Pola lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vidu ankaŭ: Pole (apartigilo)
Pola lingvo
Język polski
Mapo
natura lingvomoderna lingvo
Leĥaj lingvoj
Parolata en Pollando (38 milionoj) ; Germanio, Irlando, Usono, Unuiĝinta Reĝlando, Litovio, Ukrainio, Belorusio, Ĉeĥio, Kanado, Izraelo k.a.
Parolantoj 39 700 000
Denaskaj parolantoj proksimume 44 milionoj
Fremdlingvo / dua lingvo por ĉirkaŭ 10000
Skribo latina
Lingvistika klasifiko
Hindeŭropa lingvaro
Slava lingvaro
Okcidentslava lingvaro
Pola lingvo

Oficiala statuso
Oficiala lingvo en Pollando
Reguligita de Konsilantaro de pola lingvo
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-1 pl
  ISO 639-2 pol
  ISO 639-3 pol
  SIL POL
  Glottolog poli1260
Angla nomo Polish
Franca nomo polonais
Vikipedio
vdr

La pola lingvo (pole język polski, polszczyzna) estas la plej ofte uzata okcidentslava lingvo (ene de tiu grupo estas la lingvoj: ĉeĥa, slovaka, soraba kaj mortinta polaba), subgrupo de slava lingvaro. Oni kalkulas, ke ĝi estas la gepatra lingvo de ĉirkaŭ 44 milionoj da homoj en Pollando kaj en tutmonda diasporo (faka literaturo citas la nombron de 40 ĝis 48 milionoj).

Historio[redakti | redakti fonton]

Historia fonetiko[redakti | redakti fonton]

La pola devenas de la hindeŭropa pralingvo tra la Malnova slava lingvo. Spurojn de tia historio oni povas trovi en gramatika vokalŝanĝado.

Unu el la plej fruaj ŝanĝoj kiuj okazis estis hindeŭropa moligo de konsonantoj. Antaŭaj k, kh, g, gh en lingvoj de satem-grupo, kiel ekz. slavaj, ŝanĝiĝis kutime al s kaj k (sed en la litova al š kaj ž), kaj en lingvoj de kentum-grupo, kiel ekz. la latina kaj ĝermanaj lingvoj - al k kaj g. En la malnovslava ĉiuj fermitaj silaboj ŝanĝiĝis al malfermitaj. Tio kaŭzis aperon de nazalaj vokaloj kaj diversigon al longaj kaj mallongaj vokaloj.

Poste diversigo laŭ longeco de vokaloj tute malaperis. Multaj molaj konsonantoj malmoliĝis, ekz. mola r (r', ekz. r'eka –> rzeka, rivero) ŝanĝiĝis al sono ĵ (skribita: rz). Pluraj molaj konsonantoj perdas sian molecon ĉe fino de vorto.

Influo de fremdaj lingvoj[redakti | redakti fonton]

La moderna pola lingvo devenas de dialektoj uzitaj en Grandpollando kaj Malgrandpollando, parte de mazovia kaj aliregionaj dialektoj. Aliaj lingvoj influintaj la polan estas:

Nuntempe oni rimarkas grandan influon de angla lingvo al la pola.

Areo de influo de pola lingvo[redakti | redakti fonton]

En 1699 la pola iĝis oficiala lingvo de Granda Duklando Litva kaj ekestis lingvo de rapide poliĝantaj germanaj nobelaroj en pollanda Livonio. Ekde la dua duono de la 16-a jarcento ĝis la komenco de la 18-a jarcento la pola estis kortega lingvo en Rusio, kaj per ĝi en rusan lingvon eniris vortoj okcidenteŭropaj, antaŭe influintaj polan lingvon.

En la 17-a jarcento la polan parolis ankaŭ nobeluloj en Valaĥio kaj Moldavio.

