Plesná (Ostrava)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Koordinatoj: 49°51′48″N 18°08′52″E  /  49.86333°N, 18.14778°O / 49.86333; 18.14778 (Plesná (Ostrava))
Plesná
kvartalo
Plesná centrum.JPG
Plesná kun preĝejo de sankta Jakobo
Krásné Pole Plesná Pustkovec Poruba Martinov Třebovice Hošťálkovice Lhotka Petřkovice Silezia Ostrava Michálkovice Radvanice kaj Bartovice Moravia Ostrava kaj Přívoz Mariánské Hory kaj Hulváky Nová Ves Vítkovice Svinov Polanka nad Odrou Proskovice Ostrava-Sudo Hrabová Nová Bělá Stará BěláSituo de urba parto Plesná  en Ostrava (klakmapo)
Pri ĉi tiu bildo
Flag of Plesná.svg
Flago
Plesná CoA.svg
Blazono
Oficiala nomo: Plesná
Lando Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Moraviasilezia regiono
Distrikto Distrikto Ostrava-urbo
Historia regiono Ĉeĥa Silezio
Parto de Ostrava
Tipo de parto Urba parto
Rivero Plesenský potok
Situo Plesná
 - koordinatoj 49°51′48″N 18°08′52″E  /  49.86333°N, 18.14778°O / 49.86333; 18.14778 (Plesná (Ostrava))
Areo 4,87 km² (487 ha)
Loĝantaro 1 311 (30.06.2010)
Denseco 269,2 loĝ./km²
Unua skribmencio 1255
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 725 27
Festivalo Sanktvenceslaa muzika festivalo
Situo de Plesná enkadre de Ĉeĥio
ButtonRed.svg
Situo de Plesná enkadre de Ĉeĥio
Plesná enkadre de Moraviasilezia regiono
ButtonRed.svg
Plesná enkadre de Moraviasilezia regiono
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Plesná (Ostrava)
Retpaĝo: www.plesna.cz
Portal.svg Portalo pri Ostrava

Plesná estas ekde la 1-a de januaro 1994 23-a urba parto de la statuta urbo Ostrava. Ĝis la 24-a de aprilo 1976, kiam ĝi fariĝis parto de la urboparto Poruba, ĝi estis memstara municipo. La urboparto situas proksimume 15 km nordokcidente de urbocentro de Ostrava. Ĝi najbaras kun urbopartoj Martinov, Pustkovec, Poruba kaj Krásné Pole, plu poste kun municipoj Děhylov, Dobroslavice kaj Velká Polom. Katastro konsistas el katastraj teritorioj Stará Plesná kaj Nová Plesná.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua skriba mencio pri la municipo devenas el la 17-a de decembro 1255. Boček z Obřan donacis al monaĥejo en Žďár nad Sázavou krom alian municipon Plesna en Opavio. Konfirmon de la donaco faris en la jaro 1261 olomouca episkopo Bruno el Schauenburg. Proksime de (Stará) Plesná estis en la jaro 1789 fondita nova municipo - Nová Plesná. En la jaro 1850 Stará Plesná kaj Nová Plesná unuiĝis. En la jaro 1860 aĉetis la municipon Johano Nepomuk grafo Wilczek, kiu tiutempe tenis ankaŭ Klimkovice-on kaj Polan Ostravon. La 8-an de oktobro 1938 la municipo estis aligita al Sudeta ĵupo, dum la dua mondmilito ĝi estis liberigita fare de Ruĝa Armeo la 26-an de aprilo 1945.

La loĝantoj dediĉis sin al agrikulturo kaj tiu ĉi maniero de la vivtenado neniel principe influis nek industria prospero en Ostrava-regiono. Kvankam plimulto de la loĝantoj trovis laboron en la industrio, la agrikultura karaktero de la municipo restis konservita. La municipo havis la propran paroĥon ekde la 15-a jarcento. Verŝajne en la jaro 1607 transprenis ĝin protestantoj. En la jaro 1654 la municipo estis alparoĥigita al Hlučín; la memstaran pastran administracion ĝi akiris reen nur en la jaro 1780, kia estis alparoĥigitaj al ĝi ankaŭ la ĉirkaŭaj municipoj Děhylov, Dobroslavice, Jilešovice, Martinov kaj Pustkovec.

Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Preĝejo de sankta Jakobo (kultura memorigaĵo)

La devena plesna filia ligna preĝejo estis verŝajne konstruita en la 13-a jarcento, skriba mencio pri ĝi estas nur el la 15-a jarcento. La preĝejo situis sur nuntempa lerneja ĝardeno, proksimume sur loko de hodiaŭa kapelo. Fundamenta ŝtono de la nova preĝejo estis metita en la jaro 1787. Konstrui lasis ĝin tiama posedanto de dobroslavica senjorujo, grafo Wengerski el Ungarschutz kun granda helpo de civitanoj de ĉiuj municipoj de la paroĥo.

Kapeleto (kultura memorigaĵo)

Ĝi devenas el la unua duono de la 19-a jarcento, pordego poste el la dua duono de la 19-a jarcento.

Monumento al viktimoj de la unua mondmilito kaj la dua mondmilito
Monumento al Ruĝa Armeo
Memortabulo de interbrigadisto Karel Svoboda

Kulturo kaj sporto[redakti | redakti fonton]

Agadas ĉi tie Korpuso de propravolaj fajroestingistoj kaj TJ Sokol Plesná. La municipo aranĝas ĉiujare folkloran festivalon Maja Plesná kaj ĝi gastigas Sanktvenceslaan muzikan festivalon.

TJ Sokol Plesná aranĝas aŭtunan biciklistan konkurson Plesna pado kaj ĝi trafikas plurcelan ludejon en loka parto Žižkov kaj en plesna gimnastikejo ĝi trejnas badmintonan trupon.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]