Floro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Floroj

Floro estas la reprodukta organo de iuj plantoj: la florplantoj. Ĝi konsistas el la veraj reproduktaj organoj kaj ĉirkaŭaj partoj. Post polenado, la floro estas fekundita kaj iĝas frukto kun ene semoj. La floroj estas aŭ solaj aŭ en floraroj.

Frue, la floroj allogis la homojn, kiuj uzas kaj kultivas ilin kiel ornamaĵo, interne (bukedoj, ikebanoj) kaj ekstere (ĝardenoj…), kaj ankaŭ pro iliaj odoroj kaj pigmentoj. Floroj ofte pensigas kaj inspiras artistojn, pentristojn, poetojn, kaj tiel plu. Tiu rilato datiĝas el jarmiloj. Ekzemple en la Biblio kaj aliaj fruaj verkoj jam aperas floroj, same kiel en vegetalaj ornamaĵoj en arkitekturo kaj aliaj artaĵoj. Flora kultivado estas florokultivado.

skema bildo de la floro kun epigina ovario kaj perigina involukro (= „mezestaranta “ ovario):
1. hipantio
2. sepaloj
3. petaloj
4. stamenoj
5. karpelo

Florpartoj[redakti | redakti fonton]

Florpartoj: 1. stiluso, 2. ovolujo, 3. florbazo, 4. stameno, 5. petalo, 6. stigmo, 7. karpelaro, 8. sepalo, 9. flortigo

Floro konsistas el florfolioj sur florbazo, ĝi mem fine de flortigo. Kiam la floro estas kompleta, ĝi havas kvar partojn, ekde la ekstero:

  • La sepalaro (aŭ kaliko el la latina calyx), ĉiuj la sepaloj, ordinare verdaj partoj de la floro.
  • La petalaro (aŭ korolo el la latina corolla), ĉiuj la petaloj, ordinare alikoloraj partoj de la floro.
  • La stamenaro (aŭ androceo), ĉiuj la stamenoj, virseksaj florpartoj. Stamenoj estas duparte:
    • filamento (filamentum): tigeto de stameno,
    • antero (anthera): pinto de stameno kun poleno, konsistante ĝenerale el du tekoj.
  • La karpelaro (aŭ gineceo, aŭ pistilo), ĉiuj la karpeloj, virinseksaj florpartoj. Karpeloj povas esti aparte aŭ kune. Oni distingas:

Sepalaro kaj petalaro estas, kune, la florfoliaro, nefekunda parto, kies rolo estas protekti la fekundajn partojn kaj allogi polenigajn bestojn.

Tiu teoria semo estas tipe ĉe floroj kiel la ranunkolo, multe varias. Ekzemple, floroj estas senpetalaj, kiel tipe en spiketoj ĉe la poacoj. La floroj povas esti sentigaj, kiel en spiko.

Seksaj aranĝoj[redakti | redakti fonton]

Monoika estas la planto se ĝi portas sur la sama plantindividuo florojn de ambaŭ seksoj (nome masklajn kaj femalajn) (kukurbo, kverko, fago).
Androgina estas la planto se ĝi portas sur la sama plantindividuo duseksajn florojn aŭ apartseksajn florojn samplante (monoika tiusence).
Dioika estas la planto se ĝi portas sur la sama plantindividuo nur unu unuseksan flortipon (masklan aŭ femalan) (kanabo, saliko).
Diklina estas la planto se ĝi portas sur la sama plantindividuo nur unuseksajn florojn (dioika) aŭ ambaŭ kune (monoika).
Monoklina estas la planto se ĝi portas sur la sama plantindividuo nur duseksajn florojn (tiu ĉi tipo estas la plej ofta).

Florspecoj[redakti | redakti fonton]

Papaver rhoeas.

