Federacia lando (Germanio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

"Federacia lando" (germane Bundesland) nomiĝas ĉiu membro-ŝtato de Federacia Respubliko Germanio. Tio estas la nuntempa lingvo-uzo. Laŭ la konstitucio la membro-ŝtatoj nomiĝas simple "landoj" (germane Land, plurale Länder) .

La federaciaj landoj en Germanio estas politikaj unuoj, kiuj teorie havas ŝtatan karakteron. Ano de federacia lando estas ĉiu germano, kiu havas tie sian oficialan loĝejon minimume ekde tri monatoj. La limoj de tiuj regionaj ŝtatoj estas ŝanĝeblaj nur per plebiscito de la koncernaj loĝantoj. Ĝis nun nur unu ŝanĝo sukcesis, nome tiu el kiu kreiĝis Baden-Virtembergo en 1952. La planita kunfandiĝo de Berlino kaj Brandenburgio ne ricevis la necesan plimulton en plebiscito (1995).

Inter la federacio kaj la regionaj ŝtatoj ekzistas divido de la taskoj. Ekzemple, nur la federacio okupiĝas pri eksteraj rilatoj, defendo, valuto kaj mezuroj, kaj nur la federaciaj landoj okupiĝas pri lernejoj. Multaj taskoj tamen estas komuna agokampo de ambaŭ. La federaciaj landoj estas reprezentataj en speciala germana organo, la Federacia Konsilio ('Bundesrat'), kiu havas certajn veto-rajtojn pri federaciaj leĝoj. Ĉar laŭ la germana konstitucio ĉiuj germanoj devas havi proksimume samajn vivkondiĉojn en la tuta lando, Germanio estas tre unueca federacia ŝtato (kompare ekzemple al Usono).

Federacia lando havas proprajn ĉefministron, registaron kaj parlamenton, sed ankaŭ konstitucion, flagon kaj ofte ankaŭ himnon.


Lando
Loĝantoj
Ĉefurbo
Baden-Virtembergo
10.694.215
Stuttgart (Stutgarto)
Bavario
12.401.000
München (Munkeno)
Berlino
3.388.477
Brandenburgio
2.570.899
Potsdam (Potsdamo)
Bremeno
663.642
Hamburgo
1.733.716
Hesio
6.093.000
Wiesbaden (Visbadeno)
Malsupra Saksio
7.993.415
Hannover (Hanovro)
Meklenburgo-Antaŭpomerio
1.735.000
Schwerin (Ŝverino)
Nordrejn-Vestfalio
18.079.686
Düsseldorf (Duseldorfo)
Rejnlando-Palatinato
4.063.000
Mainz (Majenco)
Saksio
4.327.000
Dresden (Dresdeno)
Saksio-Anhalto
2.535.833
Magdeburg (Magdeburgo)
Sarlando
1.062.754
Saarbrücken (Sarbruko)
Ŝlesvigo-Holstinio
2.820.000
Kiel (Kilo)
Turingio
2.378.000
Erfurt (Erfurto)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]