La pola eksterlande[redakti | redakti fonton]

Pligrandiĝas nombro de homoj, kiuj lernas la polan kiel fremdan lingvon. Oni kalkulas ke tio estas 10.000 personoj tutmonde, el kiuj ĉirkaŭ triono studas ĝin en universitatoj kaj lingvaj lernejoj en Pollando. Ekde 2004 eblas maturekzameniĝi pri ĝi kiel fremda lingvo ĉe 3 gradoj: baza (nivelo B1), mezalta (nivelo B2) kaj alta (nivelo C2). Tiuj ekzamenoj estas organizataj de la Ŝtata komisono pri certigiloj de kono de la pola kiel fremda lingvo.

Pluras ankaŭ gepatraj parolantoj de la pola, kiuj konstante loĝas eksterlande. Ili estas membroj de pola nacia minoritato, polaj elmigrintoj, aŭ iliaj idoj (tian polan komunumon oni kutime nomas Polonia).

Kiel lingvo de nacia minoritato, la pola uzatas ĉefe en najbaraj landoj: Ukrainio, Belorusio, Litovio kaj Ĉeĥio.

Plej grandaj grupoj de pollingvanoj eksterlandaj pro elmigro troviĝas en okcidenta Eŭropo (Germanio, Francio, Britio), Ameriko (Usono, Kanado, Brazilo, Argentino), Aŭstralio, kaj Israelo.

Pro granda disiĝo de pollingvanaro en tuta terglobo kaj pro manko de aktualaj esploroj pri grado de pollingveco inter elmigritoj, tre malfacilas kalkuli nombron de personoj uzantaj la lingvon konstante loĝantaj eksterlande. Taksoj en faka literaturo diferencas inter 3,5 milionoj ĝis 10 milionoj. Konsekvenco de tiaj diferencoj estas aliaj indikoj pri ĝenerala nombro de uzantoj de la pola.

Aboco kaj fonetiko[redakti | redakti fonton]

La pola aboco bazas sur la latina alfabeto kaj uzas diakritajn signojn: kreska (dekstra korno), kropka (superpunkto) kaj ogonek (ogoneko). Ĝi havas la sekvajn literojn:

Majusklo Minusklo Kutima sono
en IFA
Aliaj eblaj
sonoj
A a [a]  
Ą ą [ɔ̃] [ɔ], [ɔm], [ɔn], [ɔŋ], [ɔɲ], [ɔj̃]
B b [b] [p] (vortofine kaj antaŭ senvoĉa konsonanto)
C c [ʦ] [ʣ] (antaŭ voĉa konsonanto), [ʨ]
Ć ć [ʨ] [ʥ] (antaŭ voĉa konsonanto)
D d [d] [t] (vortofine kaj antaŭ senvoĉa konsonanto)
E e [ɛ] [e] post palataloj
Ę ę [ɛ̃] [ɛ], [ɛm], [ɛn], [ɛŋ], [ɛɲ], [ɛj̃]
F f [f] [v] (antaŭ voĉa konsonanto)
G g [g] [k] (vortofine kaj antaŭ senvoĉa konsonanto)
H h [x] [ɣ]
I i [i] [i̯], muta kaj moliganta antaŭan konsonanton
J j [j]  
K k [k] [g] (antaŭ voĉa konsonanto)
L l [l]  
Ł ł [u̯] [ɫ] malnova prononco, ĉefe en orientaj regionoj
M m [m]  
N n [n] [ŋ], [ɲ]
Ń ń [ɲ]  
O o [ɔ]  
Ó ó [u]  
P p [p] [b] (antaŭ voĉa konsonanto)
R r [r]  
S s [s] [z] (antaŭ voĉa konsonanto), [ɕ]
Ś ś [ɕ] [ʑ] (antaŭ voĉa konsonanto)
T t [t] [d] (antaŭ voĉa konsonanto)
U u [u] [u̯]
W w [v] [f] (vortofine kaj antaŭ senvoĉa konsonanto)
Y y [ɨ]  
Z z [z] [s] (vortofine kaj antaŭ senvoĉa konsonanto), [ʑ]
Ź ź [ʑ] [ɕ] (vortofine kaj antaŭ senvoĉa konsonanto)
Ż ż [ʐ] [ʂ] (vortofine kaj antaŭ senvoĉa konsonanto)

Preskaŭ ĉiuj literoj estas samaj kiel en Esperanto, krom jenaj:

  • Ą: nazala O.
  • Ć: proksimume ĈJ, sed pli mole.
  • Ę: nazala E.
  • Ł: Ŭ.
  • Ń: NJ, simila al la hispana ñ kaj hungara ny, sed pli mole; sama kun la rusa нь.
  • Ó: kiel U.
  • Ś: proksimume ŜJ, sed pli mole.
  • Y: vokalo elparolata kun la lango prononcanta U kaj la lipoj prononcantaj I (kiel la rusa ы, sed iomete malpli profunda).
  • Ź: proksimume ĴJ, sed pli mole.
  • Ż: Ĵ.

