Stará Bělá

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Stará Bělá
kvartalo
Stará Bělá
Situo de urba parto Stará Bělá en Ostrava (klakmapo)Krásné PolePlesnáPustkovecPorubaMartinovTřeboviceHošťálkoviceLhotkaPetřkoviceSilezia OstravaMichálkoviceRadvanice kaj BartoviceMoravia Ostrava kaj PřívozMariánské Hory kaj HulvákyNová VesVítkoviceSvinovPolanka nad OdrouProskoviceOstrava-JihHrabováNová BěláStará Bělá
Situo de urba parto Stará Bělá en Ostrava (klakmapo)
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Stará Bělá
Lando Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Moraviasilezia regiono
Distrikto Distrikto Ostrava-urbo
Historia regiono Moravio
Parto de Ostrava
Tipo de parto Urba parto
Memorindaĵo Preĝejo de Johano Nepomuka
Rojo Starec
Situo Stará Bělá
 - koordinatoj 49° 45′ 41″ N 18° 14′ 17″ O / 49.76139 °N, 18.23806 °O / 49.76139; 18.23806 (mapo)
Areo 13,9331 km² (1 393,31 ha)
Loĝantaro 3 980 (2021)
Denseco 285,65 loĝ./km²
Unua skribmencio 1272
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 724 00
Situo de Stará Bělá enkadre de Ĉeĥio
Situo de Stará Bělá enkadre de Ĉeĥio
Situo de Stará Bělá enkadre de Ĉeĥio
Stará Bělá enkadre de Moraviasilezia regiono
Stará Bělá enkadre de Moraviasilezia regiono
Stará Bělá enkadre de Moraviasilezia regiono
Vikimedia Komunejo: Stará Bělá
Retpaĝo: www.starabela.cz
Portalo pri Ostrava

Stará Bělá estas ekde la 24-a de novembro 1990 urba parto de la statuta urbo Ostrava en Ĉeĥio. La urba parto situas proksimume 10 km sudoriente de urbocentro de Ostrava. Fluas tra ĝi rojo Starec (devene Bělá). Vivas ĉi tie 3 980 loĝantoj (2021).

Historio[redakti | redakti fonton]

Malnova slava vilaĝeto estiĝis verŝajne en duono de la 13-a jarcento, la unuan skriban mencion ni trovos en dokumento de olomouca episkopo Bruno el la jaro 1272. En la jaro 1408 ricevis per feŭdo Bělá-on kaj Výškovice-on Hanuš z Bělé - ĉi tie unuafoje aperas la nomo Stará Bělá (Antiquo Byele). Lasta posedanto de Zábřeh, kies parto estis Výškovice kaj Stará Bělá ekde la jaro 1590, estis olomouca kapitulo, kiu tenis ĝin ĝis nuligo de servuteco en la jaro 1848. En la jaro 1941 Stará Bělá estis aligita al Moravia Ostrava. La municipo estis dum la dua mondmilito liberigita fare de Ruĝa Armeo la 1-an de majo 1945. En la jaro 1954 la municipo memstariĝis. En 1960 loka parto Cikánka estis aligita al Krmelín kaj loka parto Paseky al Ostrava. Stará Bělá mem fariĝis parto de Ostrava la 1-an de januaro 1975.

La loka paroĥo estas unuafoje skribe menciita en la jaro 1506. Falis en ĝin ankoraŭ municipoj Nová Bělá, Proskovice, Výškovice kaj Krmelín. Výškovice estis ekde la jaro 1966 alparoĥigita al Zábřeh. Devena ligna preĝejeto de sankta Nikolao estis en la jaro 1780 deŝirita kaj anstataŭigita per masonita preĝejo de Johano Nepomuka. Korpuso de hus estis en la municipo konstruita en 1924.

Memorigaĵoj[redakti | redakti fonton]

En la urbocentro proksime de tombejo kaj la eksa senjora korto troviĝas restaĵoj de akva burgaro konstruita de Hanuš z Dětřichovic (Větřkovice ĉe Příbor) ĉirkaŭ la jaro 1408. En 1422 la burgaro estis subigita al senjoroj el Cimburk. Sed la unua skriba mencio pri la burgaro en Stará Bělá estas nur el la jaro 1476.[1] La burgaro estis lastfoje enloĝita de Zuzana Preissová, la vidvino post Ladislav z Kadaně, el Nový Jičín en la unua duono de la 16-a jarcento.[2]

Plua memorigaĵo estas preĝejo de sankta Johano Nepomuka konsekrita en la jaro 1801.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. JIŘÍK, Karel, et al. Histrio de Ostrava. 1. eld. Ostrava : Sfinga, 1993. 811 p.
  2. Jan P. Štěpánek, Šlechtická sídla na Frýdecko - Místecku, J. Tichánek a kolektiv, 2006

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]