Reformacio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La reformacio (ankaŭ majuskle) aŭ Protestanta Reformado estis eklezidisigo deĉenigita dum la 16-a jarcento tempe de la papo Leono la 10a. Tiam, pluraj religiuloj, pensistoj kaj politikistoj intencis krei profundan kaj ĝeneralan ŝanĝon en la moroj kaj agadoj de la Katolika Eklezio en la Okcidenta Eŭropo, speciale rilate al la papaj pretendoj pri la kontrolado de la tuta kristana komunumo. Ĉi tiu religia movado poste estos konata kiel Protestanta Reformacio, ĉar ĝi estis intenco reformi la kristanan eklezion serĉante la revigliĝon de la primitiva kristanismo kaj kiu estis politike subtenata de aro da gravaj princoj kaj reĝoj kiuj "protestis" kontraŭ decido de ilia imperiestro.

Ĉi tiu movado fendis siajn radikojn en elementoj de la katolika tradicio de la Mezepoko, kiel la movado de la Devotio Moderna en Germanio kaj Nederlando, kiu estis kontraŭeklezia laika pieco centrita en Kristo. Krome, la dua generacio de la humanismo sekvis ĝin en konsiderinde. Ĝi komenciĝis per la predikado de la aŭgustena katolika pastro Marteno Lutero, kiu reviziis la mezepokajn doktrinojn laŭ la kriterio de la Sanktaj Skriboj. Ĉefe, li malakceptis la kompleksan sakramentan sistemon Ede la mezepoka Romkatolika Eklezio, kiu permesis kaj justigis troigojn kiel la "vendado de indulgencoj", laŭ Lutero, vera forkapto de la Evangelio, kiu devus esti libere predikata, ne vendata.

La Protestanta Reformacio dependis de la subteno de kelkaj civilaj aŭtoritatoj por la reformado de kristanaj eklezioj je ŝata nivelo (poste "naciaj eklezioj"). La grandaj reprezentantoj de la Reformacio estis Marteno Lutero kaj Johano Kalvino.

La protestantismo iĝis la tria plej granda branĉo de la kristanismo, kun aro da kredantoj kun pli da 500 milionoj kaj kiu rapide etendiĝas al Latinameriko, Azio kaj Afriko.

Enkonduko[redakti | redakti fonton]

La Reformacio komenciĝis kiel provo reformi la doktrinojn de la Romkatolika Eklezio, realigita de okcidenteŭropaj katolikoj kiuj kontraŭstaris kion ili perceptis kiel malveraj doktrinoj kaj ekleziaj eraroj, ĉefe la instruado kaj la vendado de indulgoj, kaj baraterio, la lokado kaj aĉetado de klerikalaj oficejoj, ke la reformaciantoj vidis kiel signoj de la ĉiea korupto de la hierarkio de la eklezio, kiu inkluzivis la papon.

La spiritaj antaŭuloj de Marteno Lutero inkluzivis John Wyclif kaj Jan Hus, kiuj same provis reformi la Romkatolikan Eklezion. La Reformacio komenciĝis la 31-an de oktobro 1517, en Distrikto Wittenberg, Saksio, kie Marteno Lutero surmurigis sian Naŭdek kvin tezoj pri la Potenco kaj Efikeco de Indulgoj ĉe la pordo de la Preĝejo de Ĉiuj Sanktuloj (universitata anonctabulo), la tezoj diskutis kaj kritikis la eklezion kaj la papon, sed koncentriĝis sur la lokado de indulgoj kaj doktrinaj politikoj pri purgatorio, persona juĝo, mariologio (sindonemo al Maria, la patrino de Jesuo), la perado kaj sindonemo al la sanktuloj, la plej multaj el la sakramentoj, la deviga klerika celibato, inkluzive de monaĥismo, kaj la aŭtoritato de la papo. En la okazaĵo, aliaj religiemaj reformaciantoj, kiel ekzemple Ulrich Zwingli, baldaŭ sekvis la ekzemplon de Marteno Lutero.

