Ŝlesvigo-Holstinio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Schleswig-Holstein
Ŝlesvigo-Holstinio

Flag of Schleswig-Holstein (state).svg

DEU Schleswig-Holstein COA.svg

Detaloj Detaloj
Nacia devizo: ''„Up ewig ungedeelt“ (eterne nedividite)
Bazaj informoj
Ĉefurbo Kiel
Oficiala(j) lingvo(j) germana
Ĉefa(j) lingvo(j) germana; platdiĉa, nordfrisa, dana
Plej ofta(j) religio(j) protestantismo
Areo
 % de akvo
15,731 km²
?
Loĝantaro 2 830 864 (decembro 2014)
Landokodo DE-SH
Politiko
Politika sistemo demokratia respubliko, federacia lando de Germanio
Ĉefministro Torsten Albig (SPD)
Sendependiĝo disde prusia provinco 23-a de aŭgusto 1946
Ekonomio
v  d  r
Information icon.svg

Ŝlesvigo-Holstinio (germane Schleswig-Holstein [ŝlesviĥ holŝtajn], dane Slesvig-Holsten, nordfrise Slaswik-Holstiinj, platgermane: Sleswig-Holsteen) estas la plej norda federacia lando de Germanio, ankaŭ nomata "lando inter la maroj - Norda Maro kaj Balta Maro". Ĝi havas areon de 15 731 kvadrataj kilometroj kaj fine de decembro 2014 ĝi havis 2 830 864 loĝantojn.

Ŝlesvigo-Holstinio limas norde al Danio, sude al Hamburgo kaj Malsupra Saksio, kaj sudoriente al Meklenburgo-Antaŭpomerio.

Ĉefurbo estas Kiel, aliaj urboj estas Flensburg, Husum, Lubeko, Geesthacht, Schleswig. Al Ŝlesvigo-Holstinio ankau apartenas la insulo Helgoland.

Distriktoj (Kreise)[redakti | redakti fonton]

Kreise Schleswig-Holstein.svg
  1. Dithmarschen (HEI)
  2. Duklando Lauenburg (Herzogtum Lauenburg) (RZ)
  3. Norda Frislando (Nordfriesland) (NF)
  4. Orienta Holstinio (Ostholstein) (OH)
  5. Pinneberg (PI)
  6. Plön (PLÖ)
  7. Rendsburg-Eckernförde (RD)
  8. Schleswig-Flensburg (SL)
  9. Segeberg (SE)
  10. Steinburg (IZ)
  11. Stormarn (OD)

(en krampoj: la regionaj aŭtokodoj)

Eksterdistriktaj urboj[redakti | redakti fonton]

  1. Flensburg (FL)
  2. Kilo (KI)
  3. Lubeko (HL)
  4. Neumünster (NMS)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]