Eŭropa Parlamento

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Eŭropa Parlamento
Latinlingva logotipo de la Eŭropa Parlamento
Latinlingva logotipo de la Eŭropa Parlamento
Eŭropa Parlamento, Strasburgo
Eŭropa Parlamento, Strasburgo
Tipo Unuĉambrisma
Fondodato 1952
1979 (nuntempa formo)
9-a oficperiodo
Balot-tipo Proporcia balotsistemo
Nombro 705
Daŭro kvinjara
Prezidanto David Sassoli
Sidejo Francio Strasburgo (plensesioj)
Belgio Bruselo (komisionoj)
Luksemburgo Luksemburgo (sekretariejo)
TTT-ejo europarl.europa.eu
Information icon.svg
vdr

La Eŭropa Parlamento estas unuĉambra parlamento reprezentanta la popolojn de membroŝtatoj de la Eŭropa Unio. Ĝia oficiala sidejo estas en Strasburgo kie okazas la ĉefaj debatoj. Ĝi havas ankaŭ sidejojn en Bruselo kie okazas aldonaj debatoj kaj kie troviĝas deputitaj oficejoj, parlamentaj komisionoj kaj frakciaj estraroj, kaj en Luksemburgo kie troviĝas sekretariejo, biblioteko kaj parto de teknika postscenejo.

La Eŭropa Parlamento konsistas el 705 deputitoj, kiuj reprezentas ĉirkaŭ 360 milionojn da registritaj voĉdonantoj - partoprenantaj la eŭropajn balotojn - el la 27 membroŝtatoj (en 2021) kaj distribuitaj laŭ reguloj difinitaj en la traktatoj. Ĝi estas la dua plej granda voĉdonantaro en la mondo, malantaŭ tiu de Barato, kaj la plej granda transnacia voĉdonantaro[1].

La Eŭropa Parlamento estas institucio komence nomumata de la membroŝtatoj, sed ekde 1979 ĝi estas senpere kaj proporcie elektata de la civitanoj por kvinjara oficperiodo. Kvankam la Parlamento estas la "ĉefa" institucio de Eŭropa Unio (ĝi estas menciita unue en la Traktatoj kaj havas ceremonian prioritaton super ĉiuj aliaj eŭropaj aŭtoritatoj[2]), la Konsilio de Eŭropa Unio havas pli grandajn leĝdonajn povojn ĉar ĝi ankaŭ kreas leĝojn en la limigita kadro de la speciala leĝdona procedo.

Ĝia sidejo estas en Strasburgo, Francio, kie okazas la plenkunsidoj. Ĝiaj komisionoj, kaj kromaj kunsidoj, okazas en Bruselo, Belgio. Ĝia ĝenerala sekretariejo situas en Luksemburgio.

Kompetentecoj[redakti | redakti fonton]

La Parlamento elektas la Prezidanton de la Eŭropa Komisiono por kvin jaroj (Artikolo 14-1 de la TEU), sed nur laŭ propono de la Eŭropa Konsilio (la ŝtatestroj), kiu nepre konsideras la rezultojn de la lasta parlamenta baloto (Artikolo 17-7 de la TEU). La aliaj membroj de la Komisiono estas nomumitaj de la prezidanto "pro sia ĝenerala kompetenteco kaj sia eŭropa engaĝiĝo kaj el personecoj ofertantaj ĉiujn garantiojn de sendependeco" (Artikolo 17-3 de la TEU), kaj ne por kongrui al la parlamenta majoritato. Eĉ se la estontaj komisaroj estas individue oficintervjuitaj de la Parlamento, ĉi-lasta akceptas aŭ malakceptas entute la konsiston de la Komisiono.

