Homo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Homo
Troveblo de fosilioj: Plejstoceno - Nun
Bildo de viro kaj virino sur ŝildo sendita en la interstelan spacon kun la kosmoŝipo Pioneer 11.
Bildo de viro kaj virino sur ŝildo sendita en la interstelan spacon kun la kosmoŝipo Pioneer 11.
Biologia klasado
Domanio: Eŭkariotoj Eukaryota
Regno: Bestoj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Ordo: Primatoj Primates
Familio: Homedoj Hominidae
Genro: Homo Homo
Specio: H. sapiens
Homo sapiens
Linnaeus, 1758
Konserva statuso
Aliaj Vikimediaj projektoj
Information icon.svg
vdr

Homo (science Homo sapiens) estas speco de primato, el la familio de homedoj. La vorto «Homo» estas ankaŭ la nomo de genro, el kiu tiu specio estas ne la unua membro.

Ĝi estas konscia, pensema, parolkomunikema animalo, subjekto de socio-historia agado kaj kulturo. Ĝi estas genro el la familio homedoj. El la genro Homo nun vivas nur la specio Homo sapiens, karakterizata per vertikala teniĝo, racia inteligento kaj parolkapablo. Distinga karakterizo de la homo estas ĝia uzado de altnivela lingvo, ĝia kulturo kaj ĝia kapablo fari kompleksajn laborilojn kaj uzi ilin por influi la ĉirkaŭan medion (cetere aliaj animaloj, kiel la ĉimpanzo kapablas uzi simplajn ilojn).

La homo aperis rezulte de komplikaj kaj longdaŭraj historio-evoluaj procezoj (Vidu: Prahomo). La homo de moderna speco (Homo sapiens - "Homo saĝa") aperis antaŭ ĉirkaŭ 150 000 - 200 000 jaroj, laŭ iuj donitaĵoj eĉ pli frue.

La ĉefkonceptojn, rilatajn al homo, oni povas distingi je tri niveloj:

Homo, kiel viva estaĵo[redakti | redakti fonton]

Ĝis en la malfruaj 1980-aj jaroj orangutanoj, goriloj kaj ĉimpanzoj estis kunigitaj en la familio de la homsimioj (Pongidae) kaj kontraŭstaris la familion de la veraj homoj (Hominidae).

Pro genetikaj komparoj oni tamen pruvis, ke ĉimpanzoj kaj goriloj estas pli parencaj al homoj ol al orangutanoj. De tiam oni kunigis homojn, ĉimpanzojn kaj gorilojn, kune kun iliaj fosiliaj prauloj al kuna taksono (Homininae), kiu staras apud la taksono de la orangutanoj (Ponginae).

Plenkreska homo havas tipan korpoalton inter 150 cm kaj 200 cm. Kiel ĉe aliaj vertebruloj, la korpo struktureblas anatomie en muskoloskeletan sistemon, internajn organojn, nervan kaj sensan sistemojn.

Unika inter parencaj specioj estas ĉefe la seksorganoj de la homo kaj la hararo, kiu povas, almenaŭ dum kelkaj jaroj, seninterrompe kreski.

Homiĝo[redakti | redakti fonton]

Okupiĝas pri la evoluhistorio de la homaro de la komenco ĝis la nuntempa homo la paleoantropologio, la arkeologio kaj la genetiko, kiu liveras gravajn datumfontojn por esploro. Multaj procedoj rilate al homiĝo el simiosimilaj prauloj, verŝajne en Orienta Afriko, ankoraŭ ne tute klaras.

Krom la biologia evoluo, tamen gravas al la homo ankaŭ ĝia kultura evoluo, kiu baziĝas ĉefe je la evoluo de la lingvo. La kultura evoluo de fruaj prauloj de la moderna homo estis dum jarcentmiloj preskaŭ sama. Nur post la estiĝo de la moderna homo plirapidis la kultura evoluo, ĝis kiam fine de la lasta glaciepoko homoj unufoje grandskale ŝanĝis sian medion per la estiĝo de agrikulturo kaj bestobredado.

La evoluo de la homo al Homo sapiens verŝajne estiĝis tra specioj, kiuj almenaŭ similis la jenajn: Ardipithecus ramidus, Australopithecus afarensis, Homo rudolfensis / Homo habilis kaj Homo ergaster / Homo erectus.

