Laĥaj dialektoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Laĥa lingvo)
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Laĥaj dialektoj
Parolantoj 500 000
Skribo latina
Lingvistika klasifiko
Lingvaj kodoj
Angla nomo Lach dialects
Franca nomo dialectes lachs
Information icon.svg
vdr
la historia teritorio de la laĥaj dialektoj (la tereno de la teŝina dialekto dekstre

La laĥaj dialektoj (ĉeĥe lašská nářečí, pole gwary laskie[1] germane lachische Sprache) estas grupo de dialektoj de la okcidentslavaj lingvoj, per kiuj oni parolas precipe en partoj de Ĉeĥa Silezio kaj en Hluĉinio, sed ankaŭ en la sude lima nordorienta Moravio kaj en Supra Silezio en la regiono de la urboj Racibórz (germane Ratibor, ĉeĥe Ratiboř) kaj Głubczyce (germane Leobschütz, ĉeĥe Hlubčice, silezi-pole Gubczýcé). La plej multaj ĉeĥaj lingvosciencistoj konsideras ĝin dialekto de la ĉeĥa lingvo, multaj polaj lingvosciencistoj tamen konsideras ĝin de pola origino.[2] Laŭ multaj lingvosciencistoj al la laĥaj dialektoj apartenas la teŝina dialekto kaj la silezia-pola lingvo. La dialektoj konsideriĝas transiroj inter la pola, silezia-pola, moravia kaj ĉeĥa lingvoj kaj estas parto de la silezia dialektaro.[3]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. laŭ la Herder-Instituto
  2. Mowa polska na Śląsku S. Bąk, Wrocław-Warszawa 1974
  3. Dušan Šlosar (PDF; 458 kB) kaj Aleksandr D. Duličenko (PDF; 170 kB) en la Lexikon der Sprachen des europäischen Ostens ("leksikono de la lingvoj de la eŭropa oriento")