Rizomo
Aspekto


Rizomo estas ia ajn subtera, radikosimila modifiĝinta tigo, el kies malsupra parto aperas radikoj. Ĝi oftas ĉe la ĉiujaraj plantoj kaj servas la printempan denovan ekkreskon. Ĝi havas kutimajn aŭ akcesorajn burĝonojn kaj ofte skvamosimilajn subfoliojn. Rizomon havas ekz. zingibro aŭ majfloro (konvalo).

Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Efemera planto
- Rezervaĵa organo
- Stolono
Plantaj partoj
Aeraj organoj Subteraj organoj Ambaŭaj organoj Vidu ankaŭ floraro kaj fruktaro