Iusence la Konsilio de Eŭropa Unio kaj la Eŭropa Parlamento estas kompareblaj al la supera kaj malalta ĉambroj de duĉambra sistemo sed, kun kelkaj esceptoj kaj male al naciaj parlamentoj, nek la Parlamento nek la Konsilio povas iniciate proponi leĝdonajn tekstojn, ĉi tiu potenco estas rezervita al la Eŭropa Komisiono (Artikolo 17-2 de la Traktato pri Eŭropa Unio). Tamen la artikolo 192 de la Amsterdama Traktato (Artikolo 225 de la Traktato pri Funkciado de Eŭropa Unio) specifas, ke:

"La Eŭropa Parlamento povas, per plimulto de siaj konsistigaj membroj, peti al la Komisiono prezenti ĉian taŭgan proponon pri la demandoj, kiujn ĝi opinias postuli la ellaboron de akto de la Unio por la efektivigo de la Konstitucio. Se la Komisiono ne prezentas proponon, ĝi komunikas la kialojn al la Eŭropa Parlamento. "

La praktika amplekso de ĉi tiu rajto plifortiĝas per la interkonsento de la 9a de oktobro 2003 inter la tri institucioj (Konsilio de Eŭropa Unio, Eŭropa Komisiono, Eŭropa Parlamento) per kiu la Komisiono devontigas respondi al petoj faritaj al ĝi:

"La Komisiono konsideras petojn pri prezento de leĝdonaj proponoj faritaj de la Eŭropa Parlamento aŭ la Konsilio, formulitaj respektive surbaze de Artikolo 192 aŭ Artikolo 208 de la Eŭropa Komuuma Traktato. Ĝi donas rapidan kaj taŭgan respondon al la kompetentaj parlamentaj komisionoj kaj al la preparaj organoj de la Konsilio. "[3]

Laŭ la ordinara leĝdona proceduro (tiel nomata kundecida proceduro), leĝdonaj aktoj estas adoptitaj kune de la Parlamento kaj la Konsilio laŭ propono de la Komisiono (Artikoloj 289 kaj 251 de la Traktato pri Funkciado de Eŭropa Unio). Ekde la Lisbona Traktato, ĉi tiu proceduro fariĝis la ĝenerala kazo kaj ampleksas preskaŭ ĉiujn sektorojn, precipe integrante polican kaj juran kunlaborajn politikojn. La ceteraj sektoroj falas sub la kunlaboran proceduron aŭ la konsultan proceduron (en kiuj la Parlamento donas simplan opinion) aŭ konsentan proceduron (la teksto estas akceptita aŭ malakceptita de la Parlamento sen eblo de amendo). La artikolo 294 de la TFEU, kiu specifas la institucian mekanismon, antaŭvidas, ke por esti adoptita laŭ la kundecida proceduro, leĝdonaj aktoj devas esti voĉdonitaj de majoritato de la Konsilio kaj de la Parlamento. En kazo de malkonsento, la Parlamento povas malakcepti la projekton de leĝo aŭ modifi ĝin per majoritato de parlamentanoj kaj ne de la ĉeestantoj (Artikolo 294-7 de la TFEU). Ĉi tiuj amendoj de la Parlamento ankaŭ povas esti adoptitaj unuanime de la Konsilio, se la Eŭropa Komisiono ne aprobas ilin.

La Eŭropa Parlamento povas malakcepti kaj modifi la elspezan parton de la buĝeto (Artikolo 314 de la TFEU). Ĝi estas ekskludita de decidoj pri enspezoj de la Unio, alivorte ne voĉdonas la enspezan parton de la unia buĝeto, ne voĉdonas pri impostoj, kaj tial estas ekskludita de impostada politiko, kies monopolo apartenas al la Konsilio post unuanima aprobo de la Membroŝtatoj (Artikolo 311 de la TFEU). Tamen la superrigardo de la elspezoj de Eŭropa Unio estas unu el la ĉefaj kompetentecoj de MEP-oj, precipe per donado (aŭ ne) de la buĝeta "senŝargiĝo" al la Komisiono, per kiu MEP-oj konfirmas la manieron administri la financojn.

La Eŭropa Parlamento iom kontrolas ĉiujn EU-agadojn, precipe tiujn de la Komisiono. La Parlamento povas tiel cenzuri kaj tial eksigi la Komisionon entute per plimulto de parlamentanoj kaj du trionoj de la voĉdonantoj (Artikoloj 17-8 de la TEU 17-8 kaj 234 de la TFUE).

