Vikipedio:Ĉefpaĝo
| Bonvenon al Vikipedio La libera enciklopedio redaktebla de ĉiuj. |
247 579 artikoloj en Esperanto |
| Artikolo de la semajno | Enkonduko |
|
Amo estas profunda emocio pri la ŝatado de alia(j) individuo(j), kun kiu(j) oni sentas sin kunligita. Laŭ la kunteksto la vorto povas komprenigi vastan gamon de signifonuancoj de forta simpatio ĝis amordezira pasio. Amo estas ofta temo en arto, literaturo, poezio kaj kino. Fido estas rigardata ĝia nepra kondiĉo. Amo rilatas al gamo da malsamaj sentoj, statoj, kaj sintenoj kiu intervalas de interhoma amo ("mi amas mian patrinon") al plezuro ("mi amis tiun manĝon"). Ĝi povas rilati al emocio de forta altiro kaj persona alligitaĵo. Ĝi ankaŭ povas esti virto reprezentanta homan bonvolemon, kompaton, kaj amon - "la malegoisman lojalan kaj bonintencan konzernon por la bono de alia". Ĝi ankaŭ povas priskribi kompatajn kaj amajn agojn direkte al aliaj homoj, onies memo aŭ bestoj. Amo en ĝiaj diversaj formoj funkcias kiel grava faciliganto de interpersona rilatado kaj, pro ĝia centra psikologia graveco, estas unu el la plej oftaj temoj en la kreivaj artoj. Lastaj artikoloj de la semajno: Eŭropa Unio - Landaj asocioj de UEA - Sarah Bernhardt |
Esperanta Vikipedio
Esperanta Vikipedio estas projekto de kunlabora enciklopedio, universala kaj plurlingva kreita interrete laŭ la vikio-principo. Ĝi celas liveri liberan, objektivan kaj kontroleblan enhavon en Esperanto, kiun ĉiuj povas redakti. La projekto estas difinita de la kvin principoj. La enhavo estas disponigata sub la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite-Samkondiĉe kaj oni povas kopii kaj reuzi ĝin sub la sama permesilo — eĉ por komercaj celoj — nur respektante la uzkondiĉojn. Ĉiuj redaktantoj de Esperanta Vikipedio estas volontuloj. Ili partoprenas en la kunlaborema komunumo, sen estro, kie la anoj kunordigas siajn strebojn kadre de temaj projektoj kaj pluraj diskutejoj. Ili sekvas la bazajn regulojn establitaj de la komunumo, ekzemple kontrolebleco de la informo aŭ la menciindeco de la temo. Inter la diversaj helpopaĝoj disponeblaj al uloj interesataj kontribui, estas la paĝoj, kiuj instruas kiel krei paĝon aŭ kiel redakti paĝon. Se vi havas demandojn, ne hezitu demandi. Esperanto kaj Libera Scio Esperanto kaj Libera Scio estas grupo de Esperanto-parolantaj vikimedianoj. Fondaĵo Vikimedio, kiu funkciigas libersciajn kunlaborajn projektojn inkluzive de la Vikipedio en Esperanto, rekonis ELiSon kiel sian oficialan uzantogrupon (Wikimedia User Group) la 4-an de aprilo 2013. Ĉefa celo de la grupo estas kunigi la Esperanto-parolantojn, kiuj kontribuas al Vikipedio kaj aliaj vikimediaj projektoj aŭ alimaniere deziras subteni liberan scion. |
| Bildo de la tago | Kunlaboraĵo de la semajno |
|
|
La kunlaboraĵo de la semajno por ĉi tiu semajno estas Oktobrofesto. Bonvolu kunlabori kun ni por levi ĝin al pli bonkvalita nivelo! Kunlaboraĵo de la semajno estas specifa temo, pri kiu ĝis nun ne ekzistas artikolo aŭ nur ĝermo. Per vasta redakta kunlaboro dum unu semajno ni atingu artikolon (aŭ plurajn pri la temo) je nivelo de leginda artikolo aŭ eĉ je nivelo de elstara artikolo. La projekto celas ŝtopi breĉojn en Vikipedio, fokusigi la intereson de la uzantoj kaj doni al ni ĉiuj ion, pri kio eblas fieri. Ĉiu ajn povas kandidatigi artikolon kaj voĉdoni por kandidato. Ĉiudimanĉe oni nombras la voĉojn kaj la venkinto dum unu semajno havos la atenton de kontribuemuloj. Vi povas voĉdoni aŭ proponi la postan kandidaton. Antaŭaj kunlaboraĵoj estis: Somera Olimpiko 2016, Nitra, Alkoholo, Atletiko ... |
|
Aktualaĵoj
|
Ĉu vi scias ke...? | |
|
|
| Frataj projektoj | ||
|
Vikipedio ekzistas danke al la Fondaĵo Vikimedio, ne-profit-cela organizaĵo, kiu administras projektojn purlingve kaj libere:
|
||