Pola ortografio enhavas ankaŭ jenajn digrafojn:

Rimarkinde estas, ke en pola lingvo jenaj literoj kaj digrafoj signas la saman sonon:

  • U kaj Ó: Esperanta U.
  • Ch kaj H: diferenco inter tiuj sonoj preskaŭ tute malaperis.
  • Rz kaj Ż: Esperanta Ĵ.

Rz tre malofte estas prononcata ne kiel Ĵ, sed kiel apartaj literoj R kaj Z, ekz. "zamarzać" (frostiĝi), "marznąć" (frosti) kaj en nomo "Tarzan".

Q, V kaj X ne estas klasifikataj kiel literoj de pola alfabeto, ĉar en pola vortfarado ne estas bezonataj. En moderna pola lingvo oni uzas ilin nur en alilingvaj vortoj.

Konsilantaro de pola lingvo argumentas, ke ĉiujn (eĉ novajn) vortojn oni kapablas skribi per 32 literoj laŭ la gramatiko de pola lingvo. Vortoj, kiuj enhavas literojn Q, V kaj X pro ordinariĝo ofte ŝanĝiĝas al enhavantaj nur polajn literojn. Pro tio opinio de la konsilantaro pri deklinacio de fremdaj vortoj, ekz. Linux (nominativo), sed LinuksaLinuxa (genitivo).[1]

La pola estas la sola slava lingvo kun nazalaj sonoj („ą,Ą“ kaj „ę,Ę“), kiuj evoluis el la malnova slava. En ĝi ne estas konservita distingo inter longaj kaj mallongaj vokaloj (komparu ekz. kun la ĉeĥa). Eventuala ŝanĝo de vokala longeco ne kaŭzas ŝanĝon de signifo.

Vorta akcento estas plej ofte sur la antaŭlasta silabo.

Gramatiko[redakti | redakti fonton]

Deklinacio[redakti | redakti fonton]

En la pola estas uzataj sep kazoj:

  1. Nominativo: kio/kiu? (ekz. krzesło - seĝo).
  2. Genitivo: kies? de kio/kiu? el kio/kiu? (krzesła - de seĝo, z krzesła - el seĝo).
  3. Dativo: al kio/kiu? (krzesłu - al seĝo).
  4. Akuzativo: kion/kiun? (krzesło - seĝon).
  5. Instrumentalo: per kio/kiu? kun kio/kiu? (krzesłem - per seĝo, z krzesłem - kun seĝo).
  6. Lokativo: en kio/kiu? sur kio/kiu? pri kio/kiu? (w/na/o krześle - en/sur/pri seĝo).
  7. Vokativo: ho, uzata por voki ion/iun (krzesło! - ho, seĝo!).

Vortordo[redakti | redakti fonton]

La plej ofte uzata estas la vortordo SVO, tamen eblas ŝanĝi ordon de vortoj. Ĉiuj subaj frazoj estas gramatike korektaj kaj signifas la samon (Alica havas katon), kaj vortordo estas diferenca ekz. por indiki bezonatan sencon:

  • Ala ma kota - Alica havas katon.
  • Ala kota ma - Alica posedas katon (ekz. ne pruntis ĝin).
  • Kota ma Ala - (La) kato estas posedata de Alica.
  • Kota Ala ma - Tio, kion havas Alico, estas (la) kato.
  • Ma kota Ala - Rilato inter Alica kaj kato estas proprieto.

Fakte, nur la tri unuaj ekzemploj aspektas nature, ceteraj estas uzataj tre malofte.

