Komunikado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Neparola komunikado surstrate ĉe la sonorila turo de Siano, Ĉinio.
Ilustraĵo de skribanta kopiisto: skriba komunikado.

Komunikado (de la latina: communicare, «fari komune» aŭ «fari ion komuna») signifas interŝanĝon de informo inter personoj aŭ maŝinoj. Teknologio kiu temas pri reprezentado, transigo, tradukado aŭ procezo de datumo inter homoj, ejoj kaj maŝinoj, nomiĝas informada kaj komunikada teknologioj. La scienca aŭ universitata fako kiu studadas komunikadon nomiĝas komunikadaj studoj. Interne en komunikadaj studoj oni kutime apartigas la fakon en kvar subgrupoj: nome interpersona komunikado, intrapersona komunikado (komunikado kun sin mem, ekz. skribante memorskribaĵojn), ekstrapersona komunikado (komunikado inter maŝinoj, kiel ekz. tekstoprocezoro) kaj komunikado pere de amaskomunikiloj.

Neparola komunikado[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Neparola komunikado.
Du personoj kiuj reciproke donas alt-frapon; ekzemplo de neparola komunikado.

Neparola komunikado priskribas la procezojn transporti signifon en formo de nevortaj mesaĝoj. Ekzemploj de senvorta komunikado estas la tuŝkomunikado, kronema komunikado, gestoj, korpesprimo, mimiko, interrigardado, kaj kiel oni vestas. Parolado ankaŭ povas enhavi nevortajn elementojn konataj kiel paralingvo, ekz. parolritmon, intonacion, paroltempon, aŭ akcenton. Povas esti ankaŭ eĉ feromonan komponanton. Esplorado montris, ke ĝis 55% el la homa komunikado povas okazi pere de neparola vizaĝa esprimado, kaj plua 38% pere de paralingvo.[1] Tio tuŝas komunikadon plej je la subkonscia nivelo. Krome, verkitaj tekstoj povas inkludi neparolajn elementojn kiaj manskriba stilo, spaca aranĝo de vortoj aŭ eĉ de la tuta teksto kaj la uzado de nuntempaj miensimboloj por esprimi emocion.

Neparola komunikado estas pruvita per unu el la leĝoj de Wazlawick: Oni ne povas ne komuniki. Se proksimeco jam estis forminta konscion, vivantaj kreaĵoj tuj ekinterpretas ajnajn eblajn signalojn ricevatajn.[2] Kelkaj el la funkcioj de la neparola komunikado ĉe homoj estas komplementi kaj ilustracii, por plifortigi kaj emfazi, por anstataŭi, por kontroli kaj reguligi, por kontraŭdiri la denotacian mesaĝon.

Parola komunikado[redakti | redakti fonton]

Efika pervorta aŭ parola komunikado estas dependa el nombraj faktoroj kaj ne povas esti tute izolata el aliaj gravaj interpersonaj kapabloj kiaj la neparola komunikado, aŭdokapabloj kaj klarigoj. La homa lingvaĵo povas esti difinita kiel sistemo de simboloj (foje konataj kiel leksemoj) kaj de gramatikoj (reguloj) laŭ kiuj la simboloj estas manipulataj. La termino "lingvaĵo" referencas ankaŭ al la komunaj proprecoj de la lingvoj. Lingvolernado normale okazas plej intensive dum homa infanaĝo. Plej el la miloj da homaj lingvoj uzas modelojn de sonoj aŭ gestoj por simboloj kiuj permesas komunikadon kun aliaj ĉirkaŭ la parolantoj. Lingvoj tendencas kunhavi kelkajn proprecojn, kvankam estas esceptoj. Ne estas ĉiam difinita klara limo inter lingvo kaj dialekto. Konstruitaj lingvoj kiaj Esperanto, programlingvoj, kaj variaj matematikaj formulismoj ne necese estas limigitaj aŭ kondiĉigitaj per la samaj limigoj kunhavataj de la nekonstruitaj homaj lingvoj (ankaŭ nomitaj naturaj lingvoj). Komunikado estas dudirekta procezo kaj ne simple unudirekta.

Efektiva komunikprocezo:

  • Uzas normigan terminaron kiam oni komunikas informadon,
  • Postulas kaj havigas klarigon se necese,
  • Certigas asertojn kiuj estas rektaj kaj neambiguaj,
  • Informas la taŭgajn individuojn kiam la misio aŭ planoj ŝanĝas,
  • Komunikas la tutan informaron necesa por tiuj individuoj aŭ teamoj eksteraj al la teamo,
  • Uzas neparolan komunikadon taŭge,
  • Uzas proprajn ordojn por la komunikata informaro,[3] por formalparolantaj grupoj.