Se la floro havas malgrandan, malaltan toruson (receptaklon), tiel ke la kaliko, korolo kaj stamenoj kreskas malsupre de la libere formiĝanta ovario (tiel la ovario staras libere, meze de la floro, la plia florparto kreskas sub ĝi), ni parolas pri hipogina floro aŭ ovario supre staranta. (papavo, luzerno, pizoj, tulipo, kruciferacoj).
Se la toruso (flora receptaklo) larĝiĝas kruĉo-forme kaj el ties meza rando aŭ mezlinie kreskas la pliaj florpartoj, ni parolas pri perigina floro aŭ meze staranta ovario (pruno, ĉerizo, prunelo).
Se la rando de la receptaklo etendiĝas kaj kunkreskas kun la ovario la aliaj floropartoj kreskas kvazaŭ sur ties pinto, oni parolas pri epigina floro aŭ pri sube staranta ovario (kukurbo, kompozitacoj, umbeliferacoj).

Polenado[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Polenado.
Hoverfly.jpg

Polenado estas la procezo, kiam la poleneroj fekundigas la inan flororganon.

Abela ofriso evoluis dum multaj generacioj al pli bone imitado de ina abelo por allogi masklajn abelojn kiel polenigantoj.

Tipoj de polenado

  • mempolenado (okazas en la sama floro)
  • najbara polenado (okazas inter floroj de la sama planto)
  • fremda polenado (okazas inter diversaj plantoj samspeciaj)
  • krucigo (hibridigo) (okazas inter diversaj plantoj, apartenantaj al diversaj specioj)
  • bestopolenado
  • ventopolenado: La ventopolenataj plantoj produktas polenerojn grandkvante, ĉar la forglisantaj poleneroj nur hazarde trafas konvenan plantospecion. La poleneroj estas malgrandaj, glataj; ili povas longtempe ŝvebi en la aero.
  • akvopolenado
    • subakva polenado, tiukaze la poleneroj trafas la stigmon ŝvebante en la akvo (Najadaceae)
    • superakva polenado, tiukaze la maskla floro disiĝas de la pedunklo kaj drivas akvosurface al la ina floro (Vallisneria sp.)

Okazas malnatura polenado, se la homo polenas arte speciojn, rasojn por plibonigi, krucigi ilin.

Evoluo[redakti | redakti fonton]

Archaefructus liaoningensis, unu el plej fruaj konataj florplantoj.
Amborella trichopoda, nome frata grupo por la resto de florplantoj.

Kvankam la terplantoj ekzistis dum ĉirkaŭ 425 milionoj da jaroj, la unuaj florplantoj reproduktiĝis pere de simpla adaptado de ties akvaj kontraŭpartoj: nome sporoj. En maro, plantoj — kaj kelkaj animaloj — povas simple disigi genetikajn klonojn de si mem por forflosi kaj kreskiĝi aliloke. Tiel estas kiel fruaj plantoj reproduktiĝas. Sed plantoj tuj evoluigis metodojn por protekti tiujn kopiojn kiuj rezistu sekigon kaj aliajn mistraktadojn kiuj okazas eĉ plej verŝajne surtere ol en maro. La protektiloj iĝis la semoj, kvankam ili ankoraŭ ne evoluis el la floro. Fruaj semportantaj plantoj estis la ginkgo kaj koniferoj. La plej frua fosilio de florplanto, Archaefructus liaoningensis, estis datita el ĉirkaŭ antaŭ 125 milionoj da jaroj.[1]

Kelkaj grupoj de formortintaj gimnospermoj, partikulare semo-filikojPteridospermatophyta, estis proponitaj kiel prauloj de la florplantoj sed ne estas kontinua fosilia pruvaro kiu montru precize kiel floroj evoluis. La ŝajna subita apero de relative modernaj floroj en la fosilia registro metis tian problemon por la teorio de evoluo ke ĝi estis nomata "abomeninda misterio" fare de Charles Darwin. Ĵus malkovritaj angiospermaj fosilioj kiaj Archaefructus, kun pluaj malkovroj de fosiliaj gimnospermoj, sugestis kiel angiospermaj karkcteroj povas esti akiritaj en serio de ŝtupoj.

