Saksio
![]() |
La titolo havas ankaŭ aliajn signifojn, por vidi ilin bonvolu rigardi la apartigilan paĝon: Saksio (apartigilo) |
Saksio | |||
germane Sachsen | |||
Federacia lando | |||
Elaviadila foto de urbo Dresdeno
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Freistaat Sachsen | |||
Lando | ![]() | ||
---|---|---|---|
Federacia lando | Saksio | ||
Distriktaroj | Dresden (ĝis la 1-a de marto 2012), Chemnitz, Leipzig | ||
Distriktoj | 10
| ||
Historiaj regionoj | 4
| ||
Montaroj | Ercmontaro, Elba Grejsmontaro, Luzacia Montaro | ||
Najbaras kun | 9
| ||
Riveroj | 5
| ||
Ĉefurbo | Dresdeno | ||
- koordinatoj | 51° 03′ N 13° 44′ O / 51.050 °N, 13.733 °O (mapo) | ||
Areo | 18 413,91 km² (1 841 391 ha) | ||
Loĝantaro | 4 077 937 (decembro 2018) | ||
Denseco | 221,46 loĝ./km² | ||
Ministroprezidanto | Michael Kretschmer (CDU) ekde 2017 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MEST (UTC+2) | ||
ISO 3166 | DE-SN | ||
Aŭtokodoj | Listo de aŭtokodoj | ||
Landa Eo-asocio | Saksa Esperanto-Ligo | ||
Situo de Dresdeno enkadre de Germanio
| |||
![]() | |||
Retpaĝo: sachsen.de | |||
Saksio aŭ Saksujo estas federacia lando en la sudorienta parto de Germanio. Ĝia oficiala nomo estas Freistaat Sachsen (Freistaat = Republik = respubliko). Al Saksio limas la germanaj federaciaj landoj Brandenburgio (norde), Saksio-Anhalto (norde kaj nordokcidente), Turingio (okcidente), Bavario (sudokcidente) plus la ŝtatoj Ĉeĥio en la sudo kaj Pollando en oriento. Ĝi havas areon de 18 413 kvadrataj kilometroj kaj fine de decembro 2018 ĝi havis 4 077 937 loĝantojn.
La nomo "Saksio" venas de la saksoj, antikva tribo kiu vivis en la nordokcidenta parto de la nuntempa germana teritorio, en la nuna Malsupra Saksio. Ili estis unu el la triboj kiuj konkeris Anglion kaj kunmergiĝis tie kiel Anglosaksoj. La nomo de la iama tiea duklando ŝoviĝis sudorienten, al la nuna Saksio, kiu tamen neniam estis loĝloko de la origina tribo kies nomon ĝi nun portas.
Saksio estas unu el la kvin t.n. Novaj federaciaj landoj de Germanio, kiuj apartenis al Germana Demokratia Respubliko de 1949 ĝis 1990 kaj aliĝis al Federacia Respubliko Germanio en la Germania reunuiĝo en 1990.
Urboj kaj geografio[redakti | redakti fonton]
Grandaj urboj[redakti | redakti fonton]
Rango | Urbo | Loĝantaro |
---|---|---|
1 | Lepsiko | 531,582 |
2 | Dresdeno | 530,754 |
3 | Chemnitz | 242,022 |
4 | Zwickau | 91,564 |
5 | Plauen | 63,967 |
6 | Görlitz | 54,042 |
7 | Freiberg | 40,268 |
8 | Bautzen | 39,607 |
9 | Freital | 39,276 |
10 | Pirna | 37,645 |
Ŝtata ĉefurbo, Dresdeno
Rigardo super centro de Lepsiko
Chemnitz, rigardo super Falkeplatz
Ĉefa merkato de Zwickau
Historia urbo Görlitz
Aliaj urboj[redakti | redakti fonton]
Annaberg-Buchholz, Bad Schandau, Brand-Erbisdorf, Flöha, Görlitz, Hohnstein, Hoyerswerda, Kamenz, Löbau, Meißen, Mittweida, Radebeul, Tharandt, Zittau, Zöblitz
Montaroj[redakti | redakti fonton]
Ercmontaro, Elba Grejsmontaro, Luzacia Montaro
Riveroj[redakti | redakti fonton]
Elbo, Mulde, Freiberger Mulde, Zwickauer Mulde,
Administra strukturo[redakti | redakti fonton]
Distriktaroj (Regierungsbezirke)[redakti | redakti fonton]
Saksio ĝis la 1-a de marto 2012 estis dividita en tri administraj distriktaroj: Dresden, Chemnitz kaj Leipzig.
Distriktoj (Landkreise)[redakti | redakti fonton]
En Saksio ekzistas 10 distriktoj (Landkreise) kaj 3 eksterdistriktaj urboj[1].
- Bautzen
- Ercmontaro
- Görlitz
- Leipzig
- Meißen
- Distrikto Centra Saksio (Mittelsachsen)
- Distrikto Norda Saksio (Nordsachsen)
- Distrikto Saksa Svislando-Orienta Ercmontaro (Sächsische Schweiz-Osterzgebirge)
- Vogtland
- Zwickau
Eksterdistriktaj urboj[redakti | redakti fonton]
- Dresdeno (ĉefurbo de la federacia lando, dua plej granda urbo)
- Lepsiko (laŭ loĝantaro plej granda urbo de Saksio)
- Chemnitz (tria plej granda urbo de Saksio)

Komunumoj[redakti | redakti fonton]
Saksio konsistas el 497 politike sendependaj komunumoj (2008-04-01). Inter ili estas: 7 eksterdistriktaj urboj, 171 urboj, kiuj apartenas al distrikto (el inter ili 36 "grandaj distriktaj urboj" kun pli ol 20.000 enloĝantoj) kaj 319 pliaj neurbaj komunumoj. La urbaj kaj neurbaj komunumoj ofte fondis komunumarojn por pli efika plenumado de administraj taskoj.
Komparu kun: Listo de la komunumoj en Saksio
Luzacio[redakti | redakti fonton]
La Luzacia lignita regiono - germane Lausitzer Braunkohlerevier, suprasorabe Łužiski brunicowy rewěr - estas lignito(=brunkarbo)-minada teritorio en la sudoriento de la federacia lando Brandenburgio kaj en la nordoriento de la federacia lando Saksio.
Loĝantaro[redakti | redakti fonton]
Parolmaniero[redakti | redakti fonton]
La suprasaksa germana dialekto (germane Obersächsisch) estas orienta centreja germana dialekto parolata en granda parto de la moderna federacia lando Saksio kaj en la apudaj partoj de Saksio-Anhalto kaj Turingio. Kvankam ordinarlingve nomata "la saksa" (germane Sächsisch), ĝi estas malsama al la malsuprasaksa dialektogrupo de la platgermana lingvo en norda Germanio. La suprasaksa estas proksime ligita al la turingia dialekto parolata en la okcidente najbaraj regionoj[2].
Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]
Notoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ Sächsisches Kreisgebietsneugliederungsgesetz Arkivigite je 2012-11-03 per la retarkivo Wayback Machine (PDF, 1,1 MB) germane
- ↑ Ludwig Erich Schmitt (eld.): Germanische Dialektologie ["ĝermana dialektologio"]. Eldonejo Franz Steiner, Wiesbaden 1968, paĝo 143 germane
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- oficiala retejo (germane)
- mapo de la historia Elektoprinclando Saksio el 1789
- Esperanto en Saksio kun multaj ligiloj
|
|