Eŭropa Investa Banko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eŭropa Investa Banko
emblemo
Hispanlingva logotipo de la Eŭropa Investa Banko
Hispanlingva logotipo de la Eŭropa Investa Banko
internacia financa institucio
Dum 1958 –
Tipo Instanco de Eŭropa Unio
Fondodato 1-a de januaro 1958
Sidejo Luksemburgo Luksemburgo
Prezidanto Werner Hoyer
Lingvoj angla, franca, germana
Retejo https://www.eib.org/de/
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Eŭropa Investa Banko (Luksemburgo)

La Eŭropa Investa Banko estas organo de la Eŭropa Unio kaj samtempe aŭtonoma jura institucio, kiu kontribuas al la ekonomia helpo de la membroŝtatoj kaj al la ekonomia kaj socia kohero. Ĝi laboras kiel financa entrepreno, serĉas internaciajn merkatojn, liveras pruntojn kaj estas agnoskata je internacia nivelo. Membroj estas la ŝtatoj, kiuj finance kontribuas.

La 29-an de majo 1990 la Eŭropa Investa Banko membriĝis en la Eŭropa Banko por Rekonstruo kaj Evoluigo, eŭropa banko kreita por helpi la ekskomunismajn landojn en Eŭropo kaj Centra Azio en la transiro de planekonomio al libera merkato. La du bankoj ne konfuziĝu, same ne la Eŭropa Centra Banko, kiu eldonas la valuton Eŭro.