Stameno

Floreroj: 1. stiluso, 2. ovolujo, 3. florbazo, 4. stameno, 5. petalo, 6. stigmo, 7. karpelaro, 8. sepalo, 9. flortigo
Stameno estas la vira organo de la floro. Kompare, la ina florparto estas karpelo. Androceo [1] aŭ stamenaro estas ĉiuj stamenoj de iu floro.
Stamenoj estas dupartaj:
- la stamentigo (aŭ filamento[2][3].), baze, fadenforma, subtenas la polenujojn.
- la polenujaro (aŭ antero[4][5].), supre, plej larĝa parto. La polenujaro estas 2 polenujoj kiuj produktas kaj entenas la polenon. Krome, en ĉiu polenujo estas 2 polensakoj.
Kiam la stameno estas matura, la polenujoj malfermiĝas, liberigante la polenerojn.
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ esperante Plena Ilustrita vortaro 2002, p.86
- ↑ esperante Plena Ilustrita Vortaro 2002 p. 333-334
- ↑ esperante Eicholz, Rüdiger 1958 : Esperanta Bildvortaro, Esperanto Press, Bailieboro, Ontario, Kanada, 880 pp., p.116 (60/45)
- ↑ esperante Plena Ilustrita Vortaro 2002 p. 95
- ↑ esperante Eicholz, Rüdiger 1958 : Esperanta Bildvortaro, Esperanto Press, Bailieboro, Ontario, Kanada, 880 pp., p.116 (60/45)
|