La unua skriba dokumento pri la vilaĝo Krásné Pole estas el la jaro 1424.
En la jaro 1447 princo Vilém lasis Krásné Pole en proprumadon de varleto Jan Donát el Velká Polom.
En la jaro 1486 heredinto Petr Donát vendis velkopoloman senjorujon (la vilaĝon kaj burgaron Velká Polom, Krásné Pole, Vřesina, Čavisov, Lhotka) al fratoj Matěj kaj Petr Psinskidoj z Žitné.
En la jaro 1494Jindřich z Ochab donis al sia edzino Anna z Petřvaldu doton 625 hungaraj florenoj en Krásné Pole, Čavisov kaj Lhotka.
En la jaro 1500 tiu ĉi senjorujo transiris pro vendo je Jiřík Šíp z Bránice.
En la jaro 1506 ĝi denove revenis en la posedaĵon de familio de Jindřich Hukovský z Ochab. Poste la senjorujon heredis lia filino Kateřina, kiu edziniĝis al Mikuláš Pražmo z Bílkova. Lasta el la familio de Pražmidoj, Karel Štěpán Josef grafo Pražma, vendis ĝin al Jiří Štěpán grafo el Vrbno.
En la jaro 1685 Ferdinand Oktavián (filo de Jiří Štěpán) vendis la senjorujon al velehrada monaĥejo.
Fajroestingista ekipaĵarejo (110 jaroj de agado de la propravolaj fajroestingistoj en la municipo Krásné Pole)
Tombejo kun memorigaj arboj (buk červený)
tra la urboparto en ties malsupra parto kondukas kampa kaj arbara tramvojo el Ostrava-Poruba ĝis Kyjovice, temas pri transporta apartaĵo kaj kuriozaĵo (fakte tio estas restaĵo de la devena sistemo de malnova loka interurba transporto en Ostrava-regiono)