Genetika parenceco[redakti | redakti fonton]

Procentaj diferencoj de la bazaj paroj inter homoj kaj homedoj. De maldekstre dekstren: orangutanoj, goriloj, homoj, bonoboj kaj ĉimpanzoj

La homa genaro, kiel tiu de ĉiu eŭkarioto) entenas kaj kodigajn kaj ne-kodigajn DNA-sekvencojn, kiuj ofte homologas al tiuj de parencaj vivuloj kaj kiuj ofte estas tute identaj al la DNA-sekvencoj de tre parencaj specioj, kiel tiuj de la grandaj simioj.

Genetikaj analizoj evidentigis, ke la genetika diverseco estas ĉe la homo, kompare al aliaj homedoj, malgranda. Tion fakuloj klarigas per la portempe tre malalta populacio (ĉerande de formorto).[1] Laŭ la simileco de la DNA-sekvencoj de diversaj specioj eblas kalkuli la parencecon inter ili: tiel evidentigis genetikaj analizoj, ke bonoboj, ĉimpanzoj, goriloj kaj orangutanoj (laŭ tiu vico) estas la plej proksimaj parencoj de la homo.

Publikiĝis esploro en la jaro 2010, kiu evidentigas, ke 1 ĝis 4 procentoj de la DNA de Neandertala homo atingis la genprovizon de ne-afrikaj homoj pere de genfluo.[2]

Disvastiĝo de la moderna homo sur la tero[redakti | redakti fonton]

Kontraŭe al pluraj teorioj de la arkaika Homo sapiens troviĝis kraniaj ostoj de Homo sapiens idaltu el Etiopujo de antaŭ 160 000 jaroj. Tio estas la plej malnova fosilio sendube ligita al la biologia moderna homo. Pli multaj el tiaj trovaĵoj datiĝas de antaŭ 100 000 jaroj. Ĉiuj nuntempaj homoj estas tre proksimaj parencoj, pli proksimaj ol aliaj biologiaj specioj, kiel evidentigis molekulbiologiaj esploroj ĉe RRNA kaj mitokondria DNA. La plej grandaj diferencoj troveblas ene de la afrika populacio. Populacioj ekster Afriko estas, krom kelkaj grupoj elmigrintaj nur relative malfrue el Afriko - genetike tre samformaj. Multaj trovaĵoj subtenas la tiel nomatan teorion "el Afriko", laŭ kiu la disvastiĝo de la homo estiĝis sur la afrika kontinento. Dum longa tempo la specio vivis en Afriko samepoke kiel la Neandertala homo en Eŭropo, kiu estis aparte adaptita al la vivo en mezaj ĝis arktaj regionoj.


Unue en la proksima oriento, ekde la frua ŝtonepoko ankaŭ en Eŭropo, vivis Neandertaluloj kaj Homo sapiens samtempe en la samaj regionoj. Tiu kunvivado daŭris ĉirkaŭ 60 000 jarojn en la proksima oriento kaj apenaŭ 10.000 jarojn en Mezeŭropo. Sciencistoj supozis ĝis nun, ke la disvastiĝo de Homo sapiens de la Balkana montaro ĝis la Ibera duoninsulo daŭris ĉirkaŭ 7.000 jarojn. Paul Melars de la Universitato de Kembriĝo raportis en la jaro 2006 en la scienca ĵurnalo Nature, ke necesis verŝajne nur 5.000 jaroj. Iuj grupoj disvastiĝis laŭ la Pada Ebenaĵo en Italujo, aliaj elektis la vojon tra la valo de la Danubo, ankaŭ aliaj atingis preskaŭ Siberion.

