Savo (Biblio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Savo, ĝenerale, signifas liberigon el nedizireblaj kondiĉoj. Pli specife en kristanismo savo referencas al la graco de Dio kiu savas la tutan homon kaj ankaŭ liberigas sian popolon el la peko kaj ankaŭ el la penaj, teraj kaj eternaj, postlasaĵoj de la peko.

“...kaj [Li] liberigis nin el la potenco de mallumo, kaj transportis nin en la regnon de la Filo de Sia amo” (Kol 1,13)

La Biblio asertas, kaj la kristanaj eklezioj anoncas, ke la sola graco de Dio (Ef 2,8), akceptita en libereco de la homo (Jak 2,28), taŭgas doni la savon.

Savo laŭ la Malnova Testamento[redakti | redakti fonton]

En la Malnova Testamento "savo" tradukas diversajn terminojn, sence materiajn kaj spiritajn. La hebrea termino ישׁוּעה (yeshû‛âh) sugestas la ideon pri libereco. Ĝia radiko, fakte, signifas “esti larĝe” aŭ “esti spacoplene”. Liberigi, do, signifas: meti malenen, rompi ĉeneron, savi el opresado tiel ke la liberigito povas senobstakle evoluiĝi. Dio estas ĉiam la protagonisto. Estas Li. fakte, kiu liberigas, ekzemple, el la malvenko en batalo (Eliro 15,2), el mafeliĉoj (Psa 34,6), el malamikoj (2Sam 3,10), el la ekzilo (Psa 106,47), el la morto (Jeĥ 36,29).

La termino “savo” nenecese entenas karakterizon teologian, nome ŝajnas ke la savo ne etendiĝas al la posttera ekzisto.

Dekomence izraelidoj celas al savo precipe kiel liberigo materisenca kaj kiel favoro ekskluzive nacia. Kiam, tamen, rafiniĝas la percepto pri la morala malbono, savo ekakiras signifon ĉiam pli etikan kiu iom post tiom albordiĝas al savo ankaŭ por aliaj popoloj /Jes 49,5-6; 55, 1-5).

Per la kreskiĝo kaj preciziĝo de la mesia ideo, la koncepto “savo” atingas la signifon de liberigo el la peko kaj de komenciĝo de nova epoko. Por hebreoj, savon oni akiras nur per sincera observo de la Torao, kaj morala kaj ceremonia. Oni konsciiĝas ke la ritaj oferoj ne povas el si mem realigi la pardonon de la pekoj, ĉar ili antaŭfiguras la Ŝafidon de Dio kiu havas la efikajn animdispoziciojn kaj senpekecon por elaĉeti per sia morto la homon el pekoj (Jes 53).

Savo laŭ la Nova Testamento[redakti | redakti fonton]

La terminoj kiujn la Nova Testamento uzas por “savi” kaj “savo” estas: σώζω (sōzō) kaj σωτηρία (sōtēria, el kiu soteriologio). Etimologio alsurfacigas la ideon de deŝiro: forte eltiri iun el grava danĝero; ĝi povas ankaŭ signifi “savi” el tribunala sentenco aŭ el malsano (kaj, do, sandona).

Latine la koncepto “savo” troviĝas en la vorto salus, el kiu devenas ankaŭ “saluto”.[1]

En la instruo de Jesuo “savo” kutime markas liberigon el la peko kaj ĝiajn sekvojn, kelkaĵon, do, pri kio spertata nun sed kies plenumiĝo estas eskatologia. Kaj li insistas ke la savo estas akirebla nur pere de li, ĉar li estas la Difilo enkarniĝinta (Joh 3,16).

La kredantoj je Li, konsciigitaj per instruo/eduko aŭ sincere serĉantoj de la vero, akiras la savon pere de la morto de Kristo (Ef|2,13-18) kaj ĝi entenas ĉiujn elaĉetajn benojn kiujn ili havas en Kristo, inter kiuj precipe elstaras konvertiĝo, regenerado (παλιγγενεσια, palingenesia), pravigo, adopto, sanktigo kaj gloriĝo, nome eterna savo.

Kvankam ĝi estas provizita per la suferoj, morto kaj resurekto de Kristo, la savo estas atingebla en la sperto de la kredanto pere de la agado de la Sankta Spirito, kutime en la kredkondiĉoj.

Ĝiaj efikoj iam etendiĝos al la tuta universo. La malagrablaĵoj afliktantaj la tutan naturon estos forigitaj kaj la tuta historio trovos sian plenumon en Kristo (Rom 8,21-22; Ef 1,10).[2]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • John P. Meier, A Marginal Jew: Rethinking the Historical Jesus, vol. I, 2001, pp. 354–414.
  • Benedikto la 16-a, Gesù di Nazaret. Dall’ingresso in Gerusalemme fino alla Risurrezione, (kvara ĉapitro), Herder, 2011.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. «Latinoj por diri Savanto referencante al Jesuo havis je sia dispono servator kaj konservator, sed ĉi-kaze ili ilin refuzis en la religia uzo kaj, por marki la diferencojn kaj la apartecon de Kristo, kaj preferis inventi la novan vorton «Salvator»
  2. Sur tiuj ĝeneralaj konceptoj pri la “Savo” konsentas la kristanaj eklezioj kaj la plejgranda parto de la movadoj inspiriĝantaj el Biblio.