Racibórz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Koordinatoj: 50°05′31″N 18°13′11″E  /  50.09194°N, 18.21972°O / 50.09194; 18.21972 (Racibórz)
Racibórz
germane: Ratibor, ĉeĥe: Ratiboř, silezie: Raćibůř
urbo
Ratibor-rynek.jpg
Urbocentro
POL Racibórz COA old.svg
Blazono
Oficiala nomo: Racibórz
Ŝtato Pollando Pollando
Provinco Silezia Provinco
Distrikto Distrikto Racibórz
Komunumo Komunumo Racibórz (urba tipo)
Historiaj regionoj Silezio, Prusio
Rivero Odro
Situo Racibórz
 - alteco 200 m s. m.
 - koordinatoj 50°05′31″N 18°13′11″E  /  50.09194°N, 18.21972°O / 50.09194; 18.21972 (Racibórz)
Areo 74,96 km² (7 496 ha)
Loĝantaro 56 919 (2008)
Denseco 759,32 loĝ./km²
Unua skribmencio 845
 - urbaj rajtoj 1217
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 47-400 ĝis 47-445
Telefona antaŭkodo +48 32
Aŭtokodoj SRC
TERYT 2244511011
Situo enkadre de nuna Pollando
ButtonRed.svg
Situo enkadre de nuna Pollando
Situo enkadre de la Silezia provinco
ButtonRed.svg
Situo enkadre de la Silezia provinco
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Racibórz
Retpaĝo: www.raciborz.pl
la mezepoka kastelo de Piastoj
la klasikisma juĝejo el 1826
la turo Stockhausturm, resto de la mezepoka remparo

Racibórz (prononco [RAĉibuŝ], jen en la pola, almenaŭ inter la jaroj 1551 kaj 1945 germane Ratibor) estas urbo kun 63 000 loĝantoj, situanta en la regiono Supra Silezio. Ekde la jaro 1945 ĝi apartenas al la ŝtato Pollando kaj ekde 1999 apartenas al ties administra provinco Silezio. Krome ĝi estas la administra centro de samnomaj al komunumo kaj distrikto.

Mezepoka burgo, ŝirmanta transporton trans la rivero Odro kaj situanta en komerca vojo kondukanta tra Moravia pordego en Pollandon, ekzistis jam en la 9-a jarcento. Ĝi situis en vojkruciĝoj de vojoj el Bohemio kaj Moravio ĝis Krakovo, al Rusio kaj en Silezion. Laŭ malnovpolaj anoncoj Racibórz estis ĉefurbo de familio Gvadidoj. Ĝi estas menciata en kroniko de Galius Anonimus, kie troviĝas informo pri konkero de la burgo en la jaro 1108 fare de kavaliro Bolesław Kurbobuŝa, pli poste ĝi estas menciata kiel kastelana burgo kaj ekde la jaro 1172 kiel ĉefurbo de princlando kun Mieszko la 1-a sur trono. Racibórz elkreskis al forta averta burgo – dufoje en la jaro 1241 ĝi alfrontis al tataraj atakoj, al kiuj malvenkis eĉ Krakovo. En la jaro 1299 pro volo de princo Przemysław transprenis regadon en Racibórz loka administrantaro. La 13-a jarcento estis tempo de elasta evoluo kaj kultura divido en aliajn polajn landojn.

En la princa monerstampejo estis stampata la unua monero kun pola surskribo „Milost“, kaj en monaĥejo de dominikanoj Wincent el Kielec, aŭtoro de himno pri sankta Stanislavo „Gaude Mater Polonia“ enskribis en la kronikon la unuan polan frazon. La nomo de la loko devenas el slava nomo Racibor. La germanigita formo de la nomo sonis „Ratibor“. La konvena situo influis al rapida evoluo de la urbo. Estiĝis grandaj deponejoj de salo. Ĉi tie okazis la plej grandaj foiroj kun varo en Silezio. Evoluiĝintaj estis metioj, precipe drapproduktado kaj teksproduktado.

En la 1-a duono de la 14-a jarcento tio estis la plej dense loĝata loko en suda Silezio. En regado de Piastidoj Racibórz pludaŭris ĝis la jaro 1336. Tiam la urbon transprenis Přemyslidoj el Opava. Dum ilia regado la urbo sukcesis aĉeti kontraŭ granda sumo de monoj heredan vojevodion en la loko. La transakcio okazis antaŭ 1413 uzante kiel pagilon helerojn raciborzajn – ambaŭflanke stampata arĝenta monero. Tiutempe estis ankaŭ solvita kompetencoj de la urba administrantaro, kiu krom alia akiris rajton de elekto de urbestro, administranta regadon plenumanta en la urbo.

Post senida morto de Valenta Přemysl en 1521, regadon super la princlando raciborza transprenis la princo opola Jan la 2-a Bona el la suprasilezia linio de Piastoj. Eldoninte en 1531 la tiel nomatan privilegion de Hanusz, la reganto markis Raciborzon, apud Opole, la lokon de regiona administrantaro kaj ankaŭ lokon de omaĝoj al reĝo de Bohemio.

En la jaro 1551 poste komune kun Reĝlando Ĉeĥa la urbo enfalas sub regadon de Habsburgoj. Plej laste de tiam ĝi estis plejparte germanlingva, kaj kutimis la germanlingva nomo Ratibor. Dum la tridekjara milito en la 17-a jarcento ĝi estis kelkfoje neniigata. En 1683 la loĝantoj preparis varman bonvenon al reĝo Jan la 3-a Sobieski, marŝanta kun viena helpo.

