempe oni revalorigas la ekvilibron kaj la harmonion kiel hegemonia estetika principo. Tradicie oni asertas, ke kontraŭ tioma rigideco oni "insurekciis" je la fino de la jarcento, kaj tiele okazis reveno al la mondo de la sentoj, kio estis nomata "Antaŭromantikismo". Por kelkaj fakuloj kiaj Marta Manrique Gómez aŭ Russell P. Sebold la romantikismo ne konstituiĝas kiel reago kontraŭ eksmodaj formoj sed kiel disvolviĝo de esprimmaniero interplektita kun la aŭtoroj rekonitaj kiel kleristoj[39][40]

Post la Milito de hispana sukcedo, la Burbonoj trafis Hispanion mizera kaj malklera. La Iberia Duoninsulo havis apenaŭ sep milionojn kaj duonon da loĝantoj. Per franceca politikaj sintenoj, Filipo la 5-a plifortigis la povon monarkian kaj la procezon por centrigi la landon, nuligante la foruojn kaj leĝojn proprajn de la teritorioj de la Regno de Aragono. La Katolika Eklezio pluhavis sian hegemonion, spite la forpelon en 1767 de religiuloj kiaj tiuj de la Jezuitoj. Aliflanke la malalta popolo, formita de brutobredistoj, agrikulturistoj, funkciuloj kaj marĝenuloj, malhavis rajtojn. La monarkoj iom post iom malpliigis kelkajn privilegiojn de la hereda nobelularo kaj adoptis sintenon monarkistan kontraŭ la Eklezio, cele al realigo de serio de bazaj reformoj. Fine de la jarcento, estis pliboniĝinta la vivkvalito de la hispanoj, kiel pruvas la plialtiĝo de la populacio al preskaŭ tri milionoj da loĝantoj, nombro ĉiukaze pli malgranda ol tiuj de similaj eŭropaj landoj.[41]

La klerisma idearo estis enirintaj en Hispanio danke al diversaj vojoj:

Kovrilpaĝo de la unua eldono de Fundación y estatutos de la Real Academia Española (1715).
  • La disvastigo de la idearoj de kelkaj kleristoj kiaj Gregorio Mayans, Martín Sarmiento kaj Benito Jerónimo Feijoo.
  • La disvastigo de la idearo de la francaj enciklopediistoj (Rousseau, Voltaire, Montesquieu), spite la cenzuron de la epoko por eviti ties enmeton en la Iberia Duoninsulo kaj la kontrolon fare de la Inkvizicio.
  • La tradukoj de francaj libroj ĉiaĝenraj, ties disvastigo danke al la pliampleksigo de la presado,[42] kaj dungado de eksterlandaj profesoroj aŭ saĝuloj por iaj fakoj.
  • La studaj veturoj kaj ekkono pri la vivo kaj kutimaro eŭropa realigitaj de saĝuloj kaj intelektuloj.
  • La apero de gazetoj tra kiuj disvastiĝis la idearo klerisma.
  • La kreado de serio da institucioj kulturaj kiaj Sociedades económicas de amigos del país (ekonomiaj societoj de amikoj de la lando) dediĉitaj al helpo por la socia kaj ekonomia progreso de Hispanio pere de la reformo de la tradiciaj praktikoj. La unua de tiuj societoj fondiĝis en Eŭskio en 1765, kaj tuje disvastiĝis tra la tuta lando. Tiuj estis konstituitaj de kleristoj devenaj el la nobelularo, la burĝaro kaj la klerikaro. En tiu jarcento oni kreis gravajn instituciojn, kiaj la Real Academia Española (reĝa akademio pri la lingvo), kiu celis starigi regularon por la ĝusta uzado de la lingvo, kaj kies unua klopodo estis la laborado por Diccionario de la lengua castellana (vortaro de la kastilia), konata tiam kiel Diccionario de Autoridades (vortaro de aŭtoritatoj), en ses volumenoj (1726-1739). En ĝi troviĝas la etimologio de ĉiu vorto, kaj ĉiu subsignifo estas akompanata de mallonga teksto de fama verkisto kiu pruvas la ekziston de tiu subsignifo. Aliaj institucioj naskitaj tiuepoke estis la Nacia Biblioteko (1712), la Real Academia de la Historia (1738), la Botanika Ĝardeno (1755), la Reĝa Akademio de Beletroj de Sankta Fernando (1751), la Real Academia de Buenas Letras de Barcelono (1752) kaj la Muzeo Prado (1785).[43]

