Eŭropa Kontrolanto pri Datumprotektado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eŭropa Kontrolanto pri datumprotektado
emblemo
anglolingva logotipo de la EKDP
body of the European Union • data protection authority
Komenco Januaro 2004
Sidejo  Belgio, Bruselo
Adreso Rue Montoyer 30, 1000 Brussels
Tipo Instanco de Eŭropa Unio
Membro de European Data Protection Board vd
Prezidanto Wojciech Wiewiórowski
Retejo www.edps.europa.eu
vdr

La Eŭropa Kontrolanto pri Datumprotektado (EKDP) estas sendependa kontrola aŭtoritato de la Eŭropa Unio, kies ĉefa misio estas certigi, ke eŭropaj institucioj kaj instancoj plenumas la leĝon pri privateco kaj datuma protektado dum prilaborado de personaj datumoj kaj disvolvado de novaj politikoj.

La 6-an de decembro 2019, Wojciech Wiewiórowski enoficiĝis kiel Eŭropa Kontrolanto pri Datumprotektado. Li estis nomumita por kvinjara mandato per komuna decido de la Eŭropa Parlamento kaj la Konsilio.

La Reglamento (EU) 2018/17252 difinas la funkciojn kaj povojn de la Eŭropa Kontrolanto pri Datumprotektado (Ĉapitro VI) same kiel ties institucian sendependecon kiel kontrola aŭtoritato. Ĝi ankaŭ difinas la regulojn por datumprotektado ene de la EU-institucioj.

Praktike, la agadoj de la EKDP povas esti dividitaj en tri ĉefajn funkciojn: kontrolado, konsultado kaj kunlaborado.