Bolatice (germaneBolatitz, poleBolacice) estas vilaĝo de Hluĉinio en Ĉeĥio. Vivas ĉi tie 4 439 loĝantoj (2022). La unua mencio pri la vilaĝo estas el la jaro 1250, en letero de papo Inocento la 4-a, kiu la teritorion de vilaĝo donas al cisterciana monaĥejo en Velehrad. Parto de la vilaĝo estas vilaĝeto Borová (1921-1945 Heneberky, germaneHenneberg).
Baroka kastelo estis konstruita en la jaroj 1724–1748 kun frue baroka ŝtona portalo. Nuntempe la kastelo estas sidejo de vilaĝoficejo.
Preĝejo de sankta Stanislavo – en la jaro 1682 vizitis Bolatice-on pola reĝo Jan Sobieski. La preĝejo, konstruita en Bolatice en la jaro 1703, estis inicita al sankta Stanislavo, pola patrono, por memoro de tiu ĉi evento.
En la municipo naskiĝis germana verkisto August Scholtis (1901-1969) kaj ĉeĥa aktoro Pavel Návrat (1921-2010).