Homo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Homo sapiens)
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Homo
Troveblo de fosilioj: Plejstoceno - Nun
Bildo de viro kaj virino sur ŝildo sendita en la interstelan spacon kun la spacŝipo Pioneer 11.
Bildo de viro kaj virino sur ŝildo sendita en la interstelan spacon kun la spacŝipo Pioneer 11.
Biologia klasado
Domajno: Eŭkariotoj Eukaryota
Regno: Bestoj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Ordo: Primatoj Primates
Familio: Homedoj Hominidae
Genro: Homo Homo
Specio: H. sapiens
Homo sapiens
Linnaeus, 1758
Konserva statuso
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

Homo estas speco de primato, el la familio de homedoj. La vorto «Homo» estas ankaŭ la nomo de genro, el kiu tiu speco estas la malunua membro.

Ĝi estas konscia, pensema, parolkomunikema animalo, subjekto de socio-historia agado kaj kulturo. Ĝi estas genro el la familio homedoj. El la genro Homo nun vivas nur la specio Homo sapiens, karakterizata per vertikala teniĝo, racia inteligento kaj parolkapablo. Distinga karakterizo de la homo estas lia uzo de altnivela lingvo, lia kulturo kaj lia kapablo fari kompleksajn laborilojn kaj uzi ilin por influi la ĉirkaŭan medion (cetere aliaj animaloj, kiel la ĉimpanzo kapablas uzi simplajn ilojn).

La homo aperis rezulte de komplikaj kaj longdaŭraj historio-evoluaj procesoj (Vidu: Prahomo). La homo de moderna speco (Homo sapiens - "Homo saĝa") aperis antaŭ ĉirkaŭ 150 000 - 200 000 jaroj, laŭ iuj donitaĵoj eĉ pli frue.

La ĉefkonceptojn, rilatajn al homo, oni povas distingi je tri niveloj:

Homo, kiel viva estaĵo[redakti | redakti fonton]

Ĝis en la malfruaj 1980-aj jaroj orangutanoj, goriloj kaj ĉimpanzoj estis kunigitaj en la familio de la homsimioj (Pongidae) kaj kontraŭstaris la familion de la veraj homoj (Hominidae). Pro genetikaj komparoj oni tamen pruvis, ke ĉimpanzoj kaj goriloj estas pli parencaj al homoj ol al orangutanoj. De tiam oni kunigis homojn, ĉimpanzojn kaj gorilojn, kune kun iliaj fosiliaj prauloj al kuna taksono (Homininae), kiu staras apud la taksono de la orangutanoj (Ponginae).

Plenkreska homo havas tipan korpoalton inter 150 cm kaj 200 cm. Kiel ĉe aliaj vertebruloj, la korpo struktureblas anatomie en muskoloskeletan sistemon, internajn organojn, nervann kaj sensan sistemojn.

Unika inter parencaj specioj estas ĉefe la seksorganoj de la homo kaj la hararo, kiu povas, almenaŭ dum kelkaj jaroj, seninterrompe kreski.

Homiĝo[redakti | redakti fonton]

Okupiĝas pri la evoluhistorio de la homaro de la komenco ĝis la nuntempa homo la paleoantropologio, la arkeologio kaj la genetiko, kiu liveras gravajn datumfontojn por esploro. Multaj procedoj rilate al homiĝo el simiosimilaj prauloj, verŝajne en orienta Afriko, ankoraŭ ne tute klaras.

Krom la biologia evoluo, tamen gravas al la homo ankaŭ lia kultura evoluo, kiu baziĝas ĉefe je la evoluo de la lingvo. La kultura evoluo de fruaj prauloj de la moderna homo estis dum jarcentmiloj preskaŭ sama. Nur post la estiĝo de la moderna homo plirapidis la kultura evoluo, ĝis kiam fine de la lasta glaciepoko homoj unufoje grandskale ŝanĝis sian medion per la estiĝo de agrikulturo kaj bestbredado.

La evoluo de la homo al homo sapiens verŝajne estiĝis tra specioj, kiuj almenaŭ similis la jenajn: Ardipithecus ramidus, Australopithecus afarensis, Homo rudolfensis / Homo habilis kaj Homo ergaster / Homo erectus.

Genetika parenceco[redakti | redakti fonton]

Procentaj diferencoj de la bazaj paroj inter homoj kaj homedoj. De maldekstre dekstren: orangutanoj, goriloj, homoj, bonoboj kaj ĉimpanzoj

La homa genaro, kiel tiu de ĉiu eŭkarioto) entenas kaj kodigajn kaj ne-kodigajn DNA-sekvencojn, kiuj ofte homologas al tiuj de parencaj vivuloj kaj kiuj ofte estas tute identaj al la DNA-sekvencoj de tre parencaj specioj, kiel tiuj de la grandaj simioj. Genetikaj analizoj evidentigis, ke la genetika diverseco estas ĉe la homo, kompare al aliaj homedoj, malgranda. Tion fakuloj klarigas per la portempe tre malalta populacio (ĉerande de formorto).[1] Laŭ la simileco de la DNA-sekvencoj de diversaj specioj eblas kalkuli la parencecon inter ili: tiel evidentigis genetikaj analizoj, ke bonoboj, ĉimpanzoj, goriloj kaj orangutanoj (laŭ tiu vico) estas la plej proksimaj parencoj de la homo.