Skriba komunikado kaj ties historia disvolviĝo[redakti | redakti fonton]

La skribisto, (Muzeo Luvro).

Laŭlonge de la tempopaso la formoj kaj ideoj pri komunikado evoluis tra la kontinua progreso de la teknologio. Antaŭeniroj rilatas al la komunikada psikologio kaj al la psikologio de komunikiloj, kiel aperanta fako de studado (celobjekto).

La progreso de la skriba komunikado povas esti dividata en tri "informokomunikaj revolucioj":[4]

  1. Skriba komunikado unuafoje aperis pere de la uzado de piktografioj. La piktogramoj estis faritaj sur ŝtono, de tie skriba komunikado ne estis ankoraŭ movebla. Piktogramoj ekdisvolvigis normigajn kaj simpligitajn formojn.
  2. La venonta paŝo okazis kiam skribado aperis sur papero, papiruso, argilo, vakso, aŭ aliaj rimedoj, kun ofte kunhavitaj skribsistemoj, kio kondukis al adapteblaj alfabetoj. Komunikado iĝis movebla.
  3. La fina stadio estas karakterizata de la transigo de informaro pere de kontrolitaj ondoj de elektromagneta radiado (t.e., radio, mikroondoj, infraruĝaj) kaj aliaj elektronikaj signaloj.

Komunikado estas tiele procezo per kiu signifo estas atribuita kaj transmitita en klopodo por krei kunhavatan interkompreniĝon. Gregory Bateson nomigis ĝin "la replikado de taŭtologioj en la universo.[5] Tiu procezo, kiu postulas ampleksan repertorion de kapabloj en interpersona procezado, aŭskultado, observado, parolado, demandado, analizado, gestoj kaj pritaksado permesas la kunlaboradon kaj la kooperadon.[6]

Miskomprenoj povas esti antaŭviditaj kaj solvitaj pere de formulado, demandaroj kaj respondaroj, parafrazo, ekzemploj, kaj rakontoj de strategia parolado. Skriba komunikado povas esti klarigita pere de planigaj sekvendaj paroladoj pri kritika skriba komunikado kiel parto de la ĉiutaga maniero fari negocojn. Kelkaj minutoj zataj parolante en la nuno savos valoran tempon poste per evitado de miskomprenoj antaŭvidite. Ofta metodo por tiu celo estas ripetadi kion oni aŭdis laŭ propraj vortoj kaj demandadi al la alia persono ĉu tio reale estas tio kion tiu celis (parafrazado).[7]

Negoca komunikado[redakti | redakti fonton]

Negoca komunikado estas termino por ampleksa vario de aktivaĵoj inkluditaj en sed ne limigitaj al: strategia komunikaplanado, rilatoj kun amaskomunikiloj, publikaj rilatoj (kio povas inkludi sociajn amaskomunikilojn, elsenditajn kaj skribajn komunikadojn, kaj eĉ plie), firmaa administrado, reputacia administrado, parol-skribado, konsum-klientaj rilatoj, kaj interna/dunga komunikado.

Kompanioj kun limigitaj rimedoj povas nur elekti engaĝiĝi en kelkaj el tiuj aktivaĵoj dum pli grandaj organizaĵoj povas uzi kompletan gamon de komunikaj rimedoj. Ĉar malfacilas disvolvigi tian ampleksan gamon de kapabloj, komunik-profesiuloj ofte specializiĝas en unu aŭ du el tiuj areoj sed kutime havas almenaŭ funkcian konaron el plej el ili. Ĝis nune la plej gravaj kvalifikoj kiujn komunik-profesiuloj povas posedi estas elstaraj skribkapabloj, bona facileco por kontakti personojn, kaj la kapablo pensi kritike kaj strategie.

Malhelpoj al la efektiva homa komunikado[redakti | redakti fonton]

Bariloj aŭ malhelpoj al la efektiva homa komunikado povas prokrastigi aŭ distordi la senditan mesaĝon kaj la intencon de tiu mesaĝo, kiu estis transmitita kiel rezulto de malsukceso de la komunika procezo aŭ de efiko kiu estis nedezirebla. Tiuj povas esti filtrado, selektiva perceptado, informa troŝarĝo, emocioj, lingvaĵoj, silenco, komunika timo, seksaj diferencoj kaj politika ĝusteco aŭ eĉ politika korektemo.[8]

Tio inkludas ankaŭ manko de esprimiva "sci-taŭga" komunikado, kio okazas kiam persono uzas ambiguajn aŭ kompleksajn jurajn terminojn, medicinan ĵargonon, aŭ priskribojn de situacio aŭ medio kiu ne estas komprenata de la ricevanto.