Por krei demandon de supraj frazoj, sufiĉas nur aldoni demandosignon. Oni povas ankaŭ komence uzi la vorton Czy (Ĉu), sed tio ne estas ĉiam necesa.

Se la kunteksto estas konata, tiam oni povas forlasi frazpartojn, ekz :

  • Ma kota (Havas katon) - se priparolata persono (Alica) estas konata.
  • Ma (Havas) - mallonga respondo al la demando "Czy Ala ma kota?" (Ĉu Alica havas katon?).
  • Ala (Alica) - respondo al la demando "Kto ma kota?" (Kiu havas katon?).
  • Kota (Katon) - respondo al la demando "Co ma Ala?" (Kion havas Alica?).
  • Ala ma (Alica havas) - respondo al la demando "Kto z naszych znajomych ma kota?" (Kiu el niaj konatuloj havas katon?).

Nuntempaj ŝanĝoj en la lingvo[redakti | redakti fonton]

Ŝanĝo de dialektoj[redakti | redakti fonton]

Pro translokiĝoj post la dua mondmilito, urbaniĝo, influo de populara kulturo (televido, gazetaro) kaj kutima edukado farata en ĝenerala lingvo, pola lingvo pli kaj pli unuiĝas. Kvalitoj de regionaj dialektoj iĝas malpli rimarkeblaj ĉe junaj pollingvanoj. Tio tamen ne koncernas ĉiujn dialektojn. Al lingvoj de montaranoj kaj de silezianoj ne danĝeras malapero, kvankam plejmulto de homoj nun parolas la tutnacian lingvon.

Vortprovizaj ŝanĝoj[redakti | redakti fonton]

Okazas granda influo de angla vortprovizo, kaj samtempe malaperas malnovaj vortoj kiuj devenis de la franca, la jida kaj la rusa. Interesa fenomeno estas ŝanĝo de prononco de kelkaj francdevenaj vortoj al angla prononco, ekz. image oni pli ofte prononcas ne [iMAĴ] sed [Imiĝ].

Fonetikaj ŝanĝoj[redakti | redakti fonton]

Pro influo de lingvoj, kiuj havas alian fonetikon, diversaj sonkombinoj kiuj antaŭe estis maloftaj nun iĝas pli oftaj. Ekzemple post dentaloj t, d, s, z, r aperas i (didżej, tir, ring). Aperas ankaŭ kombinoj ky, gy, ly (ankylozaur, poligynia, glyptodon).

Specimeno[redakti | redakti fonton]

Dankon : Dziękuję (elp. ĝenkuje)

Bonvolu : Proszę (elp. proŝe)

La Patro nia en la pola:

Ojcze nasz,
któryś jest w niebie,
święć się imię Twoje,
przyjdź królestwo Twoje,
bądź wola Twoja
jako w niebie, tak i na ziemi;
chleba naszego powszedniego daj nam dzisiaj
i odpuść nam nasze winy
jako i my odpuszczamy naszym winowajcom
i nie wódź nas na pokuszenie,
ale nas zbaw ode złego. Amen

Polaj vortoj en Esperanto[redakti | redakti fonton]

laŭ[2][3][4]

  • cel → celo
  • czy → ĉu
  • krata → krado
  • kilka → kelkaj
  • lutować → luti
  • mość → moŝto
  • picza → piĉo[mankas fonto]
  • piłka → pilko
  • szelka → ŝelko

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Rada Języka Polskiego - Zapis wyrazów zakończonych literą -x (Konsilantaro de pola lingvo - Skribade de vortoj finita per litero -x)
  2. Ebbe Vilborg: Etimologia vortaro de Esperanto, Volumo 1, ISBN 91-85288-17-9, paĝoj 71 (celo), 83 (ĉu)
  3. Ebbe Vilborg: Etimologia vortaro de Esperanto, Volumo 3, ISBN 91-85288-21-7, paĝoj 33 (kelkaj), 62-63 (krado), 96 (luti) kaj 124-125 (mošto)
  4. Ebbe Vilborg: Etimologia vortaro de Esperanto, Volumo 4, ISBN 91-85288-22-5, paĝo 65 (pilko)