Vřesina (distrikto Ostrava-urbo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Vřesina
Vřesina
municipo
Preĝejo de sankta Antonio de Padovo en Vřesina
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Vřesina
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Moraviasilezia regiono
Distrikto Distrikto Ostrava-urbo
Administra municipo Ostrava
Historia regiono Silezio
Montaro Nízký Jeseník
Situo Vřesina
 - alteco 271 m s. m.
 - koordinatoj 49° 49′ 26″ N 18° 07′ 32″ O / 49.82389 °N, 18.12556 °O / 49.82389; 18.12556 (mapo)
Areo 8,65 km² (865 ha)
Loĝantaro 2 865 (2023)
Denseco 331,21 loĝ./km²
Unua skribmencio 1377
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 742 85
NUTS 3 CZ080
NUTS 4 CZ0806
NUTS 5 CZ0806 500291
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 1
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Vikimedia Komunejo: Vřesina (Ostrava-City District)
Retpaĝo: www.vresina.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Vřesina estas municipo en Ĉeĥio situanta en distrikto Ostrava-urbo proksime de Ostrava. Vivas ĉi tie 2 865 loĝantoj (2023). Katastra teritorio de la vilaĝo estas tre ondiĝinta - tra Vřesina kondukas du valoj - valo de rivereto Porubka kaj valo de rojo Záhumenička.

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Čavisov, Klimkovice kaj Ostrava.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua skribmencio pri la vilaĝo estas en dokumento pri diferencoj de opava princlando el la jaro 1377. Sed estas verŝajne, ke Vřesina ekzistis jam antaŭ tiu ĉi dato. Tempon de ties estiĝo eblas taksi al la dua duono de la 12-a jarcento ĝis la unua duono de la 13-a jarcento, kiam en tiu ĉi regiono okazis ĉeĥa loĝigo. Ekde la jaro 1461 Vřesina fariĝis por proporcie longa tempo parto de sinjorujo de Velká Polom. Ekde 1702 Vřesina fariĝis parto de sinjorujo de Klimkovice, en kiu ĝi restis ĝis la unua parcela reformo, kiam la korto estis disparceligita.

En la dua duono de la 19-a jarcento Vřesina komenciĝis iom post iom ŝanĝiĝi en laboristan vilaĝon - homoj, kiuj iradis labori en minejojn en Ostrava kaj ferfabrikoj en Ostrava-Vítkovice.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869545
1880567
1890636
1900715
1910822
1921826
JaroLoĝantoj
19301 186
19501 276
19611 682
19701 803
19802 219
19912 328
JaroLoĝantoj
20012 337
20142 858
20162 896
20172 903
20182 932
20192 951
JaroLoĝantoj
20202 918
20212 731
20222 854
20232 865

Transporto[redakti | redakti fonton]

Ĝis Vřesina kondukas tramvojo el Ostrava-Poruba ĝis Kyjovice respektive tramlinio numero 5 (Vřesinská–Zátiší) aŭ liniaj aŭtobusoj de Connex Morava. La tramlinio kaj la aŭtobusaj linioj estas integritaj en ODIS, en kiu Vřesina kreas zonon 9 komune kun Klimkovice.

Panorama vido al suda kaj centra partoj de la municipo (maldekstre). En fono Ostrava-Zábřeh kaj Ostrava-Výškovice (pli maldekstre).
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.