Revolucio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Lenin, la estro por la Rusa Revolucio de 1917.
La Franca Revolucio: La Transpreno de la Bastille la 14-an de julio 1789. Pentraĵo de Jean-Pierre Houël, 1789.

La vorto Revolucio (el la nov-latina revolutio «turn(ad)o») estas fundamenta (ofte perforta vivskuo kaj socipolitika reoganizo) difinita kiel historia evento, kiu ŝanĝas, en relative mallonga tempo, kaj la socion kaj ĝiaj politika organizado. Tiu povas okazi post salto en la teknologia kapablo de homo, aŭ sekvante radikalan ŝanĝon en lia socia kaj politika percepto, ŝanĝo en (politika) potenco aŭ en la organizaj strukturoj de iu lando farita de forto (amasoj, armeo) pli potenca ol la reĝimo de la ŝtato. Politiksciencisto Samuel Huntington priskribis revolucion kiel "rapidan, profundan kaj perfortan ŝanĝon kiu influas la dominajn valorojn en socio, politikaj institucioj kaj socia strukturo." Oni devas rimarki, ke perforto, ŝanĝo de regantoj kaj manko de politika legitimeco ne estas kriterioj por difini revolucion sed estas kromefikoj aŭ ĝiaj sekvoj.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

Unue tiu vorto estis uzata por la movado de astroj, poste ĝi ankaŭ ricevis la signifon de «ŝanĝo, tuja turno, novaĵo». La hodiaŭe plej ofta signifo kiel politika ŝanĝego unue ekestis fine de la 18a jarcento je la influo de la Franca Revolucio de 1789. Ĝi estas ĝenerale la mala nocio de «Evolucio».

Analizo[redakti | redakti fonton]

La filozofo Aristotelo konis du tipojn de politikaj okazaĵoj:

  1. Tuta ŝanĝo de unu konstitucio al alia
  2. Pluigo de ekzistanta konstitucio.[1]

Alimaniere, revolucioj estas klasifikitaj laŭ du kriterioj:

  • Klasa kriterio - kiam la ĉefa generatoro de la revolucio estas certa klaso - sklavoj, kamparanoj, proletaro ktp.
  • Kriterio de la celo - kiam en la revolucio la plej elstara celo estas la deziro atingi certan ŝanĝon politike, religie, nacie kaj pli.

Ĉi tiu divido estas iom artefarita ĉar, plejparte, revolucioj implikas pli ol unu klason kaj ankaŭ havas pli ol unu celon. Estas multaj kialoj, kiuj povas konduki al la eksplodo de revolucio. La revolucio kutime eksplodas dum ampleksa kaj longedaŭra krizo. Ĉi tiu krizo povas esti en la klasbatalo - akraj diferencoj kaj kontrastoj de interesoj inter klasoj; en la ekonomia sfero, post longa kaj grava depresio, aŭ sojle al ekonomia kolapso post malfacila kaj malsukcesa milito, pro severa korupto aŭ alia politika krizo kaj pli. Tiuj krizoj kondukas al du gravaj faktoroj funkciigantaj en la revolucia procezo:

  1. Granda parto de la loĝantaro venas al la konkludo, ke nur radikala kaj drasta ŝanĝo povas plibonigi la ekzistantan situacion.
  2. Leviĝas forta opozicio al la nuna situacio, kiu estas preta por efektivigi la revolucion. Tiu ĉi opozicio povas konsisti el amasoj da homoj, revoluciemaj batalionoj, partioj, kluboj (la Franca Revolucio), grupoj de oficiroj kaj pli. Plej ofte, estras la opozicion, oficiala aŭ ne, karisma kaj influeganta gvidanto aŭ grupo de gvidantoj.

Klasika evoluo de revolucio estas - anstataŭigi la malnovan reĝimon per modera revolucia reĝimo. Iom post iom la modera reĝimo estas anstataŭigita per ĉiam pli radikala reĝimo, kiu povas iri ĝis reĝimo de teroro. Foje eksplodas interna milito inter grupoj de la malnova reĝimo, la moderuloj kaj la radikaluloj. La elpelitaj regantoj povas ankaŭ organizi kontraŭrevolucion kiu celas restarigi la antaŭrevolucian reĝimon.

Oni povas identigi kvar generaciojn de akademiuloj esplorantaj revolucion. La unua generacio traktas revoluciojn kiel esprimon de la emocia konduto de la "amaso" kaj analizante per la metodoj de socia psikologio. Dua generacio de akademiuloj de politikaj kaj sociaj revolucioj fokusiĝis sur la kialoj de la okazo de revolucio, de pli larĝa perspektivo, kiu inkludis analizon de socia konduto. Tria generacio de akademiuloj fokusiĝis pri la studado de la sociaj potencrilatoj kiuj kondukas al revolucioj, temigante klasbatalon. La kvara generacio de esploristoj fokusiĝas de aliaj faktoroj - kiuj povas klarigi revoluciojn kiuj ne nepre respondas al teorioj de klasbataloj, kaj ne nepre okazas en la kunteksto de okcidentaj landoj (Sed prefere en la Tria Mondo). Ĉi tiuj fakuloj interesiĝas pri la simileco inter la studo de revolucioj kaj la studo de sociaj movadoj.

Unu el la konkludoj de ĉiuj studoj pri la temo estas ke ĉiuj sukcesaj revolucioj estis faritaj kun la instigo kaj integriĝo de la homamasoj, aŭ almenaŭ larĝaj tavoloj de ĝi. Revolucioj faritaj de la reganta klaso kutime ne sukcesus, escepte de ŝanĝo de registaro kiu ankaŭ korupte nomiĝas revolucio, sed ne estas revolucio ĉar la ŝanĝo estas nur persona kaj ne substantiva, en la formo de la reĝimo mem. Ekzemple - en la Rusia Imperio estis malkvieto de la homamasoj kaj provoj de ŝanĝo jam ekde la 16-a jarcento. Kiam la bolŝevika revolucio eksplodis al ĝi aliĝis amasoj da homoj kaj ili estas tiuj, kiuj kaŭzis ĝian sukceson.

Historio[redakti | redakti fonton]

La Epoko de la revolucioj (aŭ Revolucia Epoko) estas periodo el la fino de la 18a ĝis la mezo de la 19a jarcentoj en kiu nombraj gravaj revoluciaj movadoj okazis en plejparto de Eŭropo kaj de Ameriko. Tiu periodo estas karakterizita per la ŝanĝo el absolutismaj monarkioj al reprezentaj registaroj kun rajtgarantiita konstitucio, kaj la kreado de naciaj ŝtatoj.

La testŝtono por decidi ĉu revolucio okazis aŭ ĉu ĝi estis nur provo de revolucio estas la respondo al la demando: "Ĉu konstanta ŝanĝo okazis kiel rezulto de la okazaĵo?" Se neniu ŝanĝo estas farita, se la situacio normaliĝas kiel antaŭe - neniu revolucio okazis.

La konceptoj de tutmonda revolucio, proletara revolucio kaj permanenta revolucio estas forte ligitaj kun tutmonda komunismo.

En la moderna epoko[redakti | redakti fonton]

Elstaraj revolucioj[redakti | redakti fonton]

Politik-sistemaj okazaĵoj de revolucio[redakti | redakti fonton]

Revoluciaj liberec-socialismaj teritorioj[redakti | redakti fonton]

Aliaj (nepolitikaj) revolucioj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Kategorioj[redakti | redakti fonton]

Aliaj Paĝoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Aristotelo, Politiko V, tr. T.A. Sinclair (Baltimore: Penguin Books, 1964, 1972), p. 190.