Krnov (germaneJägerndorf, poleKarniów aŭ Krnów, latineCarnovia) estas urbo en ĉeĥa parto de Silezio, nord-okcidente de Opava, ĉe kunfluiĝo de riveroj Opava kaj Opavice, proksime al la landlimo kun Pollando. En 2022 ĝi havis 22 665 loĝantoj. En la urbo estas industrioj tekstila, maŝina, elektroteknika, tipografia, lignaĵa, likvora, produktado de artefaritaj floroj. Ekde 1873 fabrikado de orgenoj. En la urbo estas fervojnodo kaj ŝoseo al Polujo.
La urbo estis fondita verŝajne en 1221, ekde 1377 ĝi jam estas dokumentita kiel centro de duklando (Herzogtum Jägerndorf). Inter 1523-1623 ĝin posedis la brandenburgaj margrafoj, post 1623 la dinastio Liĥtenŝtejno. En 1742 post la unua silezia milito la plejparton de la regiono Krnov akiris Prusio, sed la urbo mem restis posedaĵo de Aŭstrio. Post 1918 ĝi fariĝis parto de Ĉeĥoslovakio, post 1992 de Ĉeĥio. En Krnov estas fabrikata konata trinkaĵo Kofola.
La 15-an de februaro 1923Rudolf Horn paroladis inter laboristoj en la laborista hejmo en tiama Jägerndorf pri Esperanto. La interesa parolado estis ofte aplaŭdata kaj montriĝis, ke ĉi tie inter la laboristaro estas granda intereso por Esperanto. Ĉeestis la paroladon 70 personoj. La unuiĝo de germanaj esperantistoj aranĝis post fino de du bone sukcesintaj kursoj novan kurson por komencantoj vizitatan de 28 personoj kaj perfektigan kurson. Unuan gvidas instruisto Otto Wünsch, duan s-roj inĝ. Max Aurich kaj pastro Herkommer.