Meklenburgo-Antaŭpomerio
Meklenburgo-Antaŭpomerio | |||||
---|---|---|---|---|---|
germane Mecklenburg-Vorpommern | |||||
Federacia lando | |||||
La urbodomo de Greifswald | |||||
flago | blazono | ||||
federacia lando [+] | |||||
| |||||
Lando | Germanio | ||||
Lagaro | Meklenburga lag-plataĵo | ||||
Eksterdistriktoj | Rostock, Schwerin | ||||
Distriktoj | |||||
Historiaj regionoj | 6 |
||||
Najbaras kun | 5 - Balta Maro maro - Okcidentpomeria Provinco Pollando - Brandenburgio Germanio - Malsupra Saksio Germanio - Ŝlesvigo-Holstinio Germanio |
||||
Kelkaj gravaj urboj | 7 |
||||
Insuloj | |||||
Riveroj | |||||
Situo | Schwerin | ||||
- alteco | 0 m ü. NHN [+] | ||||
Ĉefurbo | Schwerin | ||||
- koordinatoj | 54° N, 11° O (mapo)53.63333333333311.416666666667 | ||||
Plej alta punkto | Helpter Berge [+] | ||||
- koordinatoj | 53° N, 14° O (mapo)53.486413.6086 [+] | ||||
Akvokolektejo | 23 174 km² (2 317 400 ha) [+] | ||||
Areo | 23 174,17 km² (2 317 417 ha) | ||||
Loĝantaro | 1 610 774 (fine de decembro 2022) | ||||
Denseco | 69,51 loĝ./km² | ||||
Malneta enlanda produkto | 49,46 Mrd. EUR (2021) | ||||
Ŝuldoj | 8,361 Mrd. Euro (30-a de junio 2020) | ||||
Senlaboreco | 8 % (decembro 2023) | ||||
Refondita | 1990 | ||||
Regantaj partioj | SPD / Maldekstra partio | ||||
Ministroprezidanto | Manuela Schwesig (SPD) (ekde 4-a de julio 2017) |
||||
Prezidento de federacilanda parlamento | Birgit Hesse (SPD) | ||||
Parlamento | |||||
El 79 seĝoj ricevas: | |||||
Horzono | MET (UTC+1) | ||||
- somera tempo | MEST (UTC+2) | ||||
ISO 3166 | DE-MV | ||||
Aŭtokodoj | Listo de aŭtokodoj | ||||
Lasta baloto | 4-a de septembro 2011 | ||||
Sekvanta baloto | 2016 | ||||
Federacia Konsilio | 3 | ||||
Landa Eo-asocio | LAMA (LAMA) | ||||
|
|||||
Meklenburgo-Antaŭpomerio | |||||
Vikimedia Komunejo: Mecklenburg-Vorpommern | |||||
Retpaĝaro: www.m-v.de | |||||
Meklenburgo-Antaŭpomerio aŭ Meklenburgio-Antaŭpomerio (en Esperanto mallongigebla MA, sed pli kutime, kaj germane kaj esperante, neformale mallongigata MekPom) estas federacia lando, t.e. subŝtato, en la nordoriento de Germanio. Ĝia germana nomo estas Mecklenburg-Vorpommern [MEklenburk-FORpomern]. Fine de decembro 2022 ĝi havis 1 610 774 loĝantojn.
Meklenburgo-Antaŭpomerio limas al la Balta maro (norde), Pollando (oriente), la federaciaj landoj Brandenburgio (sude), Malsupra Saksio (sudokcidente) kaj Ŝlesvigo-Holstinio (okcidente).
Al Meklenburgo-Antaŭpomerio limas la germanaj federaciaj landoj Brandenburgio (sude) kaj Malsupra Saksio (okcidente) najbaras Pollando kaj trans Balta maro Danio kaj Svedio
Meklenburgo-Antaŭpomerio estis refondita en 1990.
Geografio
[redakti | redakti fonton]
Ĉefurbo: Schwerin
Aliaj gravaj urboj: Greifswald, Rostock, Sassnitz, Stralsund, Wismar, Neubrandenburg, Neustrelitz
Insuloj: Hiddensee, Poel, Rügen, Usedom
Reliefo
[redakti | redakti fonton]Meklenburgio-Antaŭpomerio ne havas montojn, sed kelkajn montetojn. La marbordo longas ĉirkaŭ 1700 km kaj tial ĝi havas el ĉiuj federaciaj landoj la plej longan marbordon. La plej grandaj insuloj estas Rugeno, Usedomo, Poelo kaj Hidenzeo.