Ĵusaj analizoj de DNA (molekula sistematiko)[2][3] montris ke Amborella trichopoda, troviĝinta en la insulo de Pacifiko nome Nov-Kaledonio, estas la frata grupo por la resto de la florplantoj, kaj morfologiaj studoj[4] sugestis ke ĝi havas trajtojn kiuj povus esti karakteroj de pli fruaj florplantoj.

La ĝenerala supozo estas ke la funkcio de floroj, dekomence, estis impliki animalojn en la reprodukta procezo. Poleno povas esti disigitaj sen brilaj koloroj kaj rimarkindaj formoj, kio estus efektiva, uzante la plantajn rimedojn, se ili ne estus haviginta ioman alian profiton. Oni proponis tialon por la subita, tute disvolviginta apero de floroj, nome ke ili evoluis en izola areo kia insulo, aŭ ĉeno de insuloj, kie la plantoj havantaj ilin kapablis disvolvigi tre specializitan rilaton kun iomaj specifaj animaloj (vespo, por ekzemplo), laŭ sama maniero kiel mulatj insulaj specioj disvolviĝas nuntempe. Tiu simbioza rilataro, kun hipoteza vespo portanta polenon el unu planto al alia multe kiel figvespoj faras nuntempe, povus esti eventuale rezultita en kaj plantoj kaj ties partneroj disvolvigante altan gradon de specializiĝo. Insula genetiko ŝajne estis ofta fonto de speciigo, speciale kiam ĝi devenas el radikalaj adaptoj kiuj ŝajnas esti postulintaj malsuprajn transirajn formojn. Notu ke la vespa ekzemplo ne estas hazarda aŭ sentiala; abeloj, ŝajne evoluintaj specife por simbiozaj plantorilatoj, estas descendintaj el vespoj.

Krome, plej fruktoj uzitaj en plantoreproduktado devenas el pligrandiĝo de partoj de floroj. Tiu frukto estas ofte ilo kiu dependas el animaloj kiuj deziras manĝi ĝin, kaj tiele disas la semojn kiujn ĝi enhavas.

Floro kaj kulturo[redakti | redakti fonton]

Florlingvo[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Florlingvo.
Blanka dianto instigas al pureco
La signifo de la miozoto estas tre konata kaj popola: ne forgesu min

Florlingvo estas iel sekreta, kodita maniero esprimi sin inter geamantoj, aŭ amuntoj (aŭ amintoj!) per sendo de floroj kiuj ĉiu havas priama signifo. Ties origino estis dum la mezepoko, kiam ofte la sentoj kaj ĉefe komunikoj devis nepre esti sekretaj. Nuntempe la florvendistoj klopodas revigligi tiun esprimmanieron por helpi sian negocon. Tre ofte en filmoj kun historioj kaj de pasintaj epokoj kaj de nuntempaj aperas scenoj bazitaj sur tiu kutimaro. Tiu lingvaĵo rilatas al aliaj similaj kiel tiuj pri uzado kaj movado de ventumiloj

Bukedo estas kunligaĵo de deŝiritaj floroj. Florbukedo estas kolekto aŭ aro de floroj laŭ kreiva aranĝo. Florbukedoj estas ofte donacitaj por specialaj okazoj kiaj naskiĝtagoj aŭ datrevenoj. Ili estas ankaŭ uzataj etende en nuptoj. Bukedoj estas aranĝitaj en vazoj aŭ bukedujoj por la hejmornamo ĉu en tradiciaj aŭ modernaj stiloj. Simbolismo povas esti ligata al la tipoj de floroj uzitaj, laŭ la diversaj kulturoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  1. Flowers Modern & Ancient. Pbs.org. Alirita 2010-08-30.
  2. First Flower. Pbs.org (2007-04-17). Alirita 2010-08-30.
  3. Amborella not a "basal angiosperm"? Not so fast. Amjbot.org. Alirita 2010-08-30.
  4. South Pacific plant may be missing link in evolution of flowering plants. Eurekalert.org (2006-05-17). Alirita 2010-08-30.