Post prusia-aŭstria milito pri Silezio, en 1742 la urbo iĝis parto de Prusio. Tiam okazis evoluo de ekonomio de la urbo, precipe rapida post konstruado de fervojo en la jaro 1846, kiu du jaroj post tio kunigis Berlinon tra Ratibor kun Vieno. Estis ĉi tie fosata erco, kiu estis gisata en gisejoj. Pli malfrue evoluis metalindustrio. En la unua dekjaro de la 20-a jarcento la nombro de loĝantoj ekkreskis al 39 mil.

En la 2-a duono de la 19-a jarcento kaj en la 20-a jarcento la urbo estis centro de la pollingva malplimulto en Silezio. Funkciis ĉi tie krom alia Kompanio Pola-Suprasilezia (18861939), pola biblioteko, Domo de Pollando „Tegmento“ (pollingve „Strzecha“) kaj aperis polaj gazetoj. Poloj ekloĝis precipe en ĉirkaŭaj vilaĝoj. En la urbo mem daŭre dominis la lokaj germanoj. La rilatoj inter la germana plimulta kaj pola malplimulta loĝantaroj evoluis en harmonio. La loka prusia administrantaro publikigis ordonojn kaj en la germana kaj en la pola lingvo kaj oficistoj devis estri ambaŭ lingvojn. Tension al la centra registaro en Berlino en la 1880-aj jaroj tamen alportis la tiel nomata kulturbatalo, kiu signifis ŝtatan malpermeson de katolikaj kirkoj, lernejoj, malsanulejoj kaj maljunulejoj en la luterane dominata subŝtato Prusio de la Germana Regno, kaj elvokis kompreneblajn protestojn kaj de la lokaj germanlingvaj kaj la pollingvaj katolikoj.

La loĝantoj partoprenis en tri sileziaj ribeloj. La rezultoj de plebiscito en 1921 decidis, ke Ratibor restis en la germana ŝtato. La nova limo inter Pollando kaj Germanio kondukis proksime de la urbo. Plu funkciis polaj organizoj kaj asocioj kulturaj, sociaj kaj ekonomiaj. Aktive agadis Ligo de poloj en Germanio, kooperativoj „Kamparano“ kaj „Ĝardenisto“, Popola Banko. Plu floris vivo en la centro de kulturo „Tegmento“.

La politikaj kaj ekonomiaj ŝanĝoj en Eŭropo post la unua mondmilito, naskiĝo de kaj ribelo en Ĉeĥoslovakio, kaŭzis falon de la signifo de Ratibor kiel la urbo situanta en gravaj vojoj de komunika kaj industria centro. La ĝisnunaj limoj de la ŝtatoj deŝiris ĝisnunajn ligojn ekonomiajn, kunigantaj la tutan regionon.

La loĝantoj de Ratibor ne estis favoruloj de faŝismo, pri kio atestas raportoj de hitlera politika polico. Viktimoj de reprezalioj fariĝis same polaj kaj germanaj loĝantoj de la regiono. Laŭ opinioj de usonaj sciencistoj, li sinteno de kontraŭfaŝistoj el Ratibor malhelpis estiĝon de germana atombombo jam en la jaro 1942. Ili falsigis ĥemian deponejon de blokoj el grafito, kreataj en Plania Werke.[mankas fonto]

En la tempo de nazia Germanio, en la urbo laboris ok taĉmentoj de laborantaj militkaptitoj el Britio, Francio, Sovetunio kaj Italio. Ekzistis same malfacila karcero kaj tendaro por elhejmigitaj poloj kaj ankaŭ tri labortendaroj. Komence de la jaro 1945 trairis tra la urbo kolonoj de arestitoj, evakuitaj el la labor-koncentrejoj antaŭ proksimiĝanta batalfronto. La 31-an de marto de 1945, konkerita post malfacilaj bataloj de la soveta armeo, la urbo estis detruita. Oni taksas, ke ĉirkaŭ 80 % de loĝdomoj, grandaj publikaj konstruaĵoj kaj industriaj bazoj estis neniigitaj. Dum la unuaj du monatoj revenis en la urbon apenaŭ 3 mil loĝantoj. Pli malfrue ili plinombriĝis, ekloĝis reenpatrujigitoj el aliaj regionoj de Pollando. En la unua postmilita jardeko la urbo restis rekonstruita, kaj en la sekvantaj jaroj konstruata. Komenciĝis konstruado de domoj por loĝantoj inkluzive de kultura kaj socia infrastrukturoj. La urbo estis kreskanta. En la jaro 1975 estis kunigita kun Racibórz la najbaraj vilaĝoj Markowice, Sudół, Miedonia kaj Brzezie. La 8-an de julio de 1997 Racibórzon trafis la plej granda inundo en jarcento. La 21-an de junio de 2001 Racibórz kiel la unua urbo en Pollando kaj Eŭropo akiris certifikaton ISO 14001.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Esperanto en la urbo[redakti | redakti fonton]

En la Unuiĝo de Katolikaj Junuloj de Ratibor la jam pensiita fervojoficisto Klemens Wieczorek parolis la 9-an de aŭgusto 1925, komisie de laborunuiĝo por popolklerigo pri Esperanto kiel organizilo por la katolika gejunularo. La Laborunuiĝo por Popolklerigo komencis Esperanto-kurson gvidita de Wieczorek. Ĝis la malpermeso de Esperanto en 1936 kontinue sekvis pliaj kursoj gvidataj de li, ekzemple kurso de 20 personoj kiu komenciĝis la 2-a de decembro 1932.

Famuloj ligitaj kun la urbo[redakti | redakti fonton]

Ĝemelaj_urboj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]