Hulváky

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Koordinatoj: 49°49′N 18°14′E  /  49.817°N, 18.233°O / 49.817; 18.233 (Hulváky)
Hulváky
germane: Hulwaken
municipa parto
Hulváky, domy.jpg
Domoj en Hulváky
Oficiala nomo: Hulváky
Lando Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Moraviasilezia regiono
Distrikto Distrikto Ostrava-urbo
Municipo Ostrava
Historia regiono Moravio
Parto de Mariánské Hory kaj Hulváky
Tipo de parto Loka parto
Situo Hulváky
 - koordinatoj 49°49′N 18°14′E  /  49.817°N, 18.233°O / 49.817; 18.233 (Hulváky)
Unua skribmencio 1547
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo de Mariánské Hory enkadre de Ĉeĥio
ButtonRed.svg
Situo de Mariánské Hory enkadre de Ĉeĥio
Mariánské Hory enkadre de Moraviasilezia regiono
ButtonRed.svg
Mariánské Hory enkadre de Moraviasilezia regiono
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Hulváky
Portal.svg Portalo pri Ostrava
Monumento al falintoj kaj torturitoj en Hulváky

Hulváky (germane Hulwaken) estas loka parto de ostrava urboparto Mariánské Hory kaj Hulváky. Ĝi situas sur katastra teritorio Zábřeh-Hulváky, kiu en la pasinteco kreis la nordan parton de la katastra teritorio Zábřeh nad Odrou.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio pri tiu ĉi loko estas el la jaro 1547, kiam olomouca episkopo Johano la 16-a Dubravius lasis en tiuj ĉi lokoj konstrui fiŝlagon. Tiu troviĝis proksime grava ŝoseo KrakovoOpavaMoravia OstravaČeský Těšín. Ĝuste la menciita profunda kavovojo nomiĝis germane Hohlweg, kio estas kavpado. La loka dialekto ŝanĝis ĝin al Hulwag kaj en la ĉeĥan tiel transiris la vorto Hulváky. Laŭ alia versio tiu ĉi loko nomiĝis Ulvágy kaj el ĝi poste estiĝis la hodiaŭa Hulváky. Sed domaro, kiu ĉi tie ekde la jaro 1889 estiĝadis, unue portis la nomon Prokopec, laŭ la unua dometisto František Prokop. La historio de Hulváky mallarĝe koneksis kun la ĉirkaŭaj municipoj: Nová Ves, Vítkovice, Čertova Lhotka kaj precipe kun Zábřeh nad Odrou, kies lokan parton ĝi kreis ekde la jaro 1850.

Ferfabriko Vítkovice komencis en la jaro 1889 konstrui por siaj laboristoj unu- kaj duetaĝajn domojn. Tiu ĉi laborista kolonio nombris en la jaro 1911 dudek domojn. Tiutempe vivis en Hulváky 3659 loĝantoj.

En la jaro 1896 estis establita duklasa municipa lernejo, en la jaro 1903 poste lernejo burĝa. La ferfabriko Vítkovice konstruis en la jaro 1912 privatan germanan lernejon, sed tiun vizitadis ankaŭ ĉeĥaj infanoj. En la jaro 1926 oni komencis instrui en la nova burĝa lernejo en strato Matrosovova. El la sesdekaj jaroj vizitadis ĝin kvanto de pli poste eminentaj futbalaj ludantoj, kiel estis ekz. Bernady, Benefi aŭ Vojáček. En 1982 ĉi tien estis transloĝigita meza ĝardenista lernejo el Zábřeh.

La ĉeĥa biblioteko estis malfermita en la jaro 1919. En la sama jaro estiĝis futbala klubo Slovan Hulváky, kiu ĝis la jaro 1932, kiam ĝi akiris la propran ludejon, devis ludi en diversaj lokoj de Ostrava. La futbalistoj estis tre sukcesaj, ĝis la komenco de la dua mondmilito ili gajnis kvarfoje silezian ĵupon.

Inter la jaroj 1924-1926 ĉi tie loĝis pli posta prezidento Klement Gottwald, kiu en Ostrava laboris kiel komunista redaktisto de Dělnický deník kaj Pravda chudoby.

En la 20-aj jaroj de la 20-a jarcento estiĝis sur teritorio de Nová Ves areo, al kiu oni komencis diri Ostrava Venecio. Eksteran restoracion ĉe lagetoj vizitadis ĉefe junaj homoj el la ĉirkaŭaĵo. La areo funkcias ankaŭ nuntempe.

