Petřkovice (germane Petershofen, ĝis la jaro 1907 germane Petrzkovicz, pollingve Pietrzkowice) estas eksa municipo, ekde la 24-a de aprilo1976 parto de urbo Ostrava, ekde la 24-a de novembro1990 urba parto de la statuta urboOstrava, sur kies norda rando ĝi situas. Sudoriente fluas rivero Odra. Super ties kunfluejo kun Ostravice elstaras monteto Landek. Temas pri la plej signifa arkeologia trovejo en Ostrava-regiono.
La unua mencio pri ekzistado de la vilaĝo devenas nur el la jaro 1377. La vilaĝo estas kunigata kun proksima burgo sur Landek el la 2-a duono de la 13-a jarcento (konserviĝis nur malgrandaj restaĵoj). En monteto Landek same troviĝas signifa arkeologia trovejo. En la jaro 1782 estis en Petřkovice komencita unua profundaĵminado de nigra karbo en la regiono. La minado estis definitive finita en la jaro 1986. Hodiaŭ en la areo de eksa karbominejo nomata Anselm troviĝas Minista muzeo. La vilaĝo estis aligita al Ĉeĥoslovakio en la jaro 1920. Tiutempe ĝi havis areon 259 ha, 2 609 loĝantojn kaj 252 domojn, ministan kolonion nomata Mexiko, malsanulejon, infanan rifuĝejon, burĝan lernejon, du komunumajn lernejojn, publikan akvokondukilon kaj kanalizon, karbominejojn Anselm kaj Oskar, 7 restoraciojn, 1 kafejon kaj 7 vendejojn. Ekde la jaro 1976 Petřkovice estas urboparto de urbo Ostrava.