La Parlamento povas doni konsilan opinion pri iu ajn afero per skribaj deklaroj. Ĝi ankaŭ nomumas la Eŭropan Ombudsmanon por kvin jaroj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Simone Veil prezidanta parlamentan sesion en 1979.

La Eŭropa Komunumo pri Karbo kaj Ŝtalo (EKKŜ) establis en septembro 1952 Komunan Asembleon de 78 membroj el la naciaj parlamentoj de la ses landoj, kiuj konsistigis la EKKŜ-on. En ĉi tiu asembleo, la deputitoj havis la povon sankcii la Altan Aŭtoritaton, la plenuman organon de la komunumo. Politika rompo okazis en marto 1957 kun la kreo de la Eŭropa Ekonomia Komunumo (EEK) kies Eŭropa Parlamenta Asembleo, renomita Eŭropa Parlamento en 1962, tiam estis dotita per nura konsultada potenco[4][5]. Tial ĝi neniel rajtis prezenti leĝdonajn proponojn, ĝis la Traktato de Amsterdamo, kiam ĝi akiris tre limigitan potencon de leĝdona iniciato, nur povante peti leĝproponon de la Komisiono. La germanoj, precipe Helmut Kohl, kiuj vivas sub parlamenta demokratio, kontraŭe konstante petis plilarĝigon de la povoj de la parlamento, kaj kvankam ili renkontis opozicion de la francoj, de de Gaulle al François Mitterrand kaj Jacques Chirac, ĝi iom post iom finis akirante pli kaj pli da pezo sur la eŭropa politika sceno.

En 1979, la nombro de parlamentanoj denove pliiĝis kaj membroj estis elektitaj rekte de la popolo por la unua fojo por kvinjara periodo. Tiam la membraro al la Eŭropa Parlamento simple kreskis kun ĉiu pligrandiĝo de EU; la nombro de deputitoj ankaŭ estis reviziita supren en 1994 post germana reunuiĝo kaj la Traktato de Nico alportis ĝin al 732. Ekde la ekfunkciigo de la Lisbona Traktato en 2009, la Eŭropa Parlamento havas 751 deputitojn (750 plus la Parlamenta Prezidanto kiu ne rajtas voĉdoni), de la sekva leĝdona periodo, elektita en 2014. Ekde la foriro de Unuiĝinta Reĝlando la 1-an de februaro 2020, la nombro de parlamentanoj reduktiĝis al 705[6].

Deputitoj[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Membro de Eŭropa Parlamento.
Distribuo de la deputitoj laŭ la membroŝtatoj
Membroŝtatoj Sidlokoj
Flago-de-Aŭstrio.svg Aŭstrio 19
Flago de Belgio malpli alta.svg Belgio 21
Flago-de-Bulgario.svg Bulgario 17
Flago-de-Ĉeĥio.svg Ĉeĥio 21
Flago-de-Danio.svg Danio 14
Flago-de-Estonio.svg Estonio 7
Flago-de-Finnlando.svg Finnlando 14
Flago-de-Francio.svg Francio 79
Flago-de-Germanio.svg Germanio 96
Flago-de-Grekio.svg Grekio 21
Flago-de-Hispanio.svg Hispanio 59
Flago-de-Hungario.svg Hungario 21
Flago-de-Irlando.svg Irlando 13
Flago-de-Italio.svg Italio 76
Flago-de-Kipro.svg Kipro 6
Flago-de-Kroatio.svg Kroatio 12
Flago-de-Latvio.svg Latvio 8
Flago-de-Litovio.svg Litovio 11
Flago-de-Luksemburgio.svg Luksemburgo 6
Flago-de-Malto.svg Malto 6
Flago-de-Nederlando.svg Nederlando 29
Flago-de-Pollando.svg Pollando 52
Flago-de-Portugalio.svg Portugalio 21
Flago-de-Rumanio.svg Rumanio 33
Flago-de-Slovakio.svg Slovakio 14
Flago-de-Slovenio.svg Slovenio 8
Flago-de-Svedio.svg Svedio 21
Plensesio de la Europa Parlamento en 2014

