Scio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Scio estas konsciado kaj kompreno de faktoj, veroj, aŭ informoj, akiritaj per spertolernado.

Pentraĵo reprezentanta la biblian miton de la Sci-arbo.
Klasika difino de scio, fontanta el Platono laŭ kiu ĝi konsistas el kredo, vero kaj pravigo
Personigito de scio (greke Επιστημη, Episteme) en Biblioteko de Efeso, Turkio.

Sciokono estas difinita de la Oksforda Angla Vortaro kiel

  • (i) kompetenteco kaj kapabloj akirita de persono tra sperto aŭ edukado; la teoria aŭ praktika kompreno de temo;
  • (ii) kio estas sciita en aparta kampo aŭ en totalo; faktoj kaj informo;
  • aŭ (iii) konscio aŭ kono akirita de sperto de fakto aŭ situacio.

Filozofiaj debatoj pri scio komenciĝis kun la difino de scio fare de Platono kiel "pravigita vera kredo." Nuntempe tamen estas neniu ununura konsentita difino de scio nek ajna perspektivo de unu kaj restas multenombraj konkurencantaj teorioj.

Scia akiro okupas kompleksajn sciiĝajn procezojn: percepto, lernado, komunikado, asocio kaj rezonado. La termino scio estas ankaŭ uzita por signifi la certan komprenon de temo kun la kapableco uzi ĝin por specifa celo se konvena.

Difini scion (filozofie)[redakti | redakti fonton]

Robert Reid, Scio (1896). Konstruaĵo Thomas Jefferson, Vaŝingtono, D.C.
Ni supozas nin mem posedi nekvalifikitan sciencan scion de afero, kiel oponita al sciante ĝin en la akcidenta vojo en kiu la sofistoj scias, kiam ni pensas ke ni scias ke la kaŭzo, de kiu la fakto dependas, estas la kaŭzo de tiu fakto kaj de neniu alia kaj, cetere, ke la fakto ne povus esti alia ol ĝi estas. Nun ke scienca sciado estas io tiaspeca estas evidenta — atestas ambaŭ tiuj kiuj malvere asertas ĝin kaj tiuj kiuj efektive posedas ĝin, pro tio ke la unuaj simple imagas sin mem esti, dum la lastaj estas ankaŭ efektive, en la kondiĉo priskribita. Sekve la propra objekto de nekvalifikita scienca scio estas io kiu ne povas esti alia ol ĝi estas.

Aristotelo, Αναλυτικών υστέρων Postaj Analizoj (Libro 1 Parto 2)

La difino de scio estas afero de daŭra debato inter filozofoj en la kampo de epistemologio. La klasika difino, priskribita sed ne fine aprobita de Platono [1], specifas ke komunikaĵo devas plenumi tri kriteriojn por esti konsiderita kiel scio: ĝi devas esti pravigita, vera kaj kredita. Kelkaj asertas ke ĉi tiuj kondiĉoj ne estas sufiĉaj, kiel la ekzemploj de la kazo de Gettier laŭsupoze montras. Estas multaj proponitaj alternativoj, inkluzivante argumentojn de Robert Nozick per postulo ke scio 'spuras la veron' kaj la kroma postulo de Simon Blackburn ke ni ne deziras diri ke tiuj kiuj renkontas iun ajn el ĉi tiuj kondiĉoj 'tra manko, difekto aŭ malsukceso' posedas scion. Richard Kirkham sugestas ke nia difino de scio postulas ke la kredo estas mem-evidenta al la kredanto.[2]