La disvastiĝrapido estis meze po 400 metroj jare. La atlantikan marbordon de la ibera duoninsulo atingis Homo sapiens plej frue antaŭ 41 000 jaroj, eble pli malfrue. Novaj scioj devenas de reviziitaj rezultoj de karbondatumoj (C14-datado), laŭ kiuj ankaŭ verŝajnas pli mallonga kunviva epoko kun Neandertaluloj en Eŭropo. Sed ĉar el la epoko antaŭ pli ol 30 000 jaroj ekzistas nur unu eŭropa ostotrovaĵo de Homo sapiens, tio estas ĉirkaŭ 31 000 jarojn maljuna kranio el Ĉeĥio, mankas komparelementoj. La supozitaj ĝis 40 000 jarojn aĝaj trovaĵoj el Cro-Magnon kaj Schwaben evidentiĝis fakte maksimume 30 000 jarojn (Cro-Magnon) kaj 5 000 jarojn (Schwaben) aĝaj post radiokarbona ekzameno. Iuj kulturaĵoj, kiaj la ekstera formo de ŝtonaj iloj kaj grotdesegnaĵoj, ŝajne pli similiĝis en regionoj de kunvivado.

Laŭ nuntempaj scioj malverŝajnas, ke la du specioj multe miksiĝis: la plej multaj fosilioj montras rekte rekoneblajn morfologiajn diferencojn. La plej novaj molekulgenetikaj analizoj de mitokondria DNA kontraŭas miksiĝon de la du specioj, sed tio ankoraŭ esploreblas. La nuntempe jam vasta trovaĵaro, ĉefe el la proksima oriento, montras kunvivadon de tiuj genetike tre malsamaj biologiaj specioj. Ili konis unu la alian, sed ne emis miksiĝi, aŭ se jes, tiam oni ne scias pri eblaj idoj. En la proksima oriento ili laŭvice plurfoje setlis en la samaj lokoj.

Alternativa, antaŭe disvastiĝinta teorio supozas, ke Homo sapiens evoluis en diversaj lokoj de la tero el Homo erectus. Laŭ la plej lastaj molekulgenetikaj esploroj, tiu teorio estas ege malverŝajna.

Taksonoj[redakti | redakti fonton]

Rekonstruaĵo de la kranio de la Homo antecessor "Knabo de Gran Dolina" (Museu d'Arqueologia de Catalunya, Barcelono).

Homo, kiel racia estaĵo[redakti | redakti fonton]

Parolkapablo kaj semiotiko[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Natura lingvo kaj Homa komunikado.
Heidegger meditis pri la rolo de la komunikado, la parolo kaj la lingvo por la esenco de la homo.

Parolkapablo estas termino uzata por la homa komunikado bazata sur la interpretado, kiel por la homaj komunikrimedoj, sed plej ofte la termino referencas al tio kion la homoj uzas por la ĉiutaga komunikado, tio estas, la naturaj aŭ artefaritaj lingvoj. La komunikkapablo estas universala fenomeno uzata nature de kaj personoj kaj de aliaj animaloj. Tameno, filozofoj kiel Martin Heidegger konsideris, ke la lingvokapablo mem estas propre posedaĵo de la homo. Estas fama la tezo de Heidegger laŭ kiu la lingvokapablo estas la hejmo de la ento (Haus des Seins) kaj la domo de la homa esenco. Tiu kriterio estas simila al tiu de Ernst Cassirer, kiu difinis la Homo sapiens kiel esence simbolema animalo; kaj tial estas preskaŭ maleble supozi homan pensaron sen la helpo de la simboloj, partikulare de la signifofarantoj kiuj subestas kiel esencaj fundamentoj por ajna kompleksa pensaro kiu transcendas al io instinkta. Kaj tio estas la plej indikita diferenco inter la komunikado de homoj disde tiu de aliaj animaloj, nome la instinkto, kiu estas la bazo de la animala komunikado, nome la necesoj por manĝo, reproduktado, survivado de la individuo, survivado de la genoj, survivado de la specio ktp. Male homoj sentas kromajn necesojn aŭ plaĉojn, nome tendenco al spirita, medita, arta sentoj.

Aktuale la homa specio montras tiun faceton parolante ĉirkaŭ 6000 diversajn lingvojn; tamen pli ol la duono de la 7000 milionoj de personoj kiuj aktuale formas la homan komunumon, parolas almenaŭ unu de la jenaj plej parolataj lingvoj: mandarena ĉina, hispana, angla, franca, araba, hindia, portugala, germana, bengala kaj rusa.

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Lingvo, Lingvaro, Idiomo kaj Lingvistiko.