  • Fizikaj barieroj. Fizikaj barieroj estas ofte kaŭzataj de la naturo de la medio. Ekzemplo de tio estas la natura bariero kiu ekzistas se stabanaro estas situanta en diverdaj konstruaĵoj aŭ en diferencaj lokoj. Krome, ankaŭ malbona aŭ kadukiĝinta ekiparo, partikulare pro la malsukceso de administrado por enkonduki novan teknologion, povas kaŭzi problemojn. Stabanaj avaremoj estas alia faktoro kiu ofte okazigas komunikajn malfacilaĵojn por organizaĵo.
  • Sistemdezajno. Sistemdezajno malsukcesas referenci al problemoj kun la strukturoj aŭ sistemoj en loko de organizaĵo. Ekzemploj povus esti organiza strukturo kiu estas neklara kaj tiele faras konfuza scii kun kiu komuniki. Aliaj ekzemploj povus esti neefikaj aŭ netaŭgaj informosistemoj, manko de superrigardo aŭ trejnado, kaj manko de klareco en roloj kaj respondecoj kiuj povas konduki al fakto ke stabanaro estas necerta pri kion oni esperas el ili.
  • Kondutaj barieroj. Kondutaj barieroj venas kiel rezulto de problemoj kun la stabanaro en organizaĵo. Tiuj povas esti kaŭzitaj de ekzemple faktoroj kiaj malbonkvalita administrado, manko de konsultado kun dungitaro, personecaj konfliktoj kiuj povas rezulti en la fakto ke personoj ĉesas aŭ malakceptas komuniki, kaj ke personaj kondutoj de individuaj dungitoj, kiuj povas esti okazigitaj de manko de motivaro aŭ malkontentigo ĉe la laboro, okazigitaj de nesufiĉa trejnado por permesi al ili elteni partikularajn taskojn, aŭ simple rezistadon al ŝanĝoj pro entranĉeigitaj sintenoj kaj ideoj.
  • Ambigueco de vortoj/frazoj. Vortoj kiuj sonas same aŭ simile sed havantaj diferencajn signifojn povas transmiti diferencan signifon el intencita. Tiele la komunikanto devas certigi ke la ricevanto ricevas la intencitan signifon. Preferinde ke oni evitu tiajn vortojn uzante alternativojn kiam eblos.
  • Individua lingvokapablo. La uzado de ĵargono, malfacilaj aŭ netaŭgaj vortoj en komunikado povas malhelpi ke la ricevantoj komprenu la mesaĝon. Malbone klarigitaj aŭ miskomprenitaj mesagzoj povas ankaŭ rezulti en konfuzo. Tamen, esplorado en komunikado esits montrinta, ke konfuzo povas konduki legitime al esplorado kiam konvinko malsukcesis.[9][10]
  • Fiziologiaj barieroj. Tiuj povas rezulti el individuaj personaj malbonfartoj, kaŭzitaj ekzemple de malsano, malbona sankondiĉo, nesufiĉa vidkapablo aŭ aŭdaj malfacilaĵoj.
  • Kulturaj diferencoj. Tiuj povas rezulti el la kulturaj diferencoj inter komunumoj tra la tuta mondo, ĉu ene de unuopa lando (tribaj/regionaj diferencoj, dialektoj ktp.), aŭ inter religiaj grupoj kaj en organizoj aŭ ĉe organiza nivelo - kie kompanioj, teamoj kaj unuoj povas havi diferencajn esperojn, normojn kaj idiolektojn. Familioj kaj familigrupoj povas ankaŭ sperti la efikon de kulturaj barieroj al la komunikado ene de kaj inter diferencaj familianoj aŭ grupoj. Por ekzemplo: vortoj, koloroj kaj simboloj havas diferencajn signifojn en diferencaj kulturoj. En plej partoj de la mondo, movi vertikale la kapon signifas konsenton, dum skui ĝin signifas ne, escepte en kelkaj partoj de la mondo.[11]
  • Ĉirkaŭiro. Tio okazas kiam la komunikantoj (kaj sendanto kaj ricevanto) ne ligas la samajn simbolajn signifojn al siaj vortoj. Temas kiam la sendanto estas esprimante penson aŭ vorton sed la ricevanto prenas ĝin laŭ diferenca signifo.

