John Wyclif
John Wyclif | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
John Wycliffe | ||
Naskiĝo | inter 1320 kaj 1330 en Hipswell | |
Morto | 31-an de decembro 1384 en Lutterworth | |
Religio | protestantismo vd | |
Lingvoj | latina • angla • meza angla vd | |
Ŝtataneco | Reĝlando Anglio vd | |
Alma mater | Kolegio Merton Reĝina Kolegio vd | |
Profesio | ||
Okupo | teologo tradukisto de Biblio filozofo tradukisto verkisto vd | |
Laborkampo | Filozofio, teologio, traduko kaj sacerdoteco vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
John WYCLIF (aŭ Wycliffe, Wycliff, Wickliffe, Wiclef) [wik'lif]; esperantigita Johano Viklifo (naskiĝis inter 1320 kaj 1330, mortis la 31-an de decembro 1384) estis angla profesoro kaj favorito de la kortego. Li iniciatis tradukon de la latina Biblio, la Vulgato, en la anglan, la Biblio de Wyclif (1395). Lia doktrino estis pra-protestanta: li dubis pri la transsubstancigo de la pano kaj vino de komunio kaj pri la aŭtoritato de la papo.
Wyclif estis profesoro de teologio kaj filozofio ĉe la universitato Oxford. Ekde 1377 li skribis en la latina (ekz., la Trilogus) kaj en la angla lingvo kontraŭ la doktrino de la Katolika Eklezio, precipe kontraŭ transsubstancigo. Wyclif instruis, ke la Biblio, ne la eklezio, estas la plej supera aŭtoritato kaj la graco de Dio estas havebla ekster la eklezio.
Wyclif estis kondamnita kiel herezulo en 1380. Kvankam liaj "malriĉaj pastroj" estis persekutitaj, Wyclif mem ne estis. Lia disĉiplo estis John Ball, kiu partoprenis en la kamparanaj ribeloj, kiuj ekis ĉirkaŭ 1356 kaj daŭris ĝis 1381.
Kromnomo de Wyclif estas "la matenstelo de la Reformacio". Kvankam Wyclif ne konvertis sian landon al protestantismo, li influis je Jan Hus, kiu siavice influis Luteron.
Verkaro
[redakti | redakti fonton]- The Last Age of the Church ("La lasta erao de la eklezio"), (1356) atribuita
- De Logica ("Pri la logiko") 1360
- De Universalibus ("Pri la universo") 1368
- De Dominio Divino (Pri la dia regado"), (1373)
- De Mandatis Divinis ("Pri la dia mandato"), (1375)
- De Statu Innocencie ("Pri la kondiĉo de senkulpeco"), (1376)
- De Civili Dominio ("Pri la civila regado"), (1377)
- Responsio ("Respondoj"), (1377)
- De Ecclesia ("Pri la eklezio") 1379
- De veritate sacrae scripturae ("Pri la vereco de la sankta skribaĵo") 1378
- On the Pastoral Office ("Pri la pastorala ofico"), 1378
- De apostasia ("Pri la apostateco") 1379
- De Eucharistia ("Pri la eŭkaristio") 1379
- Objections to Friars ("Obĵetoj al la monaĥoj"), (1380)
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]
|