Okcidentslavaj lingvoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
  •  Landoj, kies nacia lingvo estas okcidentslava lingvo
  • La okcidentslavaj lingvoj formas subgrupon de la slavaj lingvoj en orientmeza eŭropo. Laŭ la stato de 2012, proksimume 56 milionoj da homoj sume gepatralingve parolas okcidentslavan lingvon.

    Oni povas jene meti la lingvojn en tri grupojn:

    • Leĥaj lingvoj:
    • sorabaj lingvoj:
      • supra soraba
      • malsupra soraba
    • suda grupo
      • ĉeĥa
      • slovaka
      • La laĥa lingvo (ĉeĥe lašský jazyk, pole język laskilechicki; germane lachische Sprache) estas grupo de dialektoj de la okcidentslavaj lingvoj, kiuj parolatas precipe en partoj de Ĉeĥa Silezio kaj en Hluĉinio, sed ankaŭ en la sude lima nordorienta Moravio kaj en Supra Silezio en la regiono de la urboj Racibórz (germane Ratibor, ĉeĥe Ratiboř) kaj Głubczyce (germane Leobschütz, ĉeĥe Hlubčice, silezi-pole Gubczýcé).

    Leĥaj lingvoj[redakti | redakti fonton]

    La leĥaj lingvoj havas nazalajn vokalojn, sed laŭ iom alia disvastigo ol la praslava lingvo.

    Sorabaj lingvoj[redakti | redakti fonton]

    La sorabaj lingvoj staras en siaj trajtoj inter la leĥaj kaj la sudaj okcident-slavaj lingvoj. Kiel la sudgrupaj lingvoj ili anstataŭigis la praslavajn nazalajn vokalojn per nenazaloj jene: ǫ > u, ę > 'e/ě1 resp. 'a2.

    • 1Supra soraba
    • 2Malsupra soraba

    Kaj kiel la leĥaj lingvoj ili ne distingas vortojn per malsama vokalolongeco.

    Suda grupo[redakti | redakti fonton]

    La ĉeĥa kaj slovaka lingvoj anstataŭigis la praslavan g per h, kiel la ukraina, belorusa kaj la supra soraba.