Pola Silezio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pola Silezio
Regiono
Blazono
historia regiono [+]

LandoPollando
- koordinatoj51° 7′ 0″ N, 17° 2′ 0″ O (mapo)51.11666717.033333Koordinatoj: 51° 7′ 0″ N, 17° 2′ 0″ O (mapo)


Pola Silezio (Pollando)
Pola Silezio (Pollando)
DEC

Map
Pola Silezio
Vikimedia Komunejo:  Polish Silesia [+]
vdr

La pola parto de Silezio estas malgrandaj teritorioj konkeritaj de la germanlingva prusia Silezio en 1918/1920 por la intermilita Dua Pola Respubliko, kaj la vasta parto de prusia Silezio konkeritaj en 1945 por la komunista ŝtato kiu ekde 1952 oficiale nomiĝis Pola Popola Respubliko. Ekde la 1-a de januaro 1999 la pola Silezio estas dividita inter la provincojn Malsuprasilezia, Lubuŝa, Opola kaj Silezia, malgranda parto estas ankaŭ parto de Grandpollanda Provinco, nome la teritorio sudokcidente de Bojanowo (germane same Bojanowo), Kaczkowo (Katschkau) kun la ĉirkaŭaĵo, Rychtal (Reichthal), Bralin (Bralin), Sośnie (Sosnie), Domaslów (Domsel) - vidu mapon 1. Ĝi ensumigas la orientan parton de Teŝinio kaj preskaŭ la tutan eksan Prusian Silezion inkluzive de regioneto ĉirkaŭ la urbo Crossen an der Oder (ekde 1945 renomita pole Krosno Odrzańskie), kiu en la jaroj 1482 - 1945 apartenis al la Margraflando Brandenburgio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]