Cetere, la reformaciantoj baldaŭ malkonsentis inter ili mem kaj disigis ilian movadon laŭ doktrinaj diferencoj: unue inter Lutero kaj Zwingli, poste inter Lutero kaj Kalvino, sekve tio establis malsamajn protestantajn ekleziojn, kiel ekzemple la Luterana Eklezio, la Reformita Eklezio, la Kalvina Eklezio, kaj la Presbitera Eklezio. Aliloke, la religia reformado kaŭzas procezojn, kaj la efikoj estis malsamaj. Anglikanismo ekestis en Anglio kun la Angla Reformacio, kaj la plej multaj protestantaj eklezioj venas de la germanaj denominacioj. La reformaciantoj ankaŭ akcelis la evoluon de la Katolika Kontraŭreformacio de la Romkatolika Eklezio. La Reformacio ankaŭ estas konata kiel Germana Reformacio, Protestanta Revolucio kaj Protestanta Tumulto.

Originoj[redakti | redakti fonton]

Ĉiuj ĉefaj protestantoj ĝenerale datigas sian doktrinan apartigon de la Romkatolika Eklezio ekde la 16-a jarcento, foje nomata Magistrata Reformacio, ĉar la regantaj magistratoj apogis ilin. Male al la Radikala Reformacio, kiun la ŝtato ne subtenis. Pli malnovaj protestantaj eklezioj, kiel ekzemple la Unitas Fratrum (Unuiĝo de fratoj), Moravaj fratoj (bohemaj fratoj) datigas siajn originojn en la 15-a jarcento en la epoko de Jan Hus. Ĉar ĝi estis gvidita de bohema nobla plimulto, kaj estis rekonita, portempe, de la paktoj Bazelo, la Husa Reformacio estis la unua Magistrata Reformacio de Eŭropo. Cent jarojn poste, en Germanio la protestoj erupciis samtempe, dum sub minaco de Islama Otomana invado, kiu aparte distris la germanajn princojn respondecaj por la armea defendo.

La koruptado[redakti | redakti fonton]

Agitado pro la Granda Skismo de Okcidenta Kristanismo (1378-1416) kiu ekigis militojn inter princoj, ribelojn inter la kamparanoj, kaj ĝeneraligitan konzernon super korupto en la eklezio. Nova naciismo ankaŭ defiis la relative internaciistan mezepokan mondon. La unua el serio de seninterrompaj kaj novaj perspektivoj venis de John Wyclif ĉe Oksforda Universitato, tiam Jan Hus ĉe la Universitato de Prago. La Romkatolika Eklezio oficiale finis tiun debaton ĉe la Koncilio de Konstanco (1414-1417). La konklavo kondamnis Jan Hus, kiu estis ekzekutita per bruligado malgraŭ promeso de paspermeso. Wycliffe estis postmorte bruligita kiel herezulo.

La Koncilio de Konstanco konfirmis kaj fortigis la tradician mezepokan koncepton de la eklezio kaj la imperio. Ĝi ne traktis la naciajn streĉitecojn, aŭ la teologiajn streĉitecojn kiuj estis perturbaj dum la antaŭa jarcento. La koncilio ne povis malhelpi skismon kaj la Husmilitojn en Bohemio.

Marteno Lutero estis ŝokita pro la korupto de la pastraro vojaĝinte al Romo en 1510. Siksto la 4-a (1471-1484) estis la unua papo kiu altrudis licencon pri bordeloj kaj specialan imposton por pastroj kiuj konservis amantinon. Li ankaŭ establis la praktikon de vendado de indulgoj por la mortintoj, tiel establante praktike senfinan fonton de enspezo. Aleksandro la 6-a (1492-1503) estis unu el la plej polemikaj el la papoj de la Renesanco. Li generis sep infanojn, inkluzive de Lucrezia kaj Cezaro Borgia, de almenaŭ du amantinoj. Dek kvar jarojn post lia morto, la korupto de la papa institucio instigin Martenon Luteron por surmurigi resumon de liaj plendoj ĉe la pordo de preĝejo en Germanio kaj lanĉi la Reformacion.

Rilataj temoj[redakti | redakti fonton]