La Eŭropa Parlamento konsistas nuntempe el 705 eŭropdeputitoj, elektitaj por kvinjara oficperiodo. Oni ofte uzas ordinarajn signadojn "eŭropdeputito" kaj "eŭropparlamentano", tamen oficiala nomo sonas esperante Membro de Eŭropa Parlamento (MEP), same kiel en la angla lingvo (Member of the European Parliament, MEP). Ekzemple en la franca lingvo oni diras nur "deputito" (un député européen) kaj en pola "Deputito de Eŭropa Parlamento" (Poseł do Parlamentu Europejskiego).

La uniaj civitanoj ne estas egale reprezentataj en la Eŭropa Parlamento: malgrandaj ŝtatoj estas tro reprezentataj (kiel Malto, kiu havas unu deputiton por 76.000 loĝantoj) male al grandaj landoj (kiel Germanio kun unu deputito por 826.000 loĝantoj aŭ Francio kun unu deputito por 904.000 loĝantoj); surbaze de la loĝantaro de 2011, germana balotanto do pezas dek unu fojojn malpli ol malta balotanto kaj franca balotanto dek du fojojn malpli. Same Belgio, Portugalio, Ĉeĥio, Grekujo kaj la grandaj francaj sudorientaj regionoj aŭ Francilio havas po loĝantaron inter 10,4 kaj 11 milionoj da loĝantoj, sed la unua elektos 24 deputitojn, la lastaj nur 13 ĝis 14. Ĉar la nombro de deputitoj donitaj al ĉiu lando rezultas de demarŝoj en la traktatoj, ne ekzistas preciza formulo pri la distribuo de sidlokoj inter la membroŝtatoj. Neniu ŝanĝo en ĉi tiu agordo povas okazi sen unuanima konsento de ĉiuj registaroj.

La evoluo de la nombro de la deputitoj estas:

  • 1962 - 162 deputitoj
  • 1979 - 410 deputitoj
  • 1981 - 434 deputitoj
  • 1986 - 518 deputitoj
  • 1994 - 567 deputitoj
  • 1999 - 626 deputitoj
  • 2004 - 732 deputitoj
  • 2007 - 785 deputitoj
  • 2009 - 736 deputitoj
  • 2014 - 751 deputitoj
  • 2019 - 751 deputitoj
  • 2020 - 705 deputitoj

En ĉiu membroŝtato la voĉdona metodo estas laŭ la bontrovo de ĉiu membroŝtato. Tamen ĝi estas submetita al tri reguloj:

  • la sistemo devas, je la nivelo de ĉiu membroŝtato, esti en la formo de proporcia reprezento.
  • la balota areo de ĉiu membroŝtato povas esti subdividita se tio ne influas la proporcian naturon de la sistemo.
  • la sojlo, je la nacia nivelo, sub kiu la voĉoj ne donas iujn deputitojn, ne devas superi 5%.

Organizo[redakti | redakti fonton]

Prezidanto kaj aliaj estraraj instancoj[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Prezidanto de la Eŭropa Parlamento.

La parlamento elektas el siaj membroj la Prezidanton de la Eŭropa Parlamento por oficperiodo de 2,5 jaroj, egala al la duono de la parlamanta oficperiodo. Prezidanto reprezentas parlamenton ekstere kaj gvidas ĝiajn debatojn. Kutime la ĉefaj frakcioj de la parlamento faras interkonsenton komence de ĉiu parlamenta oficperiodo (tiel nomata "teknika interkonsento"), por dividi inter si la du prezidantajn oficperiodojn de la parlamenta oficperiodo. Tial, post 2,5 jaroj la parlamento elektas novan prezidanton el alia grupo. Ekde 2019 la italo David Sassoli estas la Prezidanto de la Eŭropa Parlamento.

14 vicprezidantoj elektitaj de la deputitoj helpas aŭ reprezentas la prezidanton.

