Kunčice (Ostrava)
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Kunčice |
Kunčice (Kunčice nad Ostravicí) | ||
germane Gross Kunzendorf, pole Kończyce Wielkie | ||
municipa parto | ||
Akveja turo el la jaro 1932 kaj fajroestingista ekipaĵarejo en Kunčice
| ||
|
||
Oficiala nomo: Kunčice | ||
Lando | Ĉeĥio | |
---|---|---|
Regiono | Moraviasilezia regiono | |
Distrikto | Distrikto Ostrava-urbo | |
Municipo | Ostrava | |
Historia regiono | Ĉeĥa Silezio | |
Parto de | Silezia Ostrava | |
Baseno | Ostrava baseno | |
Fervojstacio | Ostrava-Kunčice | |
- fervojlinio | n-ro 321 | |
Tipo de parto | Loka parto | |
Memorindaĵoj | Migra ŝtonego el Kunčice naturmemorindaĵo, Kunčice nad Ostravicí kastelo | |
Fabriko | Nová huť | |
Riveroj | Ostravice, Lučina | |
Situo | Kunčice | |
- koordinatoj | 49° 47′ 44″ N 18° 17′ 39″ O / 49.79556 °N, 18.29417 °O (mapo) | |
Unua skribmencio | 1305 | |
Horzono | MET (UTC+1) | |
- somera tempo | MET (UTC+2) | |
Situo de Kunčice enkadre de Ĉeĥio
| ||
Kunčice enkadre de Moraviasilezia regiono
| ||
Vikimedia Komunejo: Kunčice (Ostrava) | ||
Portalo pri Ostrava |
Kunčice nad Ostravicí estas historia municipo situanta sur teritorio de Ostrava. Nuntempe ĝi estas loka parto de urboparto Silezia Ostrava. Vivas ĉi tie 895 loĝantoj (2021).
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua skribmencio pri la municipo devenas el la jaro 1305 el listo de dekonaĵoj de vroclava episkopujo (Cuncindorf). Interesa estas informo el la jaro 1508 pri vendo de Kunčice al Jan Sedlnický z Heraltic, kie la vilaĝo estas markita kiel "Velké Kunčice", dum la najbara Kunčičky estis nomita kiel "Malé Kunčice". Ĝis la 15-a jarcento la vilaĝon tenis teŝinaj dukoj. La municipo proporcie ofte ŝanĝis siajn posedaĵojn. Menciinda estas Eva Čelovna z Čechovic, kiu komence de la 17-a jarcento lasis konstrui sur loko de devena burgaro renesancan kastelon. Sed tiu en januaro de 1999 forbrulis.
La vilaĝo estis devene pure agrikultura. Kvankam komence de la 20-a jarcento granda parto de loĝantoj laboris en proksima ferfabrikoj kaj minejoj, la municipo konservis plejparte agrikulturan karakteron. Tiu definitive finiĝis en la 50-aj jaroj de la 20-a jarcento, kiam komencis ĉi tie konstruado de Nova gisejo. La municipo estis dum la dua mondmilito liberigita fare de Ruĝa Armeo la 1-an de majo 1945.
Kvankam la loka preĝejo estas menciata jam en la jaro 1447, en neniu el la konservitaj dokumentoj ĝi troviĝas. Kunčice devene apartenis sub vratimovan paroĥo (krom periodo 1654-1784, kiam ĝi falis sub Polan Ostravon). La municipo establis propran lernejon en la jaro 1884.
La nomo Kunčice estas verŝajne derivita de nomo de germana lokisto (Kunek, Kunc aŭ Kunč). Ĝis la jaro 1908 Kunčice plejparte markis sin kiel Velké Kunčice, post tiu ĉi jaro jam eksplicite kiel Kunčice nad Ostravicí.
En la municipa sigelo troviĝis litero K kun branĉetoj, super kiuj estis krono. En la jaro 1870 la municipo uzis stampon kun dia okulo kaj literoj MK. Ekde la 19-a jarcento estis sur la stampo Johano Nepomuka kaj ekde la jaro 1920 sole silezia aglino.
Al Moravia Ostrava Kunčice estis aligita la 1-an de julio 1941.
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 1 127 |
1880 | 1 286 |
1890 | 1 627 |
1900 | 2 462 |
1910 | 2 460 |
1921 | 2 408 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 3 422 |
1950 | 5 370 |
1961 | 2 233 |
1970 | 1 162 |
1980 | 1 045 |
1991 | 859 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 800 |
2011 | 1 072 |
2021 | 895 |
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]
|