Spiriteco kaj transcendeco[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Religio.

En multaj civilizacioj la homaj estaĵoj rigardis sin mem kiel diferencaj de la ceteraj animaloj, kaj en kelkaj kulturaj medioj (kiel ĉe la libroreligioj aŭ granda parto de la metafiziko de Okcidento) la diferenco estas atribuita al nemateria koncepto nomita animo, kiu estus hejmo de la menskapablo kaj de la personeco, kiu kelkaj kredas, ke povas ekzisti sendepende de la korpo.

El arkeologia kaj antropologia vidpunktoj oni konsideras la spiritan aspekton de la esenco de homeco kun la rilatoj al mortintoj kaj morto; tiel oni konstatis, ke la plej antikvaj survivantaj konstruaĵoj estis intencitaj por stoki aŭ respekti mortintojn kaj same pri la plej antikvaj monumentaj konstruaĵoj, tre ofte kun rilato al astronomiaj observoj, kio klare diferencas la konduton de homoj disde la ceteraj animaloj, ekzemple pro la kompreno de la koncepto de estonteco, pli fora de la animala inteligenteco.

Arto kaj kulturo[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Arto.
Laŭhorloĝe: memportreto de Vincent van Gogh; afrika statuo de ĉokveoj; detalo el la Naskiĝo de Venuso de Sandro Botticelli; kaj japana ŝisa leono.

Eble la manifestigo plej klara de homeco estas arto —en la plej ampleksa senco de la termino—, kio estas produktita per kulturo, kvankam kulturo estas socia koncepto, dum arto povas esti tute persona afero. Por ekzemplo, la individuoj de difinita birdospecio konstruas neston, aŭ elsendas voĉon, kies trajtoj estas ĝenerale specifaj, komunaj al ĉiuj individuoj de tiu speco. Male, ĉiu unuopa homo povas stampi en sia agado la proprajn karakterojn de sia individueco; pro tio, kiam oni analizas pentraĵon, verkostilon, manieroj fabriki ilon ktp., oni povas dedukti kiu estas ties aŭtoro, faranto, artisto.

En 2011, en la revuo Science, oni publikigis la rezultojn de studo de Francesco d'Errico, de la Universitato de Bordozo, en kiu li asertis, ke li trovis restaĵojn de unu de la plej antikvaj pentratelieroj, nome en la Groto Blombos en la Kablanda Marbordo, 300 km oriente de Kaburbo, Sudafriko. Tie evidentis sistema tekniko por akiri pigmentojn, tiel ke la kunigo de ĉiuj elementoj necesaj por la preparado de tiu pentrotipo estas indikilo de alta nivelo de pensaro, kio estas nomebla "simbola pensaro". Tiu kapablo estas ĝenerale konsiderata granda paŝo en la homa evoluo, precize tio kio diferencigis la homon ene de la animala regno.[3]

Paralele, la homo estas la nura bestospeco kiu dediĉas siajn tempon kaj energion al io ŝajne neutila el pure praktika vidpunkto. La arto estas unu de la manifestigoj de la homa kreivo, sed temas pri malplena kaj neutila manifestigo ekde la vidpunkto de la survivado. Tamen se tiu arta aktiveco estas dekomence neprofita, vere ĝi estas agado per kiu la Homo sapiens disvolvigis sian kulturon, unuemon kaj forton kiel homa komunumo.

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Beletro, Muziko, Danco, Historio de arto kaj Filozofio.

Scienco[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Scienco.
Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Teknologio.
Galileo Galilei, konsiderata patro de la moderna scienco.[4]: Vol. 24, No. 1, p. 36

Scienco (el la latina vorto scientia, kun la signifo "sci-aro") estas agadosfero de la homo, kies funkcio estas ellaboro kaj sistemigo de objektiva scio pri la realo. Scienco estas unu el formoj de la socia konscio. Ĝi inkluzivas la agadon por akiro de novaj scioj, eltrovon de la leĝoj de la naturo, ankaŭ ĝiajn rezultojn, la sumon de la scioj kaj estas bazo de la nuntempa homara mondobildo, kvalite kaj kvante tute aparta de la simpla akumulado de lernokapabloj fare de kelkaj animalaj specioj kiuj agadas nur motivitaj de la spontana kaj pormomenta instinkto.