Timo esti kritikata estas ĉefa faktoro kiu malhelpas bonan komunikadon. Se oni ekzercas simplajn praktikojn por plibonigi oniajn komunikajn kapablojn, oni povas iĝis efektivajn bonajn komunikantojn. Por ekzemplo, legi artikolon el gazetoj aŭ kolekti kelkajn novaĵojn el la televido kaj prezenti ilin antaŭ la spegulo. Tio ne nur certigos la memfidon, sed ankaŭ plibonigos la lingvokapablojn kaj la vortotrezorojn.

Nehoma komunikado[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Biosemiotiko.

Ĉia informa interŝanĝo inter vivantaj organismoj — t.e. transmitado de signaloj inter vivantaj sendanto kaj ricevanto povas esti konsiderata formo de komunikado; kaj eĉ primitivaj kreaĵoj kiaj koraloj estas kapablaj komunikiĝi. Nehoma komunikado inkludas ĉelsignaladon, ĉelkomunikadon, kaj kemian transmitadon inter primitivaj organismoj kiaj bakterioj kaj ĉefe ene de la regnoj de plantoj kaj de fungoj.

Animaloj[redakti | redakti fonton]

La larĝa fako de animala komunikado enhavas plej el la temoj de la etologio. Animala komunikado povas esti difinita kiel ajna konduto de animalo kiu tuŝas la nunan aŭ futuran konduton de alia animalo. La studo de animala komunikado, nomia bestosemiotiko (distingebla el antroposemiotiko, nome studo de homa komunikado) ludas gravan parton en la disvolvigo de la etologio, la socibiologio, kaj la studo de la animala kognaro. Animala komunikado, kaj ja la kompreno de la animala mondo ĝenerale, estas rapide kreskanta kampo, kaj eĉ en la 21a jarcento ĝis nun, granda proporcio de antaŭa kompreno rilatis al diversaj kampoj kiaj uzado de persona simbola nomo, emocioj, animalaj kulturo kaj lernado, kaj eĉ seksa kutimaro, delonge supozeble bone komprenita, estis revoluciita. Speciala kampo de la animala komunikado estis esplorita je plia detalaro kia la vibrada komunikado.[12]

Plantoj kaj fungoj[redakti | redakti fonton]

Komunikado estis observata ene de la planta organismo, t.e. ene de plantaj ĉeloj kaj inter plantoĉeloj, inter plantoj de la sama aŭ rilata specio, kaj inter plantaj kaj ne-plantaj organismoj, speciale ĉe la radika zono. Plantaj radikoj komunikas kun rizomaj bakterioj, fungoj, kaj insektoj ene de la grundo. Tiuj interagadoj estas regataj pere de sintaksaj, pragmatikaj, kaj semantikaj reguloj, kaj tio estas ebla pro la decentralizita "nerva sistemo" de plantoj. La originala signifo de la vorto "neŭron" en greka estas "vegetala fibro" kaj ĵusa esplorado montris, ke plej el la mikroorganisma plantakomunikada procezo estas eeŭroneca.[13] Plantoj komunikiĝas ankaŭ pere de volatilaj oleoj kiam ili estas eksponitaj al atakoj de herbovoruloj, tiele avertante najbarajn plantojn.[14] Paralele ili produktas aliajn volatilojn por allogi parazitojn kiuj ataku tiujn herbovorulojn. En stresaj situacioj plantoj povas troigi la genarojn kiujn ili estis heredintaj el siaj patroj kaj reveni al tiuj de siaj pra- aŭ pra-praavoj.

Fungoj komunikiĝas por kunordigi kaj organizi sian kreskon kaj disvolvigon kiel ĉe la formado de marcelioj kaj de fruktaj korpoj. Fungoj komunikiĝas kun sia proora kaj rilataj specioj same kiel kun nefungaj organismoj en granda vario de simbiota interagado, speciale kun bakterioj, unuĉelaj eŭkariotoj, plantoj kaj insektoj pere de biokemiaĵoj de biota origino. La biokemiaĵoj aktivigas la fungan organismon por reagi laŭ specifa maniero, dum se la samaj kemiaj molekuloj ne estas parto de biotaj mesaĝoj, ili ne aktivigas la fungan organismon por reagi. Tio indikas ke fungaj organismoj povas diferenci inter molekuloj kiuj formas parton en biotaj mesaĝoj kaj similaj molekuloj estas negravaj en la situacio. Ĝis nun oni scias ke kvin diferencaj unuarangaj signaligaj molekuloj kunordigas diferencajn kutimarajn modelojn kiaj filamentiĝo, pariĝo, kresko, kaj patogeneco. Konduta kunordigo kaj produktado de signaligaj substancoj estas atingita pere de interpretaj procezoj kiuj ebligu la fakton ke organismo diferencigu inter si mem aŭ ne-si mem, nome biota indikilo, biota mesaĝo el simila, rilata, aŭ ne-rilata specio, kaj eĉ forfiltru "bruon", t.e. similajn molekulojn sen biota enhavo.[15]

