Bruno el Schauenburg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Bruno el Schauenburg
Episkopo de Olomouc
Biskup Bruno ze Schauenburku.gif
Persona informo
Devena nomo germane Bruno von Schauenburg, ĉeĥe Bruno ze Schauenburku
Naskiĝo proks. 1205
en Schaumburg Castle, Lower Saxony
Morto 17-a de februaro 1281
en Olomouc
Tombo Preĝejo Sankta Maŭrico [#]
Religio Kristanismo [#]
Ŝtataneco Germanio [#]
Familio
Patro Adolf III of Holstein [#]
Episkopo de Olomouc Olomouc diocese.png
Regado 12451281
Antaŭulo Konrado el Friedberg
Sekvanto Dětřich
[#] Fonto: Vikidatumoj
v  d  r
Information icon.svg

Bruno el Schauenburg (naskiĝinta proksimume en 1205, probable en Ŝaŭmburgo, mortinta la 17-an de februaro 1281 en Kroměříž) estis germana pastro, en la jaroj 1245 - 1281 li estis Episkopo de Olomouc, pli poste ankaŭ konsilanto kaj diplomato de ĉeĥa reĝo Přemysl Otakar la 2-a.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Bruno el Schauenburg estis signifa gravulo de ĉeĥa historio de la 13-a jarcento. Li devenis el saksia familio de grafoj el Ŝaŭmburgo kaj iom post iom li restadis en la imperio en vicoj de ekleziaj oficoj. Li agadis kiel kanoniko en Magdeburg, provosto en Lübeck kaj fine li estis kapelano de papo Inocento la 4-a. Sed en Bohemio ili de komence rifuzis la novan kapelanon, reĝo Venceslao la 1-a agnoskis lin nur en la jaro 1247. Nur poste Bruno povis ekofici en sia oficejo. Sed tuj poste li akiris la favoron de reĝo, kiam li dum ribelo de lia filo Přemysl stariĝis al flanko de Venceslao kaj pli poste li meritis pri repaciĝo de la patro kaj la filo.