Laŭ la unuaj difinoj (proponitaj, interalie, de Aristotelo), scienco estas la aro da scioj, kiujn eblas logike kaj racie pruvi. Jam en la klasika tempo oni taksis sciencon kiel parton de la homa scio forte ligita al filozofio; nur en la 17-a jarcento oni apartigis la nocion filozofio disde la tiam nomata "natura filozofio", kiun oni nomus, per hodiaŭa lingvo, "naturscienco". Laŭ la nuntempa lingvouzo, scienco estas ne nur la ĉi-supre priskribita sciaro, sed ankaŭ la maniero akiri ĝin.

Oni ofte traktas la nocion scienco kiel samsignifan al naturscienco; alivorte, ĝi priskribas fakojn kiuj studas la realan mondon. Tia difino kompreneble forigas puran matematikon el la aro de sciencoj.

Scienco aperis en antikveco por la bezonoj de socia praktiko, sed formiĝis en la 16-17-a jarcentoj. Dum sia historia evoluo, scienco iĝis grava socia instituto, havanta grandan influon al ĉiuj sferoj de la socio. Scienco estas ligita kun filozofio, ideologio kaj politiko, kio determinas ĝian socian rolon.

Percepto - Emocio - Volo - Animo - Agado

Homo, kiel socia estaĵo[redakti | redakti fonton]

La nocio "Homo" estas neapartigebla disde la socio, kie li kunvivas kaj kies parto li estas, kaj ankaŭ disde kulturo, scienco, ekonomio kaj aliaj agadsferoj. Vidu ankaŭ: homaro.

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Socio.

Homa socio estas tiu kiu estas konsiderata komponita de homoj per si mem, nome de loĝantoj kaj ilia medio, tio estas ene de ilia medio, ĉio tio interrilate kun komuna projekto, kiu havigas al ili identecon de aparteno. Tiel, la termino referencas al homa grupo kun ekonomiaj, ideologiaj kaj politikaj ligiloj. Tia socio superas la koncepton de naci-ŝtato, kio rezultas en la nuntempa homa socio kiel socio de nacioj, de ŝtatoj ktp.

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Socia sistemo, Komerco, Ŝtato, Registaro kaj Milito.

Habitato[redakti | redakti fonton]

Grandurbo Monterrey. La homa estaĵo estas kapabla komplete modifi sian medion por adapti ĝin al siaj necesoj aŭ kiel simpla konsekvenco de sia agadaro.
Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Homa geografio.

Rilate al la kapablo de homo por realigi grandajn mediajn modifojn, oni diras, ke Homo sapiens estas fakte povega agento geomorfologia; en tiu kaj aliaj sencoj la homa estaĵo estas aktuale la plej pova pintopredanto kaj la specio plej pova de la planedo. Tamen, ĝi pluestas fragila antaŭ eblaj naturaj katastrofoj, kiel glaciepokoj, klimata ŝanĝo, epidemioj, ktp., por kiuj eble la homo mem kontribuis. Kaj krome povas okazi ankaŭ aliaj amasmortoj aŭ amaskatastrofoj, okazigitaj nur per la agado homa mem, kiel militoj, genocidoj, incendioj, medidetruo, poluado, kontraŭnatura kondutaro ktp.

Homo sapiens, kiel animalo tre suferema en la natura medio, estas tre dependa de la teknologio (tio estas: ĝi estas dependa de la scienco, eĉ se tiu estas primitiva), kaj tiel oni diras pri Homo sapiens (homo kiu scias) ke temas pri Homo faber (homo kiu faras).

Eble, ĉar ĉiu sistemo renutrita de natura maniero iam alvenas al sia fino, la fino de ekosistemo alvenas kiam la vivo sukcesis evolui ĝis akiro de homoj kun grado de konscio kapablaj programi sin pere de la ricevita eduko kaj ne laŭ tio termodinamike eltenebla. La eduko estas tiel la evidenta pruvo, ĉu la homoj estas parto de sistemo eĉ pli granda aŭ la homoj klopodas sendependigi sin entute, establante proprajn formojn akiri siajn rimedojn, sen atenti tiujn jam establitajn de la propra naturo mem.