La ĉefa brilepoko de la Klerismo en Hispanio okazis dum la reĝado de Karlo la 3-a, kaj ties ekfalo, dum la jaroj de la Franca Revolucio (1789) kaj la napoleona invado de Iberio, en 1808. La reformistoj, spite havi la apogon de la monarkio, ne atingis la agnoskon de la privilegiuloj; multaj kleristoj estis klasitaj kiel eksterlandiĝintaj kaj kulpigitaj je atenco kontraŭ la tradicio kaj la religia edukado. Post la Franca Revolucio, kelkaj estis persekutataj, kaj eĉ, enkarcerigitaj.

Granda Britio[redakti | redakti fonton]

La Skota Klerismo estis la periodo en la 18a-jarcenta Skotlando karakterizita per ekfluo de intelektaj kaj sciencaj atingoj. Ĉirkaŭ la 18a jarcento, Skotlando havis reton de paroĥaj lernejoj en la Malaltaj Landoj kaj kvin universitatojn. La kulturo de Klerismo estis bazita sur legado de novaj libroj, kaj intensa studado okazis ĉiutage ĉe tiaj intelektaj kunvenejoj en Edinburgo kiaj The Select Society kaj, poste, The Poker Club, same kiel ĉe la plej antikvaj universitatoj de Skotlando kiaj tiuj de St Andrews, Glasgovo, Edinburgo kaj de Aberdeen.[44][45]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Enzo Cocco, La melanconia nell’età de Lumi, Mimesis, 2012

