Silezio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Silezio
Upper Silesia coat of arms.png
historia emblemo de Supra Silezio
Silesia coat of arms.png
historia emblemo de Malsupra Silezio
(pli malfrue Granda emblemo de Aŭstria (Ĉeĥa) Silezio)
Mapo
Silezio mapo.jpg
Mapo de sileziaj princlandoj kaj sinjorujoj
en duono de la 17-a jarcento

Silezio (ĉeĥe Slezsko, germane Schlesien, pole Śląsk, silezi-germane Schläsing, silezi-pole Ślůnsk, sorabe Šleska) estas regiono en Eŭropo. Ties loĝantoj estas silezoj.

Ekde la fino de la Dua Mondmilito ĝi apartenas al:

Ĝis la jaro 1742 la tuta Silezio apartenis al landoj de Krono Ĉeĥa. Tiutempe metropolo de Silezio estis urbo Vroclavo. Post la jaro 1742 poste ties teritorio dividiĝis en kelke da partoj kun ŝanĝiĝema amplekso. Pri apartenado de Silezio al Prusio vidu en Prusia Silezio.

Historio de Silezio[redakti | redakti fonton]

Plej malfrue ekde la 1-a jarcento de nia erao la teritorio estis setlata fare de la ĝermanaj triboj de lugioj respektive de silingoj, parto de la vandaloj. Ekde la dua duono de la 6-a jarcento alvenis okcidentslavoj, inter ili la triboj de Ślężanie kaj de Opolanie. Ekde la jaro 990 la teritorio estis pribatalita inter la regnoj polaj kaj bohemaj. En 1137 venkis la pola regno, kaj ekde la jaro 1138 la regiono estis apanaĝa piastida princlando. En la jaro 1163 ĝi estis apartigita en tri partojn, el kiuj okcidenta (Granda Glogovio) kaj meza (Granda Vroclavio) estis kunigitaj en la unua triono de la 13-a jarcento de Henriko la 1-a en Grandan Legnicion – pli malfrua Malsupra Silezio kun centro en Vroclavo. Al la tria, orienta apanaĝo Mieszko la 1-a Silezia aligis parton de suda Pollando, kiu ne estis devene parto de Silezio (pli malfrua regionoj de Bytom, Osviecim, Zabrze kaj pluaj), kaj tiel estiĝis la t.n. Granda Opolio – pli malfrua Supra Silezio, kiu havis centron en Racibórz, pli malfrue en Opole. Duko Henriko la 1-a Barbulo, kiu ekregis en 1201, sisteme subtenis la varbon kaj alvenigon de germanaj setlistoj, kaj lia filo Henriko la 2-a, la pia, daŭrigis la varbadon de germanaj setlistoj al Silezio. Per kontrakto el la jaro 1202 la piastidaj regantoj en ambaŭ partoj de Silezio rezignis pri reciproke heredaj rajtoj, per kio konfirmiĝis divido en Malsupran Silezion kaj Supran Silezion. Sed tiuj ĉi nomoj estis uzataj nur ekde la 15-a jarcento kaj baldaŭ ili havis pure geografian karakteron, ĉar la procezo de plua divido de ambaŭ partoj de Silezio rapide daŭrigis.

Jam post la pereiga malvenko en la batalo ĉe Legnica kontraŭ la mongoloj en la jaro 1241, en kiu mortis ankaŭ Henriko la 2-a, la pia, okazis memstariĝo de la t.n. Meza Silezio de regiono Legnica kaj fine de la 13-a jarcento memstariĝis ankaŭ regionoj de Glogow, Zahanio, Javorio kaj pli malfrue Volovio. De regiono Vroclavo poste apartiĝis regionoj de Swidnica, Oleŝnica, Minsterberg, Zabrze kaj vico da pli malgrandaj teritorioj.

Sed la divido trafis ankaŭ Supran Silezion, kie de (Granda) Opolio apartiĝis post la jaro 1281 regionoj de Těšín, Racibórz, Bytom, Kozelio. Samtempe kiel sileziaj princlandoj komencis konsiderataj ekde la 15-a jarcento ankaŭ regiono Opava kaj Krnov (definitive konfirmita nur en la jaro 1659), kiuj antaŭe apartenis al Moravio.