Por ekzemplo, la naturo havigas al homo fizikajn kapablojn por akiri nutraĵojn el la ĉirkaŭa medio per maniero termodinamike efika. La homoj establas, ke plej bone estas raciigi la rimedojn kiujn la naturo havigas kaj produkti kaj fabriki ilin industrie, aplikante procezojn kiuj ne okazas nature, pliigante la energian konsumon por reprocezi ion kio jam ekzistas ampleksigante ĝin ĝis igi ĝin io tute nenecese termodinamike, kiel pro la faktoj transportegi la manĝaĵojn el malproksimege hejmen, interveni la genetikajn kodojn de la nutrospecioj tiel ke tiuj estu rezistantaj al malsanoj, influi sur nutraĵoj kiuj havu aŭ ne havu semojn, havu aŭ ne havu specifajn formojn, teksturojn, kolorojn, gustojn ktp., kio eble komfortigas la vivon de homoj sed ignoras la rezultojn de ĉiuj tiuj modifoj sur la diversaj genetikaj strukturoj kaj tiel ĉu la posteularo havos fundamentajn karakterojn por survivi en natura medio aŭ ĉu male tiu estos tia ke la homoj dependos tiom forte de la artefarita medio ke ajna modifo de tiu medio malkapabligos la vivon kaj okazigos formorton.

Sociologio[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Sociologio.
"Rosie la nitistino" estis ikona simbolo de la usonaj klopodoj dum la Dua mondmilito kaj elirpunkto por rompo de genraj roloj pro militepokaj necesoj.

Sociologio estas socia scienco, kiu pristudas la strukturojn, funkciojn kaj evoluojn de homa socio. Ĝi koncernas sociajn regulojn kaj procezojn, kiuj kunigas kaj apartigas homojn ne nur kiel individuojn, sed ankaŭ kaj ĉefe kiel anojn de grupoj, societoj, sociaj klasoj, nivelaj tavoloj, aĝogrupoj, seksoj kaj seksaj tendencoj kaj institucioj.

Ĉar sociologio estas vasta scienco, ĝi ne povas esti facile difinita eĉ de sociologoj mem. Ĝi ne koncentriĝas en specifa sfero de socia vivo, male al aliaj sociaj sciencoj, ekzemple politika scienco kaj ekonomiko. Sociologoj celas priskribi la kunvivadon en komunumoj kaj socioj ĝenerale. Tio tuŝas la homan socion el multaj niveloj kaj vidpunktoj: historio de la kunloĝado, nomadismo kaj malnomadigo, ekonomiaj rilatoj, kunlaborado kaj konkurenco, disdivido de laborfortoj, seksaj rilatoj, familio kaj aliaj homaj grupigoj (klano, tribo, nacio, popolo ktp.) kaj kiel tio estas rigardate ene de la homa specio kun simileco kaj malsimileco al aliaj animalaj specioj.

Antropologio[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Antropologio.

Antropologio estas la scienca studo pri la homo, kiu celas priskribi kaj analizi ĝin laŭ aspektoj kulturaj kaj sociaj (kultura aŭ socia antropologio) aŭ biologiaj kaj fizikaj (biologia aŭ fizika antropologio). La vorto "antropologio" deriviĝas de la grekaj vortoj anthropos (homo) kaj logia (scienco). Inter la studbranĉoj de antropologio inkludiĝas arkeologio, etnografio, etnologio, lingvistiko kaj sociologio. Pli subaj fakoj estas ekzemple manĝantropologio, muzika antropologio kaj aliaj.

Tiu fako ekis per la studo de la vivmaniero de diversaj popoloj en diversaj geografiaj areoj, ĉefe en komparo kun la vivmaniero de okcidenta civilizo, kio ja temis pri eŭropisma sinteno. Pli aktuale antropologio fokusas al studo de partikularaj trajtoj de la homa socia vivo, ekzemple cele al analizo kaj konservo de sciaro, kultura enhavo ktp.

Demografio[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Demografio.
Mondomapo kun loĝdenseco montras proksimume la geografian distribuadon de la homoj sur la tera surfaco. Evidentas en kiuj mondoregionoj troloĝigo povas rezulti en granda problemo por la homaj socioj, nome en Suda kaj Orienta Azio.