La buroo estas la normiga instanco respondeca pri la buĝetaj kaj administraj aferoj de la Parlamento; ĝi konsistas el la prezidanto, dek kvar vicprezidantoj kaj kvin kvestoroj (ses kvestoroj inter januaro 2007 kaj julio 2009), kiuj respondecas pri administraj aferoj rilatantaj rekte al membroj de la Eŭropa Parlamento. Ĉiuj membroj de la buroo estas elektitaj por 30 monatoj-oficperiodo, kun elektoj okazantaj komence kaj duone de ĉiu kvinjara parlamenta periodo.

Parlamantaj komisionoj[redakti | redakti fonton]

La Eŭropa Parlamento havas dudek konstantajn parlamentajn komisionojn, tri subkomisionojn kaj kvar specialaj komisionoj. La komisionoj konsistas el 25 ĝis 73 deputitoj kaj havas prezidanton, buroon kaj sekretariejon. Ilia politika konsisto reflektas tiun de la plensesioj.

Frakcioj[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Frakcioj en Eŭropa Parlamento.
Politikaj grupoj de la 9-a oficperiodo de la Eŭropa Parlamento (2019-2024):
     EPP (179)
     S&D (146)
     RE (98)
     Verduloj/ELA (73)
     EKR (63)
     UEM/NVM (39)
     ELD (71)
     Neligitaj Institucie (36)

Kandidatoj al parlamento startas en elektadoj kutime el listoj de partioj ekzistantaj en membroŝtatoj, tamen post elektato al EP ili grupiĝas en la politikaj frakcioj kiu funkcias oficiale en Eŭropa Parlamento (kelkaj de ili ne grupiĝas kaj restas neligitaj institucie). Elektitaj deputitoj ofte organiziĝas en eŭropaj politikaj partioj (aŭ similaj grupoj kiam ĉi tiuj ne estas agnoskitaj); tiuj partioj ofte mem regrupiĝas ene de la politika grupo surbaze de ideologiaj similecoj. Politikaj grupoj ofte preterpasas la kadron de unuopa eŭropa partio. MEPoj restas membroj de siaj nacipolitikaj partioj kaj disciplino en eŭropaj partioj kaj grupoj ne estas rigida. Landaj delegacioj kaj la deputitoj mem rajtas ŝanĝiĝi pri grupoj, same kiel ili rajtas voĉdoni. Deputitoj sidas en ĉambro de parlamento laŭ frakcioj, ne nacioj.

Politikaj partioj reprezentataj en la Parlamento estas speco de politika organizo agnoskita de Eŭropa Unio ekde 1992 (Traktato de Maastricht) kaj ekde 2003 elekteblas ricevi komunumajn financojn laŭ iuj kondiĉoj[7].

Fakte ĉi tiuj "partioj" ne ĉiam estas organizoj al kiuj civitanoj povas aliĝi kaj prefere konsistiĝas el federacioj de naciaj partioj. Krom la Eŭropa Verda Partio, kiu havas veran federacian organizon, kie nur la eŭropa nivelo kompetentas difini la politikon farotan rilate al la Unio kaj la Eŭropa Parlamento, ĉi tiuj organizoj ne prezentas la samajn distingajn trajtojn de partio: projekto, organizo celanta la konkeron de potenco per balota mobilizado. Ili do estas pli ĝuste lokoj de kunveno kaj interŝanĝo[8]. Politikaj grupoj en la Eŭropa Parlamento do estas apartaj de eŭropaj politikaj partioj, kvankam ili ofte estas ligitaj.

Ekde julio 2009, post la Eŭropaj balotoj de 2009, necesas 25 eŭropdeputitoj de almenaŭ kvarono de la membroŝtatoj (t.e. 7 membroŝtatoj) por formi politikan grupon. Membroj de la Eŭropa Parlamento ne povas esti membroj de pluraj grupoj samtempe. Aliflanke, ili rajtas ne aparteni al iu ajn grupo: ili tiam estas nomataj "Neligitaj Institucie"[9].