Bakteria komunikada sento[redakti | redakti fonton]

Komunikado ne estas ilo uzata nur de homoj, plantoj kaj animaloj, sed ĝi estas ankaŭ uzata de mikroorganismoj kiel bakterioj. La procezo estas nomata bakteria komunikada sento. Pere de tiu komunikada sento, bakterioj kapablas senti la densecon de ĉeloj, kaj regulas la genesprimadon laŭe. Tio povas esti vidata kaj en gram-pozitivaj kaj en gram-negativaj bakterioj. Tio estis unuafoje observata de Fuqua et al. ĉe maraj mikroorganismoj kiaj Vibrio harveyi kaj V. fischeri.[16]

Kiel oni komunikas[redakti | redakti fonton]

Simpla komunikada modelo konsistanta el sendinto, kiu transigas mesaĝon al ricevanto. La modelo prezentas unudirektan komunikadon kaj ne enkonsideras eksterajn aŭ kromajn variantojn.

Komunikado enhavas minimume kvar elementojn: nome sendanton, mesaĝon, komunikadan kanalon kaj ricevanton. Tiaspeca modelo estas la plej simpla kiun oni povas fari kaj imagi. La modelo ne konsideras pri la kuntekstojn, kiuj ampleksas ambaŭ kaj la sendanton kaj la ricevanton. Ĝi ankaŭ ne konsideras pri teknikaj variaĵoj kiel distanco, lingvo, diversaj kulturaj elirpunktoj kaj teknikiloj. La modelo sendanto-mesaĝo-ricevanto estas la elirpunkto por plejparte de nuntempaj komunikadaj modeloj.

Du el la plej konataj modeloj estas la Lasswell-formulo kaj la Shannon-Weaver-modelo, kiuj ambaŭ enhavas multajn similaĵojn kun la modelo sendanto-mesaĝo-ricevanto.

Plej ofte oni konsideras kiel plej tipa formo de komunikado la lingva komunikado, sed vere estas multaj aliaj tipoj de komunikado, kiel per simboloj, signoj, gestoj, ktp.

Bruo[redakti | redakti fonton]

En ajna komunika modelo, bruo estas interfero kun la senkodigo de mesaĝoj senditaj tra kanalo fare de kodiganto. Estas multaj ekzemploj de bruo:

  • Media bruo. Bruo kiu fizike rompas komunikadon, kiaj stari ĉe laŭtparolantoj je festo, aŭ la bruo el konstruejo ĉe klasejo kio malfaciligas aŭdi la profesoron.
  • Fiziologi-malkapabla bruo. Fizikaj malsanoj kiuj malhelpas efektivan komunikadon, kiel ĉe fakta surdecoblindeco kiu malhelpas ke la mesaĝojn estu ricevataj kiel ili estis intencitaj.
  • Semantika bruo. Diferencaj interpretoj de la signifoj de kelkaj vortoj. Por ekzemplo, la vorto "herbo" povas esti interpretata kiel nedezirebla planto en fruktoĝardeno, aŭ kiel eŭfemismo por mariĥuano.
  • Sintaksa bruo. Eraroj en gramatiko povas rompi komunikadon, kia subitaj ŝanĝoj en verbotempoj dum frazo.
  • Organiza bruo. Malbone strukturita komunikado povas malhelpi ke la ricevanto ricevu akuratan interpretadon. Por ekzemplo, neklaraj kaj malbone asertitaj direktoj povas fari ke la ricevanto eĉ plie perdiĝas.
  • Kultura bruo. Stereotipaj supozoj povas kaŭzi miskomprenojn, kiaj neintence ofendi nekristanan personon dezirante al tiu "Feliĉna Kristnaskon".
  • Psikologia bruo. Kelkaj sintenoj povas ankaŭ fari la komunikadon malfacila. Ekzemple, granda kolero aŭ tristeco povas kaŭzi ke iu perdu fokuson al la nuna momento. Ankaŭ malordoj kiaj aŭtismo povas akre malfaciligi efektivan komunikadon.[17]

Amaskomunikiloj[redakti | redakti fonton]

Libropresado en la 15-a jarcento

Presarto[redakti | redakti fonton]