La pejzaĝo de Meklenburgo-Antaŭpomerio estis formita dum la glaciepoko. La plej altaj altaĵoj estas Helpter Berge (179m), Ruhner Berge (176,6 m), Stubbenkammer sur Rugeno (161 m) kaj Brohmer Berge (153 m).
Akvaĵoj
[redakti | redakti fonton]Meklenburgo-Antaŭpomerio havas multajn lagojn kaj riverojn.
Riveroj
[redakti | redakti fonton]La ĉefaj riveroj estas Elbo, Eldo, Peno (Peene), Havelo (germane: Havel) kaj Varnovo (Warnow). La Peene [PE:ne] estas 142 km longa maldekstra rivero en la germana federacia lando Meklenburgo-Antaŭpomerio.
Lagoj
[redakti | redakti fonton]La plej grandaj lagoj germane nomiĝas Müritz (el la polaba lingvo: morica) kaj Schweriner See.
Urboj
[redakti | redakti fonton]La plej gravaj urboj en Meklenburgio-Antaŭpomerio estas: Schwerin, Rostock, Greifswald, Wismar, Neubrandenburg kaj Stralsund.
Lingvoj
[redakti | redakti fonton]Krom la germana lingvo la loĝantoj parte parolas la malaltgermanan lingvon (platdiĉa lingvo, propralingve: Plattdüütsch). Meklenburgio-Antaŭpomerio nomiĝas platdiĉe Mäkelborg-Vörpommern.
Tipa trajto de la platdiĉo en Meklenburgio-Antaŭpomerio estas, ke la pluralaj formoj de la verboj havas en prezenco la komunan finaĵon -en, ekz. wi maken "ni faras", ji maken "vi faras", se/sei maken "ili faras". En la iama Meklenburgio-Ŝverino praa longa o fariĝis au, ekz. Brauder "frato", en la aliaj partoj (Meklenburgio-Ŝtrelico, Antaŭpomerio) de la lando restis o, ekz. Broder "frato".
Administra disdivido
[redakti | redakti fonton]Meklenburgo-Antaŭpomerio post administra reformo de la 4-a de septembro 2011 konsistas el 6 regionaj distriktoj (Landkreise) kaj 2 urboj sen aparteno al distrikto:
Distriktoj (Landkreise)
[redakti | redakti fonton]- Antaŭpomerio-Greifswald (germane Vorpommern-Greifswald)
- Antaŭpomerio-Rügen (germane Vorpommern-Rügen)
- Ludwigslust-Parchim
- Meklenburga Lagaro (germane Mecklenburgische Seenplatte)
- Nordokcidenta Meklenburgo (germane Nordwestmecklenburg)
- Rostock (germane Landkreis Rostock)
Komunumoj
[redakti | redakti fonton]Meklenburgo-Antaŭpomerio konsistas el 805 politike sendependaj komunumoj. Inter ili estas 2 eksterdistriktaj urboj kaj 803 komunumoj apartenantaj al distrikto. El inter ili 765 fondis 78 komunumarojn (kiuj en M-A nomiĝas Ämter, singularo: Amt) por pli efika plenumado de administraj taskoj.
Esperanto-movado
[redakti | redakti fonton]Jen la mapo kun markiloj por la kluboj. La estintaj havas palan markilon. |
La Esperanto-movado en Meklenburgio-Antaŭpomerio festis en 2005 sian 100jariĝon. La unua esperantisto en Ŝverino estis Marie Hankel. Okaze de ĉi tiu jubileo estis eldonita 100paĝa libreto en Ŝverino, kies aŭtoro estas Ralf Kuse.
Nuntempe ekzistas Esperantosocietoj en la jenaj urboj:
Antaŭe estis ankaŭ societoj en:
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- http://www.vorpommern.de
- http://www.esperanto-nb.de Pri la societo en la urbo Neubrandenburg (germane, esperante)
- http://www.esperanto-sn.de/ Pri la klubo en Schwerin (germane, esperante)
|