La Eŭropa Parlamento neniam konis majoritaton kun la sama ideologio26. La Eŭropa Popola Partio (EPP) kaj la Progresema Alianco de Socialistoj kaj Demokratoj en la Eŭropa Parlamento (S&D) "formas la politikan vivon de la Eŭropa Asembleo"[10]. Pascale Joannin, ĝenerala direktoro de la Fondaĵo Robert-Schuman, opinias, ke "la nura ebla majoritata koalicio estas tiu de la EPP kaj S&D, la alianco de dekstro kaj maldekstro. Ne ekzistas alia ebleco".

Debatoj[redakti | redakti fonton]

Interpretado dum parlamenta sesio (novembro 2019)

Eŭropa Parlamento ne uzas unu lingvon de debatoj. Debatoj de EP okazas samtempe en ĉiuj oficialaj lingvoj de Eŭropa Unio - ĉiu deputito diras en sia hejmlanda lingvo kaj ĝia parolado estas kurante tradukata al ĉiuj aliaj lingvoj. Nune debatoj estas tradukataj ankaŭ al lingvoj de ĉiuj asociataj ŝtatoj (moldava kaj turka), ĉar reprezentantoj de parlamentoj de asociataj ŝtatoj rajtas pasive partopreni en ĉiaj debatoj.

Parto de laboro de la parlamento okazas dum la debatoj ĉe la adekvataj komisionoj kiu preparas konkludojn kaj aktojn pri kiuj deputitoj voĉdonas poste dum sesioj.

Ĉiujn sesiojn alvokas la prezidanto.

Plenaj sesioj daŭras kutime unu semajno en monato kaj okazas en Strasburgo, tamen povas okazi ankaŭ dutagaj sesioj en Bruselo. Laŭ bezono prezidanto alvokas ankaŭ eksterordinarajn sesiojn.

Sidejo kaj laborejoj[redakti | redakti fonton]

La Eŭropa Parlamento sidas en Strasburgo, en la Konstruaĵo Louise-Weiss kaj aliaj akcesoraj konstraĵoj (ĉe la Palaco de Eŭropo de 1977 ĝis 1999). Kvankam estas nur unu sidejo, tamen ekzistas pluraj laborlokoj: Strasburgo, Bruselo kaj la urbo Luksemburgo. La dek du plenkunsidoj de la jaro okazas en Strasburgo - po unu monate krom en aŭgusto (neniu) kaj septembro (du) - kiuj nuntempe daŭras po tri tagojn kaj duonon. Parlamentaj komisionoj okazas en Bruselo - la proksimeco de la Konsilio ebligas al la parlamentanoj plenumi gravan laboron kun ĝi - sed ankaŭ ses "mini-sesiojn" jare, oficiale nomitajn aldonaj plenaj kunsidoj. Fine la urbo Luksemburgio ricevis la Ĝeneralan Sekretariejon (administrado kaj tradukaj kaj interpretaj servoj).

Ĉi tiu situacio difinita de la Traktato pri Funkciado de Eŭropa Unio[11] estas la konsekvenco de la historio mem de la Eŭropa Parlamento. En 1952, Strasburgo (landlima urbo forte markita de la dua mondmilito) fariĝis la sidejo de la asembleo de EKKŜ kaj tial simbolis la franc-germanan repaciĝon. En 1965, EKKŜ, EEK kaj Euratom kunfandiĝis. La asembleo de ĉi tiu nova institucio eksidis en Strasburgo, dum ĝia Komisiono kaj Konsilio ekstaris en Bruselo. La ĝenerala sekretariejo de la Parlamento, ĵus naskita, same kiel la Justica Kortumo de Eŭropaj Komunumoj iris al la urbo Luksemburgo.

Estas vigla disputo pri la disdono inter tri urboj (Bruselo, Luksemburgo kaj Strasburgo) de la konstruaĵoj de la Eŭropa Parlamento. Efektive iuj opinias, ke estus preferinde havi ununuran urbon loĝantan la parlamenton, sed neniu el la tri urboj aŭ iu el la tri landoj volas rezigni sian parton de la institucio, ĉiu prezentante diversajn argumentojn kaj raportojn.