La presarto estas tuto de procedoj por maŝine fari multajn kopiojn de teksto aŭ bildo sur surfacon. Eblas konsideri ĝin laŭ teknika aŭ arta vidpunktoj. Kvankam ne ĉiuj historiistoj konsentas, oni ĝenerale opinias ke la unua tipografia presisto en Eŭropo estis Johannes Gensfleisch alinomata Johannes Gutenberg. Li naskiĝis en patricia familio en Majenco (Germanio) ĉirkaŭ la jaro 1400 kaj oni retrovis lin en Strasburgo en 1436, kie li estas helpata de la oraĵisto Hans Dünne kaj konstruigis presilon kun la helpo de la lignotornisto Konrad Saspach. Per la jam ekzistanta tekniko de la patricogravuro, konata de la oraĵistoj kaj librobindistoj, Gutenbergo inventis muldilon por moveblaj literoj el plumbo fandeblaj post uzo. Nuntempe platpreso estas inter la plej vaste uzataj presteĥnikoj. La invento kaj establiĝo de presarto estas grava kulturhistoria punkto, kiu enkondukis informdisvastiĝon. Presarto ebligas ekzaktan reproduktadon de scio tiel, kiel antaŭe neniam konatan. Dum antaŭe libroj estis mane kopiitaj en skribejoj, la homa faktoro iĝis anstataŭebla. Kopieraroj estis evititaj.

Gazeto[redakti | redakti fonton]

Gazeto estas perioda publikigaĵo de konstanta grandeco (formato) kaj prezo, prezentanta ĉiajn novaĵojn. Plej ofte gazeto enhavas ankaŭ reklamojn, ekz. konatiĝajn anoncojn, ofte literaturan tekston, eble krucvortenigmon aŭ ŝakproblemon. Sinonimo estas periodaĵo. Tradicie gazetoj preseblas sur papero, normale malmultekosta papero, sed lastatempe plej regulaj gazetoj eldoniĝas ankaŭ retem kio okazigas novajn situaciojn, pri tujeco de la informo, trovo de la tekstoj ktp. Kelkfoje oni uzas la vorton ĵurnalo por taggazeto aŭ por revuo, sed pro la nefiksiteco de la signifo de ĉi tiu vorto, ĝi estas evitinda (vidu ĉe Ĵurnalo).

Telegrafo[redakti | redakti fonton]

Optika telegrafado fare de maristo.

Telegrafo estas komuniksistemo por transdoni informon, plej ofte informajn kodojn optike (vide), akustike (aŭde) aŭ elektre (senseble per aparatoj). La sistemo estis konata eĉ en la antikvaj tempoj, invento de Samuel Morse kaŭzis furoran sukceson.

Telefono[redakti | redakti fonton]

Telefono estas komuniksistemo unue kreita por transdoni la homan voĉon.

La telefono estis inventita dum la jaroj 1860 fare de Antonio Meucci, italo enmigrinta en Usono. (Oni kutime diras, ke la kanadano Alexander Graham Bell deponis breveton en 1876, sed Meucci deponis demandon pri breveto en 1871 kaj, mankante la monon, lasis ĝin ĉesi validi en 1874.) Telefono estis komerce ekspluatata ekde 1877 en Usono, kaj tre rapide tra la tuta mondo.

Radio[redakti | redakti fonton]

La termino radio estas uzata ofte kiel mallongiga sinonimo de radiofonio, kiu estas la elsendo de sono aŭ aliaj signaloj per elektromagnetaj ondoj; ofte oni diras mallonge nur radio, sed tiu vorto havas precipe aliajn signifojn - vidu la apartigan paĝon radio. La disvolviĝo de la senfadena dissendo rezultas de longdaŭra procezo, kie plifirmiĝis fundamentaj fizik-teorioj kaj eksperimentadoj fare de eminentaj inĝenieroj.

La inventisto de radiofonio, aŭ unue senkabla telegrafo, estas disputata, sed pluraj el la unuaj gravaj paŝoj estis de Aleksandr Popov, Nikola Tesla kaj de Guglielmo Marconi. La unuaj uzoj estis en la mararmeo, por sendi Morse kodajn mesaĝojn inter ŝipoj kaj la marbordo. Hodiaŭ, radio estas el multaj specoj, kaj el diversaj formatoj. Ĝi nun estas plej larĝe uzata tutmonde por distriĝaj, informaj kaj ankaŭ komercaj elsendoj.

Antaŭ la kreo de televido, komercaj radiofoniaj elsendoj konsistis ne nur el novaĵoj kaj muzikoj, sed ankaŭ dramoj, komedioj, variaj programoj, ktp. En la malfrua 1940-a jardeko kaj la frua 1950-a jardeko, la alveno de televido ŝanĝis multe la radiajn programojn, kiuj nun en kelkaj landoj ĉefe konsistas el informado kaj dissendo de muziko.

