Eŭropa Komisiono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Eŭropa Komisiono
Germanlingva logotipo de la komisiono
Germanlingva logotipo de la komisiono
Tipo Institucio de Eŭropa Unio
Fondodato 1-a de januaro 1958
Sidejo Flago de Belgio malpli alta.svg Belgio, Bruselo
Prezidanto Ursula von der Leyen
Vic-prezidanto Frans Timmermans
Lingvoj Angla, Franca, Germana
Retejo ec.europa.eu/info/index_fr
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Eŭropa Komisiono, Bruselo, Belgio

La Eŭropa Komisiono estas unu el la ĉefaj institucioj de la Eŭropa Unio, kune kun la Konsilio de la Eŭropa Unio, la Eŭropa Parlamento kaj la Eŭropa Konsilio.

Establita de la Traktato de Romo de 1957 (Artikoloj 155 ĝis 163), ĝi konsistas el unu komisionano por ĉiu membroŝtato, t.e. 27 komisionanoj[nb 1]. Tiuj estas proponitaj de la ŝtatestroj aŭ registaroj de la membroŝtatoj kune ene de la Eŭropa Konsilio, kaj aprobita de la Eŭropa Parlamento. Ekde 2019, ĝia prezidanto estas la germana Ursula von der Leyen. La sidejo de la Komisiono troviĝas en Bruselo, en la Berlaymont-konstruaĵo.

La ĉefa funkcio de la Eŭropa Komisiono estas proponi (leĝdona iniciato) kaj plenumi la komunumajn politikojn. "Gardanto de la Traktatoj", ĝi kontrolas ilian aplikadon kaj ĝuas kvazaŭ-monopolon pri la rajto de iniciato en la areo de la ekskluzivaj kompetentoj de la Unio, kiel la dogana unio, la konservado de la biologiaj rimedoj de la maro, la interna merkato, la ununura valuto.

Ĝi ludas centran rolon kiel garantianto de la "ĝenerala intereso" de EU, kiu estas la bazo de ĝia monopolo pri leĝdona iniciato. Ene de politikaj sistemoj, la Eŭropa Komisiono havas la originalecon reprezenti "la ĝeneralan intereson" ne venante de la Eŭropa Parlamento, kiu estas elektita per universala voĉdonrajto. Premgrupoj, kiuj reprezentas publikajn aŭ privatajn sekciajn interesojn, ludas gravan rolon en la decida procezo.

Dum la rolo de la Komisiono havas similecojn al tiu de naciaj registaroj, ĝi estas aparta de ĝi. La Komisiono agas sendepende de la naciaj registaroj, kvankam ĝia buĝeto dependas de la membroŝtatoj. La Komisiono respondecas antaŭ la Eŭropa Parlamento, kiu povas cenzuri ĝin, sed ekskluzive pri ĝia administrado, kaj per voĉdono de du trionoj de la Parlamento, kiu distingas tiun "potencon de kontrolo" de tiuj kutime ĉeestantaj en parlamentaj sistemoj. Ĝi partumas plenumajn kaj leĝdonajn povojn kun la Konsilio. Lia oficperiodo estas kvinjara. La komisionanoj estas helpataj de centra administracio (ĉirkaŭ 32 000 homoj en 2019).

La sinsekvaj Komisionoj ekde 1958 estis pli-malpli dinamikaj, krom la agado de la Prezidantoj de la Komisiono kaj de la Eŭropaj Komisionanoj, gravas la ĝenerala kunteksto de la eŭropa integriĝo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La prezidanto de la unua komisiono Walter Hallstein

Heredinto de la Alta Aŭtoritato de la EKKŜ, la Komisiono de la EEK kreita en 1957 konsistigas la supernacian flankon de la eŭropaj institucioj rezultantaj el la Traktato de Romo. Tamen ĝi havis malpli da povoj ol sia antaŭulo ĉar ĝi finance dependis de la membroŝtatoj kaj kunhavis plenumajn kaj leĝdonajn povojn kun la Konsilio de la Eŭropa Unio. La dinamismo de la unua prezidanto tamen donis al ĝi signifan liberecon.

La tre forta poreŭropa engaĝiĝo de la komisionanoj estis eco de la unua komisiono: la germana prezidento Walter Hallstein, la franca Robert Marjolin, la nederlanda Sicco Mansholt estis fervoraj iniciatintoj de la eŭropa ideo. La politika unueco de Eŭropo estis la deklarita celo de Walter Hallstein[2]. Fakulo en la EKKŜ, Hallstein inspiris el tiu unua komunumo por agnoskigi internacian rekonon de la Eŭropa Komisiono disvolvante rajton de akredito por interna uzo (nomumo de "reprezentantoj" ene de la Membro-Ŝtatoj) kaj precipe ekstera uzo ("reprezentantoj" ekster la Komunumo). Ĝi subtenis komunajn politikojn, kiuj laŭ sia opinio devus konduki al politika integriĝo; ĝi do parte respondecis pri la sukceso de la ekonomia modelo de EEK, kiu fariĝis la ĉefa eŭropa dinamiko pralele al la fiasko de ELKA, portita de Britio.

