Výškovice (Ostrava)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Koordinatoj: 49°46′51″N 18°13′14″E  /  49.78083°N, 18.22056°O / 49.78083; 18.22056 (Výškovice (Ostrava))
Výškovice
municipa parto
Výškovice - panoramio.jpg
Ostrava-Výškovice
Oficiala nomo: Výškovice
Lando Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Moraviasilezia regiono
Distrikto Distrikto Ostrava-urbo
Municipo Ostrava
Historia regiono Moravio
Parto de Ostrava-Sudo
Tipo de parto Loka parto
Rivero Odro
Situo Výškovice
 - koordinatoj 49°46′51″N 18°13′14″E  /  49.78083°N, 18.22056°O / 49.78083; 18.22056 (Výškovice (Ostrava))
Loĝantaro 13 945 (2011)
Unua skribmencio 1408
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo de Výškovice enkadre de Ĉeĥio
ButtonRed.svg
Situo de Výškovice enkadre de Ĉeĥio
Výškovice enkadre de Moraviasilezia regiono
ButtonRed.svg
Výškovice enkadre de Moraviasilezia regiono
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Výškovice (Ostrava)
Portal.svg Portalo pri Ostrava

Výškovice estas historia municipo situanta sur teritorio de Ostrava. Nuntempe ĝi kreas lokan parton de urboparto Ostrava-Sudo kaj ĝi konsistas el du partoj - el la devena Staré Výškovice kaj el loĝdomaro Nové Výškovice, kiu estis konstruita en la 70-aj jaroj de la 20-a jarcento. Výškovice najbaras kun arbarparko Arbaro Bělský.

Nomo[redakti | redakti fonton]

Výškovice akiris sian nomon per sufikso -ovice al persona nomo Vyšek. Tiu estas diminutivo de malnovĉeĥaj nomoj, kiel estas Vyšemír, Vyčeslav ks.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua skribmencio devenas el la jaro 1408 (Wiskowicze). En la dokumento oni diras, ke Hanuš el Bělá akceptis episkopan feŭdon por Stará Bělá kaj Výškovice. Výškovice estis parto de la feŭdo de Stará Bělá ĝis la jaro 1558, kiam ĝi transiris sub Zábřeh. Ekde la jaro 1652 la feŭdo de Zábřeh transiris, kaj kun ĝi ankaŭ Výškovice, al posedaĵo de olomouca kapitulo, kiu aligis ĝin al Petřvald. Parto de la senjorujo de Petřvald Výškovice estis ĝis la jaro 1848.

La loĝantoj vivtenis sin plejparte per agrikulturo, esceptoj estis kelkaj vivtenistoj (ekz. forĝisto). Kvankam industriigo trafis la tutan teritorion de Ostrava, sur plejparte agrikultura karaktero de la municipo ĝi montriĝis neniel aparte. Výškovice tiel komune kun Antošovice, Martinov, Pustkovec kaj Proskovice estis ununuraj municipoj, kiujn fakte ne influis migra ondo el interŝanĝo de la 19-a kaj 20-a jarcentoj.

Ekde sia fondo la municipo falis sub paroĥo en Stará Bělá. Escepto estis mallonga periodo en la jaroj 1624-1630, kiam pastra administracio plenumis paroĥon en Stará Ves nad Ondřejnicí. Ĝis la jaro 1873 la infanoj el Výškovice vizitadis lernejon en Stará Bělá. Post ĝi akiris la propran lernejon.

Výškovice estis aligita al Moravia Ostrava la 1-an de julio 1941. La memstarecon ĝi akiris la 16-an de majo 1954. La rea aligo al Ostrava okazis la 1-an de januaro 1966.