Kontraste al ĉi tiu alproksimiĝo, Wittgenstein observis, sekvante la paradokson de Moore, ke oni povas diri "Li kredas tion, sed ne estas tiel", sed ne "Li scias tion, sed ne estas tiel".[3] Li plu argumentas ke ĉi tiuj ne korespondas al klaraj mensaj statoj, sed prefere al malsamaj manieroj paroli pri konvinkiĝo. Kio estas malsama ĉi tie ne estas la mensa stato de la parolanto, sed la aktiveco kiu okupas tiun. Ekzemple, sur ĉi tiu bazo, scii ke la boligilo estas bolanta ne estas en aparta mensa stato, sed plenumas apartan taskon kun la aserto ke la boligilo estas bolanta. Wittgenstein provis preteriri la malfacilecon difini rigardante la manieron kiel "scio" estas uzata en naturaj lingvoj. Li vidis scion kiel kazo de familia simileco[4]. Sekvante ĉi tiun ideon, "scio" estis rekonstruita kiel grapola koncepto kiu atentigas rilatajn ĉefaĵojn sed ke ne estas adekvate kaptita de ajna difino.[5]

Komunika scio[redakti | redakti fonton]

Los portadores de la antorcha (La torĉoportantoj) – Skulptaĵo de Anna Hyatt Huntington simbolanta la transigadon de kono el unu generacio al la venonta (Universitata Urbo, Madrido, Hispanio).

Simbolaj reprezentoj povas esti uzataj por indiki signifojn kaj povas esti pensitaj kiel dinamisma procezo. De tie ke la transferenco de la simbola reprezentado povas esti vidata kiel atribua procezo per kiu kono povas esti transigita. Aliaj formoj de komunikado estas observado kaj imitado, parola interŝanĝo, kaj aŭdaj kaj vidaj registroj. Filozofoj de lingvo kaj semiotikistoj konstruas kaj analizas teoriojn de kona transigo aŭ komunikado.

Dum multaj akceptus ke unu el plej universalaj kaj gravaj iloj por la transigo de kono (scio) estas verkado kaj legado (de multaj tipoj), ekzistas tamen polemiko pri la utileco de la verkita vorto, kaj kelkaj fakuloj estas skeptikismaj pri ties efiko sur socioj. En sia kolekto de eseoj Technopoly, Neil Postman pruvas la argumenton kontraŭ la uzado de la verkado pere de resumo el la verko de Platono nome Fedro [6]. En tiu resumo la studenta Sokrato rakontas la historion de Tamo, la egipta reĝo, kaj de Teŭto, la inventinto de la verkita vorto. En tii historio, Teŭto prezentas sian novan inventon "verkado" al la reĝo Tamo, dirante al li ke sia nova invento "plibonigos kaj la saĝon kaj la memoron de la egiptoj" [7]. La reĝo Tamo estas skeptika pri tiu nova invento kaj malakceptas ĝin kiel ilo de rekolekto pli ol de reteno de kono. Li argumentas ke la verkita vorto infektoj la egiptan popolon per falsa kono dum ili kapablas akiri faktojn kaj historiojn el la eksteraj fontoj kaj ne esti plu devigita al mense reteni grandajn kvantojn de kono fare de ili mem [8].

Klasikaj fruaj modernaj teorioj pri kono, ĉefe tiuj antaŭigantaj la influan empiriismon de la filozofo John Locke, estis bazitaj implicite aŭ eksplicite sur modelo de menso kiu ligas ideojn al vortoj.[9] Tiu analogio inter lingvo kaj pensaro sentas la bazojn por fondado de grafika koncepto de kono en kiu la menso estis traktata kiel tablo (ujujo) kiu devis esti stokita el faktoj limigitaj al literoj, nombroj aŭ simboloj. Tio kreis situacion en kiu la spaca liniigo de vortoj sur la paĝo portis grandan konan pezon, tiom multe ke la edukistoj ege atentas al la vida strukturo de informaro sur la paĝo kaj en kajeroj.[10]