Post krizo kun Francio en 1965, la influo de la komisiono en la vivo de la komunumo malkreskiĝis favore al la interŝtata kunlaborado. Ankaŭ la internacia kunteksto de la 1970-aj jaroj (mona krizo, naftokrizo, ekonomia krizo) paralizis la Eŭropan Komunumon kaj la iniciatojn de la Komisiono.

La komisiono denove impetis pro la agado de la komisiono Delors ekde 1985. De la momento, kiam li ekoficis, Delors enfokusigis sian agadon al celoj, kiuj estis kaj precizaj kaj ambiciaj: kompletigi la Internan Merkaton, krei ekonomian kaj monan union kaj disvolvi solidarecajn politikojn. Konvinka kaj dinamika poreŭropisto, li ne hezitis alfronti la tiaman ĉefministron de Britio, Margaret Thatcher, kun kiu li tenis streĉajn rilatojn. El la laboro de lia komisiono estiĝis pluraj gravaj progresoj por la eŭropunia konstruado, interalie:

La posteulo de Delors estis Jacques Santer. Kiel rezulto de fraŭdo kaj korupta skandalo, la tuta Kommisiono Santer estis devigita eksiĝi en 1999 fare de la Parlamento; centran rolon ludis Édith Cresson. Tiuj fraŭdoj estis rivelitaj fare de interna revizoro, Paul van Buitenen[3]. Tio estis la unua fojo, kiam la Kolegio de Komisionanoj estis devigita eksiĝi amase, kaj reprezentis ŝanĝon de potenco direkte al la Parlamento[4]. Responde al la skandalo, la Eŭropa Kontraŭfraŭda Oficejo (EKFO) estis kreita.

Politikaj principoj[redakti | redakti fonton]

La Komisiono respondecas pri tri ĉefaj roloj pro la artikolo 211 de la Traktato de Romo:

La komisiono ankaŭ kombinas la plej multajn el la leĝdonaj, administraj kaj monitoraj agadoj por la apliko de siaj direktivoj.

La nunaj povoj de la Komisiono estas listigitaj en la artikolo 17 de la Traktato pri Eŭropa Unio.

Kolegio de komisionanoj[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Komisiono von der Leyen (2019–2024).

La prezidanto de la komisiono[redakti | redakti fonton]

La prezidanto de la Eŭropa komisiono Ursula von der Leyen en la Eŭropa Parlamento

La Prezidanto de la Eŭropa Komisiono estas nomumita per interkonsento de la membroŝtatoj post aprobo de la Eŭropa Parlamento.

La prezidanto plenumas unu el la ĉefaj funkcioj ene de la Eŭropa Unio. Ĝi prezidas la Komisionon kaj respondecas pri la nomumo aŭ eksigo de la 27 komisionanoj kiuj formas ĝin. Ĝi determinas la politikan kalendaron de la Komisiono.

La Prezidanto de la Komisiono reprezentas la Union eksterlande, kvankam li kunhavas tiun prerogativon kun la Prezidanto de la Eŭropa Konsilio kaj la Alta Reprezentanto (kiu sidas en la komisiono). Tamen, la prezidanto, male al tradicia ŝtatestro, ne establas eksteran politikon, komandas trupojn aŭ impostas, ĉar tiuj areoj estas ĉefe ekster la prerogativoj de la Unio. La nuna prezidanto de la Komisiono estas Ursula von der Leyen, kiu prezidas komisionon konsistantan el 26 aliaj komisionanoj.

La komisionanoj[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Eŭropa Komisionano.

La dudek sep komisionanoj, nomumitaj laŭ propono de la registaroj de la membroŝtatoj, estas ĝenerale ĉerpitaj el naciaj politikaj plimultoj. Nomumitaj por kvin jaroj, ili formas solidarecan kolegion. Ili estas elektitaj principe "pro sia ĝenerala kompetenteco [...] kaj inter personecoj proponantaj plenajn garantiojn de sendependeco" (artikolo 17-3 de la TEU). Tamen, la komisionanoj daŭre venas de la naciaj politikaj partioj ene de kiuj ili plenumis sian politikan karieron kaj al kiuj ili ŝuldas sian nomumon al la Komisiono. Je la fino de sia mandato kiel komisionano, ili ĝenerale revenas al nacia politika vivo[5]. Por kelkaj eseistoj, tiu sendependeco estas plue limigita per ilia malfermiteco al la interesoj de privataj firmaoj esprimanta sin per lobioj. Tio igas la komisionon esti influita pli de la lobioj de privataj entreprenoj ol de la publika intereso[6]. Por aliaj, la komisiono ludas la rolon de "honesta peranto" inter la diversaj interesoj reprezentataj de la lobioj[7].