Publikiĝis esploro en la jaro 2010, kiu evidentigas, ke 1 ĝis 4 procentoj de la DNA de Neandertala homo atingis la genprovizon de ne-afrikaj homoj pere de genfluo.[2]

Disvastiĝo de la moderna homo sur la tero[redakti | redakti fonton]

Kontraŭe al pluraj teorioj de la arkaika homo sapiens troviĝis kraniaj ostoj de homo sapiens idaltu el Etiopujo de antaŭ 160.000 jaroj. Tio estas la plej malnova fosilio sendube ligita al la biologia moderna homo. Pli multaj el tiaj trovaĵoj datiĝas de antaŭ 100.000 jaroj. Ĉiuj nuntempaj homoj estas tre proksimaj parencoj, pli proksimaj ol aliaj biologiaj specioj, kiel evidentigis molekulbiologiaj esploroj ĉe RRNA kaj mitokondria DNA. La plej grandaj diferencoj troveblas ene de la afrika populacio. Populacioj ekster Afriko estas, krom kelkaj grupoj elmigrintaj nur relative malfrue el Afriko - genetike tre samformaj. Multaj trovaĵoj subtenas la tiel nomatan teorion "el Afriko", laŭ kiu la disvastiĝo de la homo estiĝis sur la afrika kontinento. Dum longa tempo la specio vivis en Afriko samepoke kiel la Neandertala homo en Eŭropo, kiu estis aparte adaptita al la vivo en mezaj ĝis arktaj regionoj.

Unue en la proksima oriento, ekde la frua ŝtonepoko ankaŭ en Eŭropo, vivis Neandertaluloj kaj homo sapiens samtempe en la samaj regionoj. Tiu kunvivado daŭris ĉirkaŭ 60.000 jarojn en la proksima oriento kaj apenaŭ 10.000 jarojn en Mezeŭropo. Sciencistoj supozis ĝis nun, ke la disvastiĝo de homo sapiens de la Balkana montaro ĝis la Ibera duoninsulo daŭris ĉirkaŭ 7.000 jarojn. Paul Melars de la Universitato de Kembriĝo raportis en la jaro 2006 en la scienca ĵurnalo Nature, ke necesis verŝajne nur 5.000 jaroj. Iuj grupoj disvastiĝis laŭ la Po-ebenaĵo en Italujo, aliaj elektis la vojon tra la valo de la Danubo, ankaŭ aliaj atingis preskaŭ Siberion.

La disvastiĝrapido estis meze po 400 metroj jare. La atlantikan marbordon de la ibera duoninsulo atingis homo sapiens plej frue antaŭ 41.000 jaroj, eble pli malfrue. Novaj scioj devenas de reviziitaj rezultoj de karbondatumoj (C14-datado), laŭ kiuj ankaŭ verŝajnas pli mallonga kunviva epoko kun Neandertaluloj en Eŭropo. Sed ĉar el la epoko antaŭ pli ol 30.000 jaroj ekzistas nur unu eŭropa ostotrovaĵo de homo sapiens, tio estas ĉirkaŭ 31.000 jarojn maljuna kranio el Ĉeĥio, mankas komparelementoj. La supoze ĝis 40.000 jarojn aĝaj trovaĵoj el Cro-Magnon kaj Schwaben evidentiĝis fakte maksimume 30.000 jarojn (Cro-Magnon) kaj 5.000 jarojn (Schwaben) aĝaj post radiokarbona ekzameno. Iuj kulturaĵoj, kiaj la ekstera formo de ŝtonaj iloj kaj grotdesegnaĵoj, ŝajne pli similiĝis en regionoj de kunvivado.

Laŭ niaj scioj malverŝajnas, ke la du specioj multe miksiĝis: la plej multaj fosilioj montras rekte rekoneblajn morfologiajn diferencojn. La plej novaj molekulgenetikaj analizoj de mitokondria DNA kontraŭas miksiĝon de la du specioj. La nuntempe jam vasta trovaĵaro, ĉefe el la proksima oriento, montras kunvivadon de tiuj genetike tre malsamaj biologiaj specioj. Ili konis unu la alian, sed ne emis miksiĝi, aŭ se jes, tiam ni ne scias pri eblaj idoj. En la proksima oriento ili laŭvice plurfoje setlis en la samaj lokoj.

Alterativa, antaŭe disvastiĝinta teorio supozas, ke homo sapiens evoluis en diversaj lokoj de la tero el homo erectus. Laŭ la plej lastaj molekulagenetikaj esploroj, tiu teorio estas ege malverŝajna.

Homo, kiel racia estaĵo[redakti | redakti fonton]

Percepto - Emocio - Volo - Animo - Agado

Homo, kiel socia estaĵo[redakti | redakti fonton]

Homa Persono - Familio - Sociaj Rilatoj - Laboro - Ripozo

La nocio "Homo" estas neapartigebla disde la socio, kie li kunvivas kaj kies parto li estas, kaj ankaŭ disde kulturo, scienco, ekonomio kaj aliaj agadsferoj. Vidu ankaŭ: homaro.

Proverbo[redakti | redakti fonton]

Ekzistas pluraj proverboj pri homo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[3]:

  • Citaĵo
    « Fiŝo serĉas dronon, homo serĉas bonon. »
  • Citaĵo
    « En infano vidiĝas, kia homo fariĝos. »
  • Citaĵo
    « Kiom da homoj, tiom da gustoj. »

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Vidu ekzemple mitokondria EvaY-kromosoma Adamo
  2. Richard E. Green et al.: A draft sequence of the Neandertal Genome. Science, Vol. 328, 2010, p.710–722, DOI: 10.1126/science.1188021
  3. Lernu

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Human.svg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Homoj

Aliaj projektoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]