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "enlightenment". Oxford Dictionaries. Oxford University Press, n.d. Web. 19a Septembro 2013.
  2. Kors, Alan Charles. Encyclopedia of the Enlightenment. Oxford: Oxford UP, 2003. Print.
  3. Sootin, Harry. "Isaac Newton." New York, Messner(1955).
  4. . "Grecian Grandeurs and the Rude Wasting of Old Time": Britain, the Elgin Marbles, and Post-Revolutionary Hellenism. Foundations. Volume III, Number 1 (October 30, 2008). Alirita 2009-06-25.
  5. Robert R. Palmer, The Age of the Democratic Revolution (1964)
  6. J. B. Shank, The Newton Wars and the Beginning of the French Enlightenment (2008), "Introduction"
  7. Israel, Jonathan. Democratic Enlightenment: Philosophy, Revolution, and Human Rights, 1750–1790 (2011), 1152pp; p 3.
  8. Israel, J. (2001), Radical Enlightenment; Philosophy and the Making of Modernity 1650–1750, Oxford, Oxford University Press, p. 159 
  9. Frost, Martin (2008), The age of Enlightenment, http://www.martinfrost.ws/htmlfiles/enlightenment_age.html, retrieved 2008-01-18 
  10. Die Moderne – Ein unvollendetes Projekt. Philosophisch-politische Aufsätze, Leipzig 1990.
  11. Stephen J. Lee, Aspects of European history, 1494–1789 (1990) pp. 258–66
  12. Nicholas Henderson, "Joseph II", History Today (Marto 1991) 41:21-27
  13. Encyclopædia Britannica, Greek history, The mercantile middle class, 2008 ed.
  14. M. Kitromilides, Paschalis. (1979) The Dialectic of Intolerance: Ideological Dimensions of Ethnic Conflict. Journal of the Hellnice Diaspora.
  15. Dino Carpanetto kaj Giuseppe Ricuperati, Italy in the Age of Reason, 1685–1789 (1987).
  16. Burr Litchfield, "Italy" en Kors, eld., Encyclopedia of the Enlightenment (2003) 2:270–76
  17. Niccolò Guasti, "Antonio genovesi's Diceosina: Source of the Neapolitan Enlightenment." History of European ideas 32.4 (2006): 385–405.
  18. Pier Luigi Porta, "Lombard enlightenment and classical political economy." The European Journal of the History of Economic Thought 18.4 (2011): 521–50.
  19. Franco Venturi, Italy and the Enlightenment: studies in a cosmopolitan century (1972) online
  20. Anna Maria Rao, "Enlightenment and reform: an overview of culture and politics in Enlightenment Italy." Journal of Modern Italian Studies 10.2 (2005): 142–67.
  21. Hostettler, John. (2011) Cesare Beccaria: The Genius of 'On Crimes and Punishments'. Hampshire: Waterside Press. ISBN 978-1904380634.
  22. "The Enlightenment throughout Europe". History-world.org. Arkivita el la originalo la 23an de Januaro 2013. Alirira la 25an de Marto 2013.
  23. Maciej Janowski, "Warsaw and Its Intelligentsia: Urban Space and Social Change, 1750–1831." Acta Poloniae Historica 100 (2009): 57–77. ISSN 0001-6829
  24. Richard Butterwick, "What is Enlightenment (oświecenie)? Some Polish Answers, 1765–1820." Central Europe 3.1 (2005): 19–37. online[rompita ligilo]
  25. Jerzy Snopek, "The Polish Literature of the Enlightenment." En Webarchive [1] 5a de Oktobro 2011 (PDF 122 KB) Poland.pl. Alirita la 7an de Oktobro 2011.
  26. Charles W. Ingrao, "A Pre-Revolutionary Sonderweg." German History 20#3 (2002), pp. 279–86.
  27. Katrin Keller, "Saxony: Rétablissement and Enlightened Absolutism." German History 20.3 (2002): 309–31.
  28. "The German Enlightenment", German History (Dec 2017) 35#4 pp 588–602, round table discussion of historiography.
  29. Gagliardo, John G.. (1991) Germany under the Old Regime, 1600–1790, p. 217–34, 375–95.
  30. Richter, Simon J., ed. (2005), The Literature of Weimar Classicism 
  31. (2011) Music at German Courts, 1715–1760: Changing Artistic Priorities.
  32. Kuehn, Manfred. (2001) Kant: A Biography.
  33. (1992) The Society of the Enlightenment: The Rise of the Middle Class and Enlightenment Culture in Germany.
  34. Thomas P. Saine, The Problem of Being Modern, or the German Pursuit of Enlightenment from Leibniz to the French Revolution (1997)
  35. Michael J. Sauter, "The Enlightenment on trial: state service and social discipline in eighteenth-century Germany's public sphere." Modern Intellectual History 5.2 (2008): 195–223.
  36. Elise Kimerling Wirtschafter, "Thoughts on the Enlightenment and Enlightenment in Russia", Modern Russian History & Historiography, 2009, Vol. 2 Issue 2, pp. 1–26
  37. Israel 2011, pp. 609–32.
  38. Colum Leckey, "What is Prosveshchenie? Nikolai Novikov's Historical Dictionary of Russian Writers Revisited." Russian History 37.4 (2010): 360–77.
  39. MANRIQUE GÓMEZ, MARTA: Algunas consideraciones fundamentales en torno a la genésis y desarrollo del romanticismo español [2]
  40. Fernando Lázaro Carreter kaj Vicente Tusón, Literatura Española 2º, Anaya, Madrid, 1979, paĝo 224.
  41. Jean Sarrailh, "La fe en la cultura y los frutos de la Ilustración", en Historia y Crítica de la Literatura Española zorge de Francisco Rico, "Ilustración y Neoclasicismo" zorge de José Miguel Caso González, Crítica, Barcelono, 1983, paĝoj 59-66.
  42. Nigel Glendinning, "El libro, la imprenta y los lectores", en Historia y Crítica de la Literatura Española zorge de Francisco Rico, "Ilustración y Neoclasicismo" zorge de José Miguel Caso González, Crítica, Barcelono, 1983, paĝoj 44-49.
  43. Fernando Lázaro Carreter kaj Vicente Tusón, Literatura Española 2º, Anaya, Madrid, 1979, paĝo 223.
  44. Eddy, Matthew Daniel. (2012) 'Natural History, Natural Philosophy and Readership', in Stephen Brown and Warren McDougall (eld.), The Edinburgh History of the Book in Scotland, Vol. II: Enlightenment and Expansion, 1707-1800. Edinburgh: University of Edinburgh, p. 297–309.
  45. Mark R. M. Towsey (2010). Reading the Scottish Enlightenment: Books and Their Readers in Provincial Scotland, 1750-1820.