Amento

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Floraroj (el ReVo): 1. Grapolo, 2. Korimbo, 3. Spiko, 4. Amento, 5. Spadiko, 6. Spikaro, 7. Grapolaro, 8. Korimbaro, 9. Funela korimbaro, 10. Umbelo, 11. Umbelaro, 12. Duaksa cumo, 13. Umbelaro, 14. Kapo, 15. Kapitulo, 16. Strobilo.

Amento estas nefinita floraro, ofte konussimila, longforma, fleksebla kaj tipe penda. Ĝi estas tipa el arbfamilioj kiel salikacoj, fagacoj kaj betulacoj. Ĝi defalas unubloke. La floroj estas simplaj apud la brakteoj, senflorfoliaj (tio estas senpetalaj kaj sensepalaj). Ĉiuj floroj estas unuseksaj, el sama sekso. Virseksaj floroj estas simpliĝa al nur stamenoj, kaj la inaj al karpeloj. Estas do virseksaj kaj inseksaj amentoj. Kiam ili estas simplaj floraroj, ili estas fakte apartaj spikoj, kiel ĉe la saliko. Ili povas ankaŭ esti kunmetitaj floraroj, kiel ĉe la betulo (kies la amento estas spiko de cumoj.

La amentoj estas polenigitaj de vento, tio signifas ke la vento movigas la polenojn al inseksaj amentoj.

Alno (Alnus) havas floraron nomata ligniĝinta amento aŭ ŝajnkonuso.

Bildaro[redakti | redakti fonton]