Hrušov (Ostrava)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Hrušov
Hrušov
germane Hruschau, pole Gruszów
municipa parto
Ostrava-Hrušov
Blazono
Oficiala nomo: Hrušov
Lando Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Moraviasilezia regiono
Distrikto Distrikto Ostrava-urbo
Municipo Ostrava
Historiaj regionoj Ĉeĥa Silezio, Tria regno
Parto de Silezia Ostrava
Baseno Ostrava baseno
Fervojstacio Ostrava-Hrušov
 - fervojlinio n-ro 270
Tipo de parto Loka parto
Eksa minejo Minejo Stachanov
Rivero Odro
Situo Hrušov
 - koordinatoj 49° 51′ 47″ N 18° 17′ 45″ O / 49.86306 °N, 18.29583 °O / 49.86306; 18.29583 (mapo)
Unua skribmencio 1256
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo de Hrušov enkadre de Ĉeĥio
Situo de Hrušov enkadre de Ĉeĥio
Situo de Hrušov enkadre de Ĉeĥio
Hrušov enkadre de Moraviasilezia regiono
Hrušov enkadre de Moraviasilezia regiono
Hrušov enkadre de Moraviasilezia regiono
Vikimedia Komunejo: Hrušov (Ostrava)
Portalo pri Ostrava
La unua aŭstria fabriko por sodo
Sigelilo de kampurbo Hrušov
Fumtubo de la hruŝova kemia fabriko en la jaro 2009

Hrušov estas historia kampurbo en Ĉeĥio situanta sur teritorio de urbo Ostrava. Nuntempe ĝi estas parto de urboparto de Silezia Ostrava. Vivas ĉi tie 2 269 loĝantoj (2021).

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua skribmencio devenas el la jaro 1256, kiam estas menciita vilaĝo Hrušov (villam Grussene) en dokumento de reĝo Přemysl Otakar la 2-a. Plua mencio estas en listo de dekonaĵo de vroclava episkopujo el la jaro 1305 (Grussow). Pli detalaj informoj inkluzive de privilegioj de hereda voktujo troviĝas en dokumento de teŝina princo Kazimír el la jaro 1332 (Gruschow). La nomo iom post iom evoluis, ekz. en la jaro 1426 tenis Hrušov-on Herbort el Hrušov (Greysaw), en la jaro 1447 princo Bolko (Hruszowie), en la jaro 1481 Mikuláš Kropáč el Hrušov (Hrussowi), en la jaro 1568 Jan Sedlnický malpli aĝa (Hrussow). La ŝanĝoj de la posedantoj finiĝis en la jaro 1704, kiam Hrušov-on aĉetis kontraŭ 19 mil florenoj Jindřich Vilém grafo Wilczek kaj en la jaro 1714 li aligis ĝin al Silezia Ostrava. Enla jaro 1849 ĝi estis komune kun Muglinov unuigita kun Heřmanice, sed en la jaro 1866 ĝi denove memstariĝis.

Hrušov estis signifa industria centro. Ekde la jaro 1838 oni ĉi tie minis karbon, en la jaro 1847 estis konstruita fervoja stacidomo sur Norda fervojo de imperiestro Ferdinando. Sed la plej signifa faro estis fondo de la Unua aŭstria fabriko por sodo en la jaro 1851, kiu estis la unua kaj la ĉefa liveranto de sodo al merkato de la aŭstria monarkio. Krom la sodo ĝi produktis ankaŭ sulfatan acidon kaj hidrogenkloridan acidon kaj kalcioksidon.

La devena ligna filia preĝejeto de sankta Maria Magdalena el la jaro 1813 baldaŭ ĉesis sufiĉi al kreskanta nombro de loĝantoj, tial en la jaro 1886 estis komencita konstruado de nova preĝejo de sanktaj Francisko kaj Viktoro, kiu estis solene konsekrita en la jaro 1893. En la jaro 1898 Hrušov akiris memstaran pastran administracion. Loka juda sinagogo estis konstruita en la jaro 1908, sed nazioj en junio de 1939 forbruligis ĝin. La devena ligna preĝejeto estis detruita en la jaro 1942.

La signifo de la municipo estis emfazita pro avanco je kampurbo la 12-an de septembro 1908. La 20-an de julio 1909 ĝi estis de privilegio de imperiestro Francisko Jozefo la 1-a donita al la kampurbo blazono. En la unua kampo estas arĝenta ĉamo kun nigraj kornoj staranta sur tri verdaj montetoj kaj tenanta en la antaŭaj piedoj du krucigitajn ministajn martelojn, en la dua troviĝas malalta brika muro kun arĝenta turo en blua kampo (ĝi prezentas fridigan turon de la fabriko por la sodo) kaj en kalkano de ŝildo estas ondumanta akvo kun arĝenta fiŝo. Ekde la 1-a de julio 1941 Hrušov fariĝis parto de Moravia Ostrava. La municipo estis dum la dua mondmilito liberigita de Ruĝa Armeo la 30-an de aprilo 1945.

Inter famaj naskiĝintoj apartenas aktoro Vlastimil Brodský aŭ kantistino Marie Rottrová.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18691 278
18801 888
18902 543
19004 517
19107 922
19217 736
JaroLoĝantoj
19307 626
19507 386
19617 278
19704 760
19803 636
19912 486
JaroLoĝantoj
20012 267
20112 600
20212 269

Nuntempo[redakti | redakti fonton]

En la jaro 2006 la areo de la kemia fabriko estis vendita en privatajn manojn. En junio de 2008 okazis malkonstruoj de malnovaj konstruaĵoj kaj ekologia esploro. Pasaj rezultoj montris, ke malpurigo ne estas tiel ampleksa kiel sur teritorio de eksa koaksigejo Karolina.

Laŭ imagoj de la proprumanto estiĝos sur la purigita teritorio zono destinita por loĝistiko kaj magazenado, objektoj por eta produkatado kaj administraciaj konstruaĵoj. La areo de la eksa kemia fabriko estas transporte tre bone alirebla - proksime troviĝas aŭtoŝoseo D47, lokaj komunikaĵoj kaj fervoja stacio. En ideala kazo la nova konstruado okazos en la jaro 2009. La suma tempo de la projekto estas taksata je kvin ĝis ok jaroj.

Malantaŭ la fervojo, tuj apud la areo de la kemia fabriko, trovigas loĝzono. Sed iamaj domoj estis en la jaro 1997 tiom damaĝigitaj pro inundo, ke estis forlasite ripari ilin. La teritoria plano de la urbo en tiu ĉi regiono estis ŝanĝita, do en estonteco la malkreskantaj domaĉoj estus anstataŭigotaj per administracio kaj malpeza industrio.

Hrušov – ĉu antaŭmortaj spasmoj?[redakti | redakti fonton]

Foje floranta municipo surrande de la hodiaŭa Ostrava ŝanĝiĝis en periferion, al kiu hodiaŭ ne estas agrabla vido.

Ununura funkcianta kultura objekto estas ĉi tie preĝejo, kiu estas premita per hrušovaj pontoj, nova aŭtoŝoseo kun superveturejoj, malnova ŝutmonto kaj fervoja linio. En la preĝejo okazas ĉiudimanĉe mesoj kaj vizitas ilin ne nur lastaj loĝantoj de Hrušov, sed ankaŭ kredantoj el Muglinov kaj Koblov.[1]

Ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]