Banejo en Hulváky[redakti | redakti fonton]

En la jaro 1928 estis laŭ projekto de arkitekto Jaromír Moučka komencita konstruado de somera banejo en ekspresiva funkcionalisma stilo. Temis pri unu el la unuaj artefaritaj banejoj en Ĉeĥoslovakio kun kapacito por preskaŭ 3800 personoj. Inter signifaj novaĵoj apartenis ekz. filtrado de akvo aŭ saltpontetoj. Somere de 1930 ĝi estis solene malfermita. Kostoj por ties konstruo atingis preskaŭ tri milionoj da kronoj. Ekipita ĝi estis de kegloludo, saŭno, bankuva banado, refreŝigejo, mankis eĉ ne frizistaj kaj kosmetikaj servoj. En la 90-aj jaroj la banejo ĉesis esti riparata kaj iom post iom ĝi malkreskis. En la jaro 2009 ostrava reprezentantaro decidis pri ties aĉeto kaj egaligo kun la tero. Sur ties loko devus elkreski novaj loĝejoj aŭ domo por emeritoj.

Monteto en Hulváky[redakti | redakti fonton]

Monteto en Hulváky estas altaĵo en katastro de Zábřeh-Hulváky kun deklivo 80 ‰ de vojkruciĝo en Nová Ves. Ĝi kreas signifan orientigan punkton en la ĉirkaŭaĵo. Estas en ĝi lokigitaj haltejoj de OTIS (haltejo de Transporta entrepreno Ostrava Hulváky kaj haltejo de Connex Morava Ostrava, Hulváky). Herboriĉa areo sur la monteto de tempo al tempo servas kiel loko por cirko. Sur la montetpiedo, apud la trolebusa returniĝejo (haltejo Sokola Tůmy), estas konstruata hejmo por emeritoj kaj komunuma centro por infanoj kun kombinitaj difektoj sur loko de la eksa fabriko Pyro Moravia. Post ties finigo iliaj klientoj devus esti 120 gemaljunuloj kaj 72 infanoj. Sed la konstruado estas pli longan tempon haltigita. La monteto en Hulváky estas ankaŭ menciita en kanto Revizio de veturbiletoj de Jaromír Nohavica. Laŭ planoj de Josef Kotas ĉi tie devis post la dua mondmilito elkreski grandega heliporto.

Arbaro en Hulváky[redakti | redakti fonton]

Arbaro en Hulváky troviĝas sur la monteto en Hulváky kaj ĝi etendiĝas sur katastroj de Mariánské Hory kaj Nová Ves. Ĝi estas dividita en tri partojn per stratoj 28. října kaj Plzeňská. La miksita arbaro kun superforto de foliaj arboj estis natura parto de urba fortikigo de Moravia Ostrava kaj signife ĝi kontribuis al mastrumado de la urbo. En la 19-a jarcento okazis granda malkresko de la arbaro en konekso kun konstruado de ferfabriko Vítkovice. Nuntempe la arbaro plenumas refreŝigejan funkcion por loĝantoj de Ostrava. La arbaron administras kompanio Ostravaj arbaroj kaj ĝi enfalas sub regionon Poruba.

La 30-an de aprilo 1945 matene en la arbaron en Hulváky kraŝis depafita soveta aviadilo. Ĝia komandanto, leŭtenanto Nikolaj Krivov, estis grave vundita kaj helpe de paraŝuto li descendis sur la futbalan ludejon en Hulváky. Poste li forrampis en pergolon malantaŭ loka gastejo, kie trovis lin Marie Tkáčová kaj ŝia filo Josefo. Germanoj ja trovis la paraŝuton, sed pro flugatakoj ili ne kapablis la esploradon fini. Ĉirkaŭ la 16-a horo en la arbaro aperis la unuaj sovetaj soldatoj, kiuj la vunditan aviadiston transprenis kaj transveturigis en malsanulejon en Krakovo. Ĉi tie li resaniĝis kaj poste li vizitis siajn savintojn. Lia mitralisto, la 19-a jara Nikolaj Ovĉininkov (en literaturo li estas ankaŭ indikata kiel Ovĉinikov), ne havis tian feliĉon kaj dum la kraŝo de la aviadilo li pereis. Omaĝe de li estis proksime de loko de la malfeliĉo senvualigita printempe de 1946 monumento de akademia skulptisto Karel Vávra.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Fotogalerio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]