Televido[redakti | redakti fonton]

Usona familio rigardanta TV, 1958.

Televido (mallongigo: TV) estas telekomunika sistemo, per kiu eblas sendi moviĝantajn bildojn kaj sonojn trans distanco. Etimologie, ĝi estas hibrida vorto, devenante el la greka bazvorto tele (signifanta "malproksime") kaj la latina video (signifanta "mi vidas"). La aparato, kiu ricevas kaj montras la sendatajn signalojn, nomiĝas televidilo. Al televido rilatas verboj spekti kaj zapi. Kiel amaskomunikilo, ludis gravan rolon ĉefe en la dua duono de la 20a jarcento. En nedisvolviĝintaj landoj, la disvolvigo de televido helpis ĝeneralan klerigadon kaj anstataŭis la mankojn de la neefektiva eduksistemo; male por socia lernado la televido tre ofte enkondukis negativajn reagojn ene de la socia konduto: nome konsumismo, malviĝemo, kredemo, manipulado de informado ktp.

Interreto[redakti | redakti fonton]

Interreto (nomita unue anglalingve kiel Internet) estas tutmonda alirebla sistemo de komputilaj retoj, kiu transsendas datumojn laŭ Interreta Protokolo kaj multaj aliaj protokoloj. Ĝi konsistas el miloj da pli malgrandaj komercaj, organizaciaj, akademiaj, registaraj, kaj personaj komputilaj retoj. Ĝi portas diversajn informojn kaj servojn, kiel retpoŝton, retbabilon, kaj la interligitajn retpaĝojn kaj aliajn dosierojn de la Tut-Tera Teksaĵo. Pli ĝenerale, interreto (minuskle) estas iu aro de interkonektitaj komputiloj.

Komunikadaj studoj[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Komunikadaj studoj.

Komunikadaj studoj estas akademia fako, kiu pritraktas la procezojn de komunikado, ofte difinita kiel la interŝanĝo de simboloj super distancoj en la kosmo kaj tempo. Tiel komunikadaj studoj ampleksas vastan gamon da temoj kiel ekzemple la dissendo de mesaĝoj de unu punkto al alia pere de iu disvastiga rimedo, kiel vizaĝalvizaĝa komunikado aŭ konversacio, televida elsendo, ktp., sed ankaŭ la rimedoj kiel institucioj kiel bibliotekoj konservas informojn, kiel spektantaroj interpretas donitaĵojn, kaj la politika, kultura, ekonomia kaj sociaj dimensioj de rilataj temoj.

Bildaro[redakti | redakti fonton]


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Mehrabian, A. (1972). Nonverbal communication. Transaction Publishers.
  2. Wazlawick, Paul (1970)
  3. "Effective Communication." Be Influenced, Figure 7-1 Presents a Communication Model. SHANNON’S COMMUNICATIONS MODEL (n.d.): n. retejo.
  4. Xin LiComplexity Theory – the Holy Grail of 21st Century. Lane Dept of CSEE, West Virginia University.
  5. Bateson, Gregory (1960) Steps to an Ecology of Mind
  6. Eraro vokante la ŝablonon {{citaĵo el la reto}}: la parametroj url kaj titolo estu ambaŭ precizigitaj . The office of superintendent of Public Instruction.
  7. Heyman, Richard. Why Didn't You Say That in the First Place? How to Be Understood at Work.
  8. Robbins, S., Judge, T., Millett, B., & Boyle, M. (2011). Organisational Behaviour. 6th ed. Pearson, French's Forest, NSW p315-317.
  9. What Should Be Included in a Project Plan - Alirita la 18an de Decembro, 2009
  10. J. Scott Armstrong (1980). “Bafflegab Pays”, Psychology Today, p. 12. 
  11. Nageshwar Rao, Rajendra P.Das, Communication skills, Himalaya Publishing House, 9789350516669, p.48
  12. Randall J.A. (2014). Vibrational Communication: Spiders to Kangaroo Rats. In: Witzany, G. (ed). Biocommunication of Animals, Springer, Dordrecht. pp. 103-133. ISBN 978-94-007-7413-1.
  13. BALUSKA, F.. (2006) Communication in plants: neuronal aspects of plant life. Taylor & Francis US. ISBN 3-540-28475-3. “...the emergence of plant neurobiology as the most recent area of plant sciences.”.
  14. (1983) “Rapid Changes in Tree Leaf Chemistry Induced by Damage: Evidence for Communication Between Plants”, Science 221 (4607), p. 277–279. doi:10.1126/science.221.4607.277. 
  15. Witzany, G (eld) (2012). Biocommunication of Fungi. Springer. ISBN 978-94-007-4263-5
  16. Anand, Sandhya. Quorum Sensing- Communication Plan For Microbes. Artikolo datita el 2010-12-28, alirita la 2012-04-03.
  17. Roy M. Berko, et al., Communicating. 11a eld. (Boston, MA: Pearson Education, Inc., 2010) 9-12