Jam Venceslao la 2-a enpraktikigis vicon da sileziaj princlandoj en apanaĝan rilaton al Ĉeĥa reĝlando, tiun ĉi procezon finis en la jaroj 13271335 Johano de Luksemburgio. Ĉeĥan superecon super Silezio ripete agnoskis ankaŭ pola reĝo Kazimiro la 3-a la Granda (13331370); unue en la jaro 1333 per Vyšehrada kaj poste en la jaro 1335 per Trenčína kontrakto (dum kunveno kun Johano de Luksemburgio kaj tiam ankoraŭ margrafo Karolo per interŝanĝo por tio, ke la ĉeĥa reĝo rezignis pri pretendoj al la pola krono) kaj denove en la jaro 1348 per paco en Namyslov kun Karolo la 4-a, kiu samtempe per geedziĝo al Anno Svidna akiris per hereda pretendo la lastajn ĝis nun sendependajn sileziajn princlandojn.

Ankaŭ en la 14-a kaj la 15-a jarcentoj daŭrigis procezo de etigo de la silezia teritorio, memstariĝis ekzemple regiono Stinavio (germane: Steinau), teritorio norde de Klodsko, kiu dumtempe apartiĝis de regionoj Minstenberg (dum princo Venceslao), Namyslov, Falkenberg kaj pluaj apanaĝoj kaj sinjorujoj, do nombro de duklandoj kaj princlandoj superis eĉ du dekojn. Pro formortado de unuopaj piastidaj branĉoj (1335 de Vroclavo, 1368 de Swidno, 1492 de Oleŝnica, 1504 de Glogow, 1532 de Opole, 1625 de Těšín kaj 1675 de brezio-legnica, kiu estis entute la lasta la tuta dinastio de piastidoj) la teritorioj fariĝis rekte al Ĉeĥa Krono. En la 15-a jarcento samtempe Pollando reakiris reen per aĉeto regionojn de Osvietim, Zator kaj Norda princlando, kiu poste ĉesis sin kalkuli inter sileziaj teritorioj (tiutempe ankaŭ fiksiĝis la divido en Supran kaj Malsupran Silezion).

Granda malfortigo de la rilato de Silezio al Ĉeĥa reĝlando okazis en la tempo de husanaj militoj, kiam loĝantoj de Silezio restis fidelaj ne nur al katolikismo, sed entute ili apartenis al decidaj kontraŭuloj de husanoj. Tiutempe, dank‘ al veno de germanaj kolonigistoj ekde la 11-a jarcento, la teritorio estis jam grandamplekse (precipe en la urboj) germanigita.

La plej signifaj el la sileziaj princlandoj (de oriento al okcidento)[redakti | redakti fonton]

Silezio en literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Petr BezručSileziaj kantoj (kolektaro de poemoj precipe pri Supra Silezio). La libro aperis ankaŭ en Esperanto.

Tradicia kulturo[redakti | redakti fonton]

Sileziaj urboj[redakti | redakti fonton]

  • en Pollando:
    • Vroclavo (pole Wrocław, germane Breslau, ĉeĥe Vratislav, 638 401 loĝantoj)
    • Katowice (germane Kattowitz, 329 600 loĝantoj)
    • Gliwice (germane Gleiwitz, 199 700 loĝantoj)
    • Bytom (germane Beuthen, silezigermane Aeberbeuthn, 198 200 loĝantoj)
    • Zabrze (germane ankaŭ tiel, nur ekde 1915 Hindenburg, 195 400 loĝantoj)
    • Bielsko-Biała (germane Bielitz-Biala, ĉeĥe Bílsko-Bělá, 176 453 loĝantoj)
    • Rybnik (142 600 loĝantoj)
    • Ruda Śląska (germane Ruda in Oberschlesien, 131 500 loĝantoj)
    • Tychy (germane Tichau, 130 700 loĝantoj)
    • Wałbrzych (germane Waldenburg, ĉeĥe Valdenburk aŭ Valbřich, 129 000 loĝantoj)
    • Opole (germane Oppeln, silezigermane Uppeln, ĉeĥe Opolí, 128 000 loĝantoj)
    • Legnica (germane Liegnitz, ĉeĥe Lehnice, 106 000 loĝantoj)
    • Jelenia Góra (germane Hirschberg, ĉeĥe Hiršberk aŭ Jelení Hora, 90 000 loĝantoj)
    • Lubin (germane Lüben, 82 000 loĝantoj)
    • Głogów (germane Glogau, ĉeĥe Hlohov, 74 300 loĝantoj)
  • en Ĉeĥio
    • Opava (germane Troppau, pole Opawa)
    • Orlová (germane Orlau, pole Orłowa)
    • Krnov (germane Jägerndorf, pole Karniów aŭ Krnów, latine Carnovia)
    • Karviná (germane Karwin, pole Karwina)
    • Český Těšín (germane Tschechisch Teschen, pole Czeski Cieszyn, en 1938-39 Cieszyn Zachodni)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]