Eŭropa Centra Banko
Eŭropa Centra Banko | ||
---|---|---|
centra banko • institucio de Eŭropa Unio vd | ||
Dum | 1-a de junio 1998 - nekonata/nuntempe | |
Antaŭulo | European Monetary Institute | |
Ĉefestro(j) | Christine Lagarde • Mario Draghi • Jean-Claude Trichet • Wim Duisenberg vd | |
Sidejo | Frankfurto ĉe Majno | |
Lando | Germanio | |
Dungitoj | 3 500 (stato: 2019) | |
filiaj kompanioj | Governing Council of the European Central Bank • Executive Board of the European Central Bank • General Council of the European Central Bank vd | |
Partoprenanta | Executive Board of the European Central Bank • Governing Council of the European Central Bank vd | |
Posedataj kompanioj | Großmarkthalle • Seat of the European Central Bank vd | |
TTT | Oficiala retejo | |
Eŭropa Centra Banko | |||||
---|---|---|---|---|---|
Logotipo de la ECB | |||||
centra banko institucio de Eŭropa Unio | |||||
Komenco | 1-a de junio 1998 | ||||
Antaŭe | European Monetary Institute vd | ||||
Geografia situo | 50° 6′ 34″ N, 8° 42′ 9″ O (mapo)50.1094448.7025Koordinatoj: 50° 6′ 34″ N, 8° 42′ 9″ O (mapo) | ||||
Lando(j) | Germanio vd | ||||
Sidejo | Germanio, Frankfurto | ||||
| |||||
Tipo | Institucio de Eŭropa Unio | ||||
Prezidanto | Christine Lagarde | ||||
Lingvoj | |||||
Filioj | Governing Council of the European Central Bank (en) Executive Board of the European Central Bank (en) General Council of the European Central Bank (en) vd | ||||
| |||||
Posedatoj | Großmarkthalle (en) Seat of the European Central Bank (en) vd | ||||
Retejo | ecb.europa.eu | ||||
La Eŭropa Centra Banko (ECB) estas la eldona banko de la eŭro, la komuna mono de 19 membroŝtatoj de EU. Ĝi situas en Frankfurto ĉe Majno, en Germanio.
Ĝia ĉefa celo estas la regulado de la inflacio en Eŭrozono.
La unua direktoro de ECB estis Wim Duisenberg. Francio konsentis lian nomumon nur je la kondiĉo, ke post duono de lia ofic-periodo li cedu sian oficon al Jean-Claude Trichet.
La eŭro-biletoj portas la subskribon de la aktuala direktoro kaj la mallongigojn de ECB en la lingvoj de la eŭro-landoj:
- BCE: Banque Centrale Européenne, Banco Central Europeo, Banca Centrale Europea, Banco Central Europeu (franca lingvo, hispana lingvo, itala lingvo, portugala lingvo)
- BĊE: Bank Ċentrali Ewropew (Malte)
- ECB: European Central Bank, Europese Centrale Bank, Európska centrálna banka, Evropska centralna banka (angla lingvo por Irlando, nederlanda lingvo, slovaka lingvo, slovena lingvo)
- EZB: Europäische Zentralbank (germana lingvo)
- ΕΚΤ: Ευρωπαικη Κεντρικη Τραπεζα (helena lingvo)
- EKP: Euroopan Keskuspankki (finna lingvo)
Male al aliaj eŭropaj instancoj, kiuj almenaŭ formale aplikas du- aŭ plurlingvecon, la Eŭropa Centra Banko aplikas nur la anglan lingvon. Ĝia sidejo nomiĝas Eurotower, la tiea restoracio Living XXL.
De ECB necesas distingi la Eŭropan Sistemon de Centraj Bankoj, en kiu partoprenas la centraj bankoj de ĉiuj EU-landoj, eĉ se ili ne enkondukis la eŭron.
Sidejo
[redakti | redakti fonton]La nuna sidejo de ECB estas la "Eurotower" (Eŭroturo), konstruaĵo kiu situas en Frankfurto ĉe Majno. La nuna sidejo de la ECB antaŭ 2010 translokiĝos al nova konstruaĵo dizajnita de Coop Himmelb(l)au.
Nuna adreso:
Sonnemannstraße 20,
D-60314 Frankfurto ĉe Majno,
Germanio
Prezidantoj
[redakti | redakti fonton]- Wim Duisenberg (ekde la 1-a de julio 1998 ĝis la 31-a de oktobro 2003)
- Jean-Claude Trichet (ekde la 1-a de novembro 2003 ĝis la 31-a de oktobro 2011)
- Mario Draghi (ekde la 1-a de novembro 2011 ĝis la 31-a de oktobro 2019)
- Christine Lagarde (ekde la 1-a de novembro 2019)
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Ligiloj pri la statuto de la Eŭropa Sistemo de Centraj Bankoj kaj de la Eŭropa Centra Banko: bulgare • ĉeĥe • dane • germane • greke • angle • hispane • estone • finne • france • irlande • hungare • itale • nederlande • litove • latve • malte • pole • portugale • rumane • slovake • slovene • svede
|