Teoriistoj pri amaskomunikiloj kiaj Andrew Robinson emfazis ke la vida priskribo de la sciado en la moderna mondo estis ofte vidata kiel 'pli vera' ol la parola konaro. Tio ludas gravan rolon por la analiza koncepto en la okcidenta intelekta tradicio en kiu la parola komunikado estas ĝenerale konsiderata ŝulda al la etendo de falseco tiom multe kiomn la verkita komunikado. Malfacilas konservi registrojn el tio kion oni diris aŭ el kiu origine diris ĝin – kutime nek la fonto nek la enhavo povas esti verigita. Onidiroj estas ekzemploj validaj en ĉiaj komunikiloj. Pri la valoro de verkado, la etendo de la homa sciaro estas nuntempe tiom granda, kaj la homoj estas tiom interesataj en pecoj de kono tiom separataj en tempo kaj spaco, ke verkado estas konsiderata centra por kapti kaj kunhavi ĝin.

Ĉefaj bibliotekoj nuntempe povas havi miliionojn da libroj de sciaro (aldone al verkoj de fikcio). Nur ĵuse aŭdio kaj video teknologio por registri konojn iĝis disponebla kaj la uzado de tiuj ankoraŭ postulas ekiparon kaj elektron. La parola instruado kaj la manipulado de la sciaro estas limigita al tiuj kiuj havas kontakton kun la transigisto aŭ iu kiu povu interpreti verkitan verkon. Verkado estas ankoraŭ la plej disponebla kaj plej universala el ĉiuj formoj de registroj kaj de transigo de sciaro. Ĝi staras sendefia kiel ĉefa teknologio de la homaro por kontransigo tra la epokoj kaj al ĉiuj kulturoj kaj lingvoj de la mondo.

Situa scio[redakti | redakti fonton]

Parta scio[redakti | redakti fonton]

Scienca scio[redakti | redakti fonton]

Francis Bacon, "Scio estas povo"

Religia signifo de scio[redakti | redakti fonton]

Proverbo[redakti | redakti fonton]

Ekzistas pluraj proverboj pri scio en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[11]:

  • Citaĵo
     De tro multa scio krevas la kranio. 
  • Citaĵo
     Fiŝo scias pri naĝo ankaŭ sen via saĝo. 
  • Citaĵo
     Scion akiru, sed ne ĉion eldiru. 

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. En Platono-a Teeteto, Sokrato kaj Teeteto diskutas tri difinojn de scio: scio kiel nenio sed percepto, scio kiel vera juĝo kaj, fine, scio kiel vera juĝo kun pravigo. Ĉiuj el ĉi tiuj difinoj estas montritaj kiel nekontentigaj.
  2. http://www.centenary.edu/attachments/philosophy/aizawa/courses/epistemologyf2008/kirkham1984.pdf
  3. Ludwig Wittgenstein, Pri Certeco, rimarko 42
  4. de:Familienähnlichkeit
  5. Gottschalk-Mazouz, N. (2008): Internet and the flow of knowledge“, („Interreto kaj la fluo de scio“), en: *rachovec, H.; Pichler, . (Hg.): Filozofio de la Informa Socio. Protokoloj de la 30a Internacia Simpozio Ludwig Wittgenstein, Kirchberg ĉe Wechsel, Aŭstrio 2007. Volumo 2, Frankfurto, Parizo, Lancaster, New Brunswik: Ontos, S. 215-232. http://www.uni-stuttgart.de/philo/fileadmin/doc/pdf/gottschalk/ngm-internetflow-2008.pdf
  6. (Postman, Neil (1992) Technopoly, Vintage, New York, pp 73)
  7. (Postman, Neil (1992) Technopoly, Vintage, New York, pp 74)
  8. (Postman, Neil (1992) Technopoly, Vintage, New York,pp 74)
  9. (1975) Why Does Language Matter to Philosophy?. Cambridge: Cambridge University Press. 
  10. Eddy, Matthew Daniel (2013). "The Shape of Knowledge: Children and the Visual Culture of Literacy and Numeracy", gazeto : Science in Context, volumo : 26, paĝoj : 215–245. COI:10.1017/s0269889713000045  
  11. Lernu

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]