Zwickau

| Zwickau | ||||||
|
| ||||||
| granda distrikturbo • ĉefregioncentro • urba komunumo de Germanio • ĉefurbo de distrikto en Germanio | ||||||
|---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||
| Administrado | ||||||
| Federacia lando | Saksio | |||||
| Distrikto | Distrikto Zwickau | |||||
| Urborajtoj | Urbo (Stadt) | |||||
| Telefona antaŭkodo | 0375, 03761 (urboparto Hartmannsdorf), 037604 (urboparto Oberrothenbach) | |||||
| Poŝtkodo | 08056–08067 | |||||
| Aŭtomobila kodo | Z, WDA | |||||
| Oficiala Municipokodo | 14524330 | |||||
| NUTS | DED13 | |||||
| Subdivido | 5 urbodistriktoj kun 35 urbopartoj (kvartaloj) | |||||
| Politiko | ||||||
| Komunumestro | Pia Findeiß | |||||
| Partio de komunumestro | SPD | |||||
| Adreso de la administrejo | Hauptmarkt 1 08056 Zwickau | |||||
| Demografio | ||||||
| Loĝantaro | 87410 (stato 2024-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | |||||
| Geografio | ||||||
| Geografia situo | 50° 43′ N, 12° 30′ O (mapo)50.71888888888912.496111111111Koordinatoj: 50° 43′ N, 12° 30′ O (mapo) | |||||
| Alto super la marnivelo | 267 m | |||||
| Areo | 102,54 km² | |||||
| Oficiala retejo | https://www.zwickau.de/ | |||||
Zwickau [CVIkaŭ] - en la saksa dialekto de la germana ankaŭ „Zwigge“ - estas urba komunumo en Saksio, federacia lando de Germanio. Fine de decembro 2024 la komunumo havis 87 410 loĝantojn sur areo de 102,58 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 854 loĝantoj/km². La teritorio havas komunan limon en horloĝa direkto kun la samdistriktaj komunumoj Dennheritz norde, Glauchau nordoriente, Mülsen kaj Reinsdorf oriente, Wilkau-Haßlau sudoriente, Hirschfeld sude, Lichtentanne sudokcidente, Werdau okcidente kaj Neukirchen kaj Crimmitschau nordokcidente. Ĝis la 1-a de aŭgusto 2008 ĝi havis la statuson de eksterdistrikta urbo, ekde tiam ĝi estas la administra centro de nova distrikto Zwickau.
Unuafoje dokumente menciita en la jaro 1118, ĝi rapide evoluis al fama komercocentro. Al tio kontribuis minekspluato kaj diversspecaj metiejoj, same kiel la favora situo apud la komercostrato inter Altenburg kaj Prago. En la 19-a jarcento Zwickau evoluis al grava industria centro de la reĝlando Saksio. Inter 1952 ĝis 1990 la loĝloko apartenis al la distrikto Karl-Marks-urbo de orienta Germanio.

Zwickau estas la naskiĝurbo de la komponisto Robert Schumann. En la domo, kie li naskiĝis, nuntempe troviĝas muzeo pri li kaj lia edzino, la pianistino Clara Wieck.
En Zwickau vivis la luterana komponisto de ekleziaj kantoj Gotthard Schuster, kiu naskiĝis en Langenhessen dum 1674 kaj mortis en Zwickau dum 1761.
Iom da statistiko
[redakti | redakti fonton]- Situo: 50° 44’ NO, 12° 29’ OR
- Loĝantaro: 95.841 (decembro 2007)
- Alteco: averaĝe 263 metrojn super la marnivelo
- Areo: 102,54 km²
- Horzono: GMT+1h (+2h de aprilo ĝis oktobro)
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]Famuloj
[redakti | redakti fonton]Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]

| ||||||
| ||||||||