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

En angla[redakti | redakti fonton]

  • Littlejohn, S. W.,Theories of human communication. 7th edition, Belmont, CA: Wadsworth, 2002.
  • Emory A Griffin, A first look at communication theory. 3rd edition, New York: McGraw-Hill, 1997. ISBN 0-07-022822-1
  • Miller, K., Communication Theories: Perspectives, processes, and contexts. 2nd edition. New York: McGraw-Hill, 2005.
  • Werner, E., "Cooperating Agents: A Unified Theory of Communication and Social Structure", Distributed Artificial Intelligence, Vol. 2, L. Gasser and M. Huhns, eld., Morgan Kaufmann and Pitman Press, 1989. Resumo
  • Werner, E., "Toward a Theory of Communication and Cooperation for Multiagent Planning", Theoretical Aspects of Reasoning About Knowledge: Proceedings of the Second Conference, Morgan Kaufman Publishers, pp. 129-143, 1988. Resumo [web.archive.org/web/http://cellnomica.netfirms.com/Abstracts/AbsTARK88.htm] kaj PDF [1] Aliritaj la 10an de Januaro 2016.
  • Witzany G. Biocommunication and Natural Genome Editing. Springer Verlag, 2009.

En hispana[redakti | redakti fonton]

  • BASTARDAS BOADA, Albert (1995). Comunicación humana y paradigmas holísticos. CLAVES de razón práctica, 51, pp. 78-80.
  • FERRER, Argelia (2002). Periodismo científico y desarrollo: una mirada desde América Latina. Tesis doctoral.
  • CIBANAL, Luis (2006). Teoría de la comunicación humana. [2] Alirita la 10an de Januaro 2016.
  • ISLAS, Octavio (2006). "La era McLuhan", parteaguas teórico en las ciencias de la comunicación. Tecnológico de Monterrey, México. En Revista Mexicana de Comunicación. [3] Alirita la 10an de Januaro 2016.
  • GARGUREVICH REGAL, Juan (2006). ¿Para qué estudiar Periodismo?. Pontificia Universidad Católica del Perú. En Revista Palestra de la Comunicación. [web.archive.org/web/http://palestra.pucp.edu.pe/pal_com/?file=periodismo/gargurevich.htm] Alirita la 10an de Januaro 2016.
  • OLIVAR ZÚÑIGA, Antonio (2006). Fundamentos teóricos de la comunicación. Monografías.com. [4] Alirita la 10an de Januaro 2016.
  • Universidad Autónoma de Santo Domingo (6a de Aprilo de 2003). Comunicación social en América Latina. Facultad de Humanidades.
  • MIRALLES, Ana María (julio de 2001). El debate latinoamericano sobre la comunicación. Revista Documentos, volumen 3, No. 1, UPB, Medellín.
  • BARRANQUERO CARRETERO, Alejandro (1990). Progresos y regresiones. Libertad de expresión y vigencia de la teoría crítica de la comunicación en España. Universidad de Málaga.
  • GALINDO, Jesús (2008). Comunicación, ciencia e historia. Mcgraw hill.
  • ESPEJO CALA, Carmen (1998). Historia de la Comunicación escrita: (de la prehistoria a la irrupción de la imprenta): Notas para su estudio. MAD.
  • RUIZ ACOSTA , María José (1996). Escritura y comunicación social : historia de la comunicación escrita : definición multidisciplinar de una nueva asignatura. Alfar.
  • Berlok K.D (1969) “El proceso de la comunicación (introducción a la teoría y la práctica) (2008) El Ateneno, Argentina

En itala[redakti | redakti fonton]

  • CARRACCI, Ludovico. Le comunicazioni sociali crocevia del cambiamento. Il sogno di Giacobbe.
  • NISSIM, Gabriel (Marto de 2001). "Io ti amo. E io no?" La Chiesa e i media. InterMED.
  • MARTINI, Carlo M. (Milano, 11a de Aŭgusto de 1990). Comunicare.
  • Koncilio Vatikano II (4a de Decembro 1963). Decreto sugli strumenti della comunicazione sociale. Enchiridion Vaticanum.