Mořkov
Mořkov | |||
germane: Murk | |||
municipo | |||
Mořkov, en fono Libotínské vrchy
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Mořkov | |||
Ŝtato | ![]() | ||
---|---|---|---|
Regiono | Moraviasilezia regiono | ||
Distrikto | Distrikto Nový Jičín | ||
Administra municipo | Nový Jičín | ||
Historia regiono | Moravio | ||
Montaro | Subbeskida montetaro | ||
Rivero | Jičínka | ||
Situo | Mořkov | ||
- alteco | 360 m s. m. | ||
- koordinatoj | 49° 32′ 13″ N 18° 03′ 35″ O / 49.53694 °N, 18.05972 °O (mapo) | ||
Areo | 10,71 km² (1 071 ha) | ||
Loĝantaro | 2 516 (2019) | ||
Denseco | 234,92 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1411 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 742 72 | ||
NUTS 3 | CZ080 | ||
NUTS 4 | CZ0804 | ||
NUTS 5 | CZ0804 599689 | ||
Katastraj teritorioj | 1 | ||
Bazaj setlejunuoj | 2 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
| |||
![]() | |||
Retpaĝo: www.obec-morkov.cz | |||
![]() |
Mořkov (germane Murk) estas municipo en Ĉeĥio, situanta 7,5 km sudoriente de Nový Jičín. Vivas ĉi tie 2516 loĝantoj.
Historio[redakti | redakti fonton]
La unua skribmencio pri la municipo aperas en la jaro 1411 (sed kelkaj publikaĵoj indikas jam la jaron 1274). En posedado de la municipo alternis kelke da posedantoj. En la 16-a jarcento ĝi apartenis al Žerotínidoj kaj sekve (ĝis Batalo sur Blanka Monto) al urbo Nový Jičín. Ĉar Nový Jičín subtenis nobelaran ribelon, estis ĝia posedaĵo forprenita al ĝi kaj donacita al jezuita kolegio en Olomouc. Post nuligo de ordeno la senjorujo estis eĉ kun la municipo Mořkov transdonita al viena Tereziana akademio. Antaŭ la dua mondmilito (post anekso de Sudetio sekve de Munkena interkonsento) kondukis sur la norda flanko de la municipo ŝtatlimo inter Nazia Germanio kaj resto de Ĉeĥoslovakio. La lima municipo Mořkov estis ĝis estiĝo de Protektorato Bohemio kaj Moravio. La vilaĝo estis ĉiam memstara municipo kaj neniam ĝi estis kunigita kun pluaj vilaĝoj.