Foliero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Folieto)
Folio de trifolio, kun ties tri folietoj.

Folierofoliolo[1] ( latine: foliolum ), estas parto de kunmetita folio. Laŭ la aranĝo de la folieroj, estas malsamaj specoj de kunmetitaj folioj:

  • plumforma: la folieroj estas ambaŭflanke de la tigo. Oni distingas:
    • pare plumforma, se la nombro de folieroj estas para,
    • nepare plumforma se la nombro de folieroj estas nepara.
  • trifoliera, kiel ĉe trifolio.
  • fingra, se la folieroj similas la fingrojn de mano.

Fojfoje, la folieroj mem povas esti kunmetitaj el folieroj, kiel ĉe kristodorna glediĉio (Gleditsia triacanthos). Tiel, la folioj estas duoble plumformaj.

Ĉe iuj plantoj, precipe ĉe fabacoj, la lasta foliero havas formon de ĉiro.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Plena Ilustrita Vortaro, 2002, p. 352