Demografio (de la grekaj vortoj δῆμος [demos] = "la popolo", kaj γραφειν [grafejn] = "priskribi") aŭ Popolscienco estas la scienco, kiu priskribas la kvantajn aspektojn de la popoloj, tio estas de la homaj grupoj. Tio inkluzivas la proporcion de la grupoj laŭ aĝo, sekso, nacieco, etneco, profesio kaj tiel plu. Foje oni uzas la vorton demografio por nomi la procezojn, kiujn esploras la scienco demografio mem: ekzemple, en kuntekstoj "demografiaj problemoj", "zorgiga demografio" kaj aliaj.

Demografio havas komunaĵojn kun aliaj sciencoj, nome kun sociologio, antropologio, historio kaj ankaŭ statistiko.

La demografio estas la kvanta kalkulado kaj kompreno de la loĝantaroj kaj de iliaj dinamikoj ekde karakterizoj kiel la naskiĝkvanto, la fekundiĝkvanto, la mortokvanto, la geedziĝokvanto kaj la migrado. La tasko de la demografoj konsistas je analizado de la vario de tiuj fenomenoj en la daŭro kaj la spaco, rilate al la sociaj-ekonomiaj kaj kulturaj rondoj. La demografoj havas rimedon al diversaj metodoj por ekspliki la demografiajn fenomenojn. Ili ĉerpas interalie en la konoj de proksimaj lernofakoj, kiel la sociologio, la ekonomio, la geografio kaj la historio k.t.p., por ke iliaj interpretado estu la pli ĝusta eble. Do la demografio transpasas larĝe la kadron de la statistika analizo kaj permesas esplori la fenomenojn kiuj trafas la loĝantarojn en kuna perspektivo.

La aktuala homaro frontas gravajn problemojn al kiuj la demografio klopodas havigi informaron kaj detalajn nombrojn, necesajn por poste entrepreni efikajn politikajn decidojn kiuj helpu la plibonigojn da la vivkondiĉojn de homoj. Ekzemple troloĝigo, amasaj migradoj en malfacilaj kondiĉoj, rifuĝintoj el diversaj konfliktoj kaj malriĉaj areoj estas kelkaj el la defioj al kiuj la demografiaj studoj havigu elementajn sciarojn.

Psikologio[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Psikologio.
A Treatise Of Human Nature: Being An Attempt To Introduce The Experimental Method Of Reasoning Into Moral Subjects. Por John Noon, 1739.

Psikologio, psiĥologio (de la greka psiĥe 'animo', 'menso' kaj logos 'studo'), aŭ psikoscienco aŭ eĉ mensoscienco, estas la scienco kiu studas la homan konduton. Alivorte, ĝi pritraktas menson, konscion, konduton, nekonscion, ktp. Aplike, ĝi studas la funkciojn kaj problemojn de la homa menso, interalie, psikopatologion, kognon, emociojn, sonĝojn, dezirojn ktp. Resume temas pri la studo de homo, konsiderata kiel unuopa individuo, nome kiel persono, do tute male al sociologio kaj antrolopogio. Psikologio malsamas al sociologio, antropologio, ekonomiko kaj politika scienco en tio ke ĝi studas la mensajn procezojn kaj konduton de unuopuloj (sole aŭ grupe) anstataŭ la konduton de tuta grupo. Psikologio malsamas al biologio kaj neŭroscienco (neŭrologio) en tio ke ĝi ne studas la biologiajn kaj neŭronajn procezojn, sed studas mensajn procezojn kaj kiel ili interrilatas. Psikologio estas multflanka scienco, kiun oni ne povas tute kategoriigi kiel nur naturscienco, socia sciencohoma scienco. Ĝi havas ecojn de ĉiuj tri grupoj.

