Marie Hankel
Marie Hankel | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskonomo | Marie Dippe |
Naskiĝo | 2-an de februaro 1844 en Schwerin, Meklenburgo-Schwerin, ![]() |
Morto | 15-an de decembro 1929 (85-jaraĝa) en Dresdeno, Saksio, ![]() |
Lingvoj | Esperanto • germana |
Ŝtataneco | Germanio |
Familio | |
Edz(in)o | Hermann Hankel |
Okupo | |
Okupo | poeto • verkisto • esperantisto • sufrageto |
Marie HANKEL (naskiĝis la 2-an de februaro 1844 en Schwerin kiel Marie Dippe, mortis la 15-an de decembro 1929 en Dresdeno) famiĝis kiel la unua Esperanto-poetino de la mondo. Ŝi eklernis la lingvon en 1905 kaj tuj dediĉis sin kun multe da energio al la Esperanto-movado, kunfondis ekzemple la unuan Dresdenan Esperanto-grupon kaj kunorganizis en 1908 la 4-an Universalan Kongreson de Esperanto (UK) en Dresdeno. Temas pri virino naturema, internaciema, personeca, optimisma, ateisma, kaj tre interesa figuro de Esperantujo, krom premiita en literaturaj konkursoj. Ŝia literatura verkaro konsistas precipe el poeziaĵoj, publikigitaj en diversaj revuoj. En 1909 Marie Hankel en la beletra festo "Internaciaj Floraj Ludoj " dum la UK en Barcelono gajnis la unuan premion pro sia poemo "La simbolo de l'amo".
Verkoj (elekto)[redakti | redakti fonton]
La renkonto : komedieto originale verkita / de Marie Hankel. En: Tri unuaktaj komedioj: ludataj dum la 4a Internacia Esperantista Kongreso en Dresden, aŭgusto 1908; p. [87] - 96
Tie ĉi oni parolas Esperante : unuakta komedio / de Thomas J. Williams. Trad. kaj aranĝita de M. Hankel. En: Tri unuaktaj komedioj: ludataj dum la 4a Internacia Esperantista Kongreso en Dresden, aŭgusto 1908; p. [55] - 86
La simbolo de l' amo / Marie Hankel. En: Unuaj Internaciaj Floraj Ludoj: Barcelono, Septembro 1909; p. [3]
Sableroj / de Marie Hankel. Leipzig: Germana Esperanto-Librejo, 1911, 91 p. : muziknotoj. - (Internacia Librotrezoro 2-4)
La simbolo de l' amo
Rozujo sovaĝa, simbolo de l' amo,
En vintro vi staras sen ia ornamo!
En kampo vi nuda ĉagrenas dezerte,
Rozujo, malvarmo mortigos vin certe.
Mallaŭte tre dolĉa voĉeto elsonas:
„Silentu, silentu, mi dormon bezonas,
Min nutras denove patrino la tero.
Trankvile atendas mi ĝis la somero.“
Dormantan rozujon printempo vekigis,
Somero ĝin riĉe kaj bele florigis.
Ho, donu al mi nun kroneton belfloran,
Girlandan, balancan kaj brile koloran!
„Ne tuŝu, ne ŝiru floraron, la mian.
Mi pikos, mi vundos la manon, la vian,
Pro amo mi miajn floretojn defendos,
Pro amo mi miajn pikilojn forsendos.“
Al vento ĝi florofoliojn oferis,
Aŭtune la fruktoj fiere aperis:
Rozujo, simbolo de l' amo vi estas,
Trankvila, alloga, kuraĝa vi estas.
Kreemo[redakti | redakti fonton]
Hankel en siaj poemoj esprimis la idealismajn tendencojn de la Esperanto-kulturo antaŭ la milito. La precipa kolekto de ŝiaj verkoj estis kolekto de poemoj kaj rakontoj, Sableroj (1911).
Bildaro[redakti | redakti fonton]
-
Marie Hankel
-
Hermann Hankel, edzo de Marie Hankel
-
La tombo de Marie Hankel en Urnenhain Tolkewitz
-
Sableroj, 1911.
-
Sableroj, 1922.
Bibliografio[redakti | redakti fonton]
- Krys Ungar, Ĝoje Sonu Mia Kanto: vivo kaj verkoj de Marie Hankel [1990]. En Pri Homoj kaj Verkoj. Eseoj pri la Esperanto-kulturo. UEA. Rotterdam. 2012. 143 paĝoj. p. 43-57.
- (germana) Hankel, Marie. En: 100 Jahre Krematorium und Urnenhain Dresden-Tolkewitz. Sax, Beucha 2011, p. 86.
- Pabst B. Marie Hankel (1844-1929): poetino, organizantino, feministino, En : Esperante kaj Ekumene: Fest-libro por la 75-a naskiĝtago de Adolf Burkhardt, Schliegen, 2004, p. 177-200.
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- Marie Hankel en Enciklopedio de Esperanto
- Detala biografio Arkivigite je 2021-02-12 per la retarkivo Wayback Machine kaj verko-listo (en la germana)
- Libroj[rompita ligilo] de kaj pri Marie Hankel en la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo Arkivigite je 2007-12-21 per la retarkivo Wayback Machine
- Artikoloj Arkivigite je 2008-05-09 per la retarkivo Wayback Machine de kaj pri Marie Hankel en Elektronika Bibliografio de Esperantaj Artikoloj (EBEA)
- Jutuba filmeto "La heredajo de Marie Hankel - Ralf Kuse (DE)"