Premioj[redakti | redakti fonton]

Ĉiujare la Eŭropa Parlamento donas kvar premiojn al individuoj aŭ organizaĵoj, kiuj distingiĝis en la kampo de homaj rajtoj, junularo, kino aŭ eŭropa civitaneco:

Esperanto[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Esperanto kaj Eŭropa Unio.

La unuaj deputitoj-esperantistoj, Margareta Handzlik, Bronisław Geremek (EPP) kaj Ryszard Czarnecki (el la Eŭropaj Konservativuloj kaj Reformemuloj), ĉiuj tri el Pollando, estis elektitaj por la Eŭropa Parlamento dum la eŭropaj balotoj en 2004. Margareta Handzlik estis reelektita dum la eŭropaj balotoj 2009, sed ne prezentiĝis al la balotoj en 2014. Bronisław Geremek oficis de 2004 ĝis la 13-a de julio 2008, kiam li mortis pro aŭto-akcidento en la urbo Lubień en okcidenta Pollando. Ryszard Czarnecki iĝis Membro de Eŭropa Parlamento en la 6-a oficperiodo 2004 - 2009, reelektiĝis en la 7-a oficperiodo 2009 - 2014 kaj en la 8-a oficperiodo 2014 - 2019, li estis la Vic-Prezidanto de la Eŭropa Parlamento (el la Eŭropaj Konservativuloj kaj Reformemuloj, EKR) ĝis februaro 2018, kiam li estis eksoficigita de la parlamento pro insultado al Róża Thun.

Dum la oficperiodo en EP 2014-2019 membris ankaŭ la iam aktiveta Esperanto-parolanto, Reinhard Bütikofer (Verduloj/AVE, DE), kiu estas eksa kunprezidanto de la germana partio Bündnis 90/Die Grünen. Ankaŭ kelkaj aliaj eksaj aŭ nunaj MEP-oj lernis Esperanton junaĝe.

De tempo al tempo okazas diskuto pri la rolo de Esperanto en Eŭropa Unio kaj ĝia parlamento.

La aŭstra eŭropparlamentano d-ro Paul Rübig (EPP) opinias[12]:

Citaĵo
 Kompreneble mi jam ofte pripensis la temon de pli facila komunikado ene de la Eŭropa Unio kaj principe mi favoras komunan lingvon por Eŭropo. Jam nun la peno por interna komunikado estas ege granda kaj ĉiu plia membro tion eĉ pli grandigas. Volonte mi pretas subteni la enkondukon de Esperanto ene de la Eŭropa Unio. 

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. "La debato pri la eŭropa publika sfero: metaanalizo de analizoj de amaskomunikiloj" (arkivo), Universitato de Mannheim
  2. La protokola servo de la EP (arkivo), retejo de la Eŭropa Parlamento, 25-a de aŭgusto 2006
  3. Interinstitucia akordo (arkivo) ĉe europarl.europa.eu
  4. Corinne Gobin, « L'Union européenne, la recomposition conservatrice », en Tony Andréani kaj Michel Vakaloulis (dir), Refaire la politique, Parizo, Syllepse, 2002, p. 103-116
  5. Paul Magnette, Le régime politique de l'Union européenne, Parizo, Presses de Sciences Po, 2003, 286 p.
  6. Kiom da deputitoj en la Parlamento? (arkivo) ĉe la retejo de la Eŭropa Parlamento
  7. Resumoj de EU-Leĝaro (arkivo) ĉe eur-lex.europa.eu
  8. Pascal Delwit, Erol Külahci et Cédric Van de Walle, Les fédérations européennes de partis. Organisation et influence, Bruselo, Éditions de l'Université de Bruxelles, 2001
  9. Kiuj estas la eŭropaj politikaj partioj en la Parlamento (arkivo) ĉe la retejo de la Eŭropa Parlamento
  10. Sylvain Kahn, « Le Parlement européen est-il un ODHNI (objet démocratique et historique non identifié) ? » (arkivo, Histoire@Politique, N° 8,‎ 2009
  11. Vidu ĉe eur-lex.europa.eu (arkivo)
  12. El la letero al AFEF, 1996. Poste Rübig ekestis sur la Pirlot-listo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por leginda artikolo.