Saltu al enhavo

Werdau

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Werdau
Blazono
Werdau (Germanio)
Werdau (Germanio)
DEC

Map

granda distrikturbo • urba komunumo de Germanio
Administrado
Federacia lando Saksio
Distrikto Distrikto Zwickau
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Telefona antaŭkodo 03761
Poŝtkodo 08412
Aŭtomobila kodo Z, WDA
Oficiala Municipokodo 14524300
Subdivido Urbocentro (Kernstadt), 4 setlejoj (Ortschaften)
Politiko
Komunumestro Stefan Czarnecki
Partio de komunumestro CDU
Adreso de la administrejo Markt 10-18
Demografio
Loĝantaro 20520 (stato 2024-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 50° 44′ N, 12° 23′ O (mapo)50.73333333333312.383333333333Koordinatoj: 50° 44′ N, 12° 23′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 334 m
Areo 65,59 km²
Oficiala retejo https://www.werdau.de/
vdr

Werdau (prononcu [VERdaŭ]) estas urba komunumo en Germanio, kiu ekde 1990 estas parto de la federacia lando Saksio. Ĝis la 31-a de julio 2008 ĝi estis la administra centro de la distrikto Zwickauer Land; ekde la 1-a de aŭgusto 2008 tiu distrikto kun najbaraj distrikto kaj eksterdistrikta urbo kunfandiĝis al nova distrikto Zwickau, kaj la urbo estas parto de tiu nova distrikto. Fine de decembro 2024 la urbo havis 21 442 loĝantojn sur areo de 65,63 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 317 loĝantoj/km². La teritorio havas komunan limon interalie kun Neukirchen oriente, Zwickau oriente, Lichtentanne sudoriente, Fraureuth sude, Mohlsdorf-Teichwolframsdorf en la najbara distrikto Greiz okcidente kaj Langenbernsdorf nordokcidente.

Inter 1952 ĝis 1990 la loĝloko apartenis al la distrikto Karl-Marks-urbo de orienta Germanio.

Esperanto en Werdau

[redakti | redakti fonton]

Hermann Albrecht Naumann enkondukis Esperanto-kursojn en la mezlernejoj de Werdau en 1920 kaj 1922.

Eksteraj rilatoj

[redakti | redakti fonton]


la centra bazara placo panorame