Ĝeneralaj Direkcioj[redakti | redakti fonton]

Agado de la Komisiono estas dividita laŭ kampoj en plurajn departementojn, similajn al ministerioj en landaj registaroj. Ili nomiĝas Ĝeneralaj Direkcioj (angle Directorate-General, france Direction générale) kaj estas dividitaj en kvar grupojn: Politikaj ĜD-j, Eksterrilataj ĜD-j, Ĝeneralservaj ĜD-j kaj Internservaj ĜD-j. En interna komunikado oni referencas al la ĜD-j per iliaj mallongigoj listigitaj ĉi-suba listo, kiu pro la kompleksa organiza strukturo de la servoj de la Komisono ne pretendas esti preciza nek kompleta:

Ĝeneralaj Direkcioj
ĜD Mallongigo Grupo
Agrikulturo kaj Kampara Evoluo AGRI politika
Buĝeto BUDG interna
Klimata Ago CLIMA politika
Komunikado COMM ĝenerala
Konkurenco COMP politika
Ekonomiaj kaj Financaj Aferoj ECFIN politika
Edukado kaj Kulturo EAC politika
Laboro, Sociaj Aferoj kaj Inkludo EMPL politika
Energio ENER politika
Plilarĝigo ELARG ekstera
Entrepreno kaj Industrio ENTR politika
Medio ENV politika
EŭropHelpo Evoluo kaj Kunlaboro DEVCO ekstera
Eurostat ESTAT ĝenerala
Servo de Eksterpolitikaj Instrumentoj EEAS ekstera
Sano kaj Konsumantoj / la Komisionano de EK pri sano kaj nutraĵa sekureco estas esperantisto Vytenis Andriukaitis SANCO politika
Internaj Aferoj HOME politika
Humana Helpo kaj Civila Protekto ECHO ekstera
Homaj Rimedoj kaj Sekureco HR interna
Informadiko DIGIT interna
Informsocio kaj Amaskomunikiloj INFSO politika
Interna Merkato kaj Servoj MARKT politika
Interpretado SCIC interna
Komuna Esplorcentro JRC politika
Justeco JUST politika
Maraj Aferoj kaj Fiŝkaptado MARE politika
Moviĝemo kaj Transporto MOVE politika
Regiona Politiko REGIO politika
Esplorado kaj Novigo RTD politika
Ĝenerala Sekretario SG ĝenerala
Impostado kaj Dogana Unio TAXUD politika
Komerco TRADE ekstera
Tradukado DGT interna

Listo de Eŭropaj Komisionoj[redakti | redakti fonton]

Eŭropaj Komisionoj ekde 1957
N-ro Komisiono Periodo
1. Hallstein 1957–1962
2. Hallstein 1962–1967
3. Rey 1967–1970
4. Malfatti 1970–1972
5. Mansholt 1972–1973
6. Ortoli 1973–1977
7. Jenkins 1977–1981
8. Thorn 1981–1985
9. Delors 1 1985–1989
10. Delors 2 1989–1993
11. Delors 3 1993–1995
12. Santer 1995–1999
13. Prodi 1999–2004
14. Barroso 1 2004–2009
15. Barroso 2 2009–2014
16. Juncker 2014–2019
17. von der Leyen 2019–2024[8]

Ceteraĵoj[redakti | redakti fonton]


Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Laŭ Artikolo 17 de la Traktato pri Eŭropa Unio, ŝanĝita de la Traktato de Lisbono, la Komisiono devis havi 18 membrojn ekde 2014, tamen la principo de unu komisionano por ĉiu membroŝtato estis konservita per decido de la Konsilio de la Eŭropa Unio, la 22-an de majo 2013[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Décision du Conseil de l'Union Européenne du 22 mai 2013 (arkivo) ĉe ec.europa.eu.
  2. Gehrard Th. Mollin, « La « Commission Hallstein » 1958-1967 : aux frontières d’un « gouvernement supranational » », en Wilfried Loth, La gouvernance supranationale dans la construction européenne, Bruselo, Bruylant, 2005
  3. Paul van Buitenen (2000) Blowing the Whistle: Fraud in the European Commission. Politicos Pub. ISBN 978-1-902301-46-4.
  4. Topan, Angelina (30 September 2002). "The resignation of the Santer-Commission: the impact of 'trust' and 'reputation'" (PDF) European Integration Online Papers, 12-a de junio 2007.
  5. Simon Hix, The political system of the European Union, Basingstoke, MacMillan, 1999, p.35
  6. Simon Hix, The political system of the European Union, Basingstoke, MacMillan, 1999, p.53
  7. John Peterson kaj Michael Shackelton, Institutions of European Union, 2006, p.93
  8. legite 2019-11-05