La konsidero de homo kiel unuopulo estas alia trajto kiu diferencas homojn de aliaj animalaj specioj. Persono havas propran nomon, faras apartajn specifajn agojn, havas apartan menson ktp. Dume la aliaj animaloj agadas are, grupe, senrilate al individueco; ilia vivo regata de instinkto rezultas en pli socia kaj komuna agado kaj kondutaro, kion ja studas la etologio. Nur kelkaj malmultaj bestoj povas iam kaj iel esti konsiderataj kiel unuopaj individuoj, nome psikologie, tio estas aldomigitaj bestoj kaj maskotoj kiuj vivas en proksima rilato al homoj kun kiu ili povas kunhavi se ne komunajn almenaŭ rilatajn trajtojn, kiel ekzemple propra nomo, altiraj rilatoj ktp.

Socia psikologio estas la scienca studo pri kiel la homaj pensoj, sentoj, kaj kondutoj estas influitaj per la fakta, imaga, aŭ implica ĉeesto de aliaj. En ĉi tiu difino, "scienca" signifas la empirian metodon de esplorado. La esprimoj, pensoj, sentoj, kaj kondutoj inkludas ĉiujn psikologiajn variablojn, kiuj estas mezureblaj ĉe homo. La deklaro ke aliaj povas esti imagitaj aŭ implicitaj sugestas tion, ke probable oni estas ema influiĝi de socio eĉ kiam neniuj aliaj homoj ĉeestas, kiel kiam oni spektas televidon, aŭ sekvas internigitajn kulturajn normojn.

En Esperanto[redakti | redakti fonton]

Marjorie Boulton, en sia mikspota libro Faktoj kaj fantazioj, dediĉas ties 1an ĉapitron similtitolan "Faktoj kaj fantazioj" al komentoj kaj priskriboj de homoj, ĉefe en komparo kun aliaj animaloj.[5]

Proverboj[redakti | redakti fonton]

Ekzistas pluraj proverboj pri homo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[6]:

  • Citaĵo
     Fiŝo serĉas dronon, homo serĉas bonon. 
  • Citaĵo
     En infano vidiĝas, kia homo fariĝos. 
  • Citaĵo
     Kiom da homoj, tiom da gustoj. 

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Vidu ekzemple mitokondria Eva aŭ Y-kromosoma Adamo.
  2. Richard E. Green et al.: A draft sequence of the Neandertal Genome. Science, Vol. 328, 2010, p.710–722, DOI: 10.1126/science.1188021
  3. «Un taller de pintura de hace 100.000 años.»
  4. “Galileo and the Birth of Modern Science”, American Heritage of Invention and Technology 24. 
  5. Marjorie Boulton, Faktoj kaj fantazioj, progresiga libro, Universala Esperanto-Asocio, Roterdamo, 1984, dua eldono 1993. Paĝoj 17-20.
  6. Lernu

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Allman, John Morgan (1a de januaro 2003). El cerebro en evolución. Barcelona: Ariel. p. 244. ISBN 9788434408975.
  • Bryson, Bill (2003). Una breve historia de casi todo. Barcelona: RBA Libros. p. 512. ISBN 9788478711758.
  • Freeman, Scott; Jon C. Herron (2007). Evolutionary Analysis (4th ed.). Pearson Education, Inc. ISBN 0-13-227584-8. pp. 757–61.
  • Gerd Haeffner: Philosophische Anthropologie. Stuttgart/Berlin/Köln 2000.
  • Goodman, M., Tagle, D., Fitch, D., Bailey, W., Czelusniak, J., Koop, B., Benson, P., Slightom, J. (1990). Primate evolution at the DNA level and a classification of hominoids. Journal of Molecular Evolution 30(3): 260–266.
  • Lewin, R. (2005). Human Evolution, an illustrated introduction, Blackwell Publishing (5a eld.), ISBN 1-4051-0378-7.
  • Reich, David (2018). Who We Are And How We Got Here – Ancient DNA and the New Science of the Human Past. Pantheon Books. ISBN 978-1101870327.
  • Friedemann Schrenk: Die Frühzeit des Menschen. Der Weg zum Homo sapiens (= C.H.Beck Wissen). 5., vollständig neubearbeitete und ergänzte Auflage. C.H. Beck, München 2008, ISBN 978-3-406-57703-1.
  • Szentágothai János, Réthelyi Miklós: Funkcionális anatómia. 8. átd. bőv. kiad., Medicina Könyvkiadó, Budapest, 2002. ISBN 963-242-564-2

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]