urbo • rezidejo • ĉefregioncentro • urbego • urba komunumo de Germanio • eksterdistrikta urbo en Meklenburgo-Antaŭpomerio • ĉefurbo de germania federacia lando
Schwerin [ŝverIN] (esperante Ŝverino)[1][2] estas la ĉefurbo de la germanafederacia landoMeklenburgo-Antaŭpomerio. Fine de decembro 2023 la urbo havis 209 061 loĝantojn. Ĝi situas en pitoreska lago-riĉa regiono. La komunumo Schwerin konsistas ankaŭ el la iamaj vilaĝoj Lankow, Neumühle, Görries, Krebsförden, Mueß, Zippendorf, Medewege kaj Wickendorf.
Impona trajto de la urbo estas ĝia situo meze de lagoj. Sed pleje ravas, ke en la centro de Schwerin antaŭ noblaj novklasikaj konstruaĵoj (muzeo, teatro) staras meze de lago, kvazaŭ bildo el fe-rakonto, la kastelo de la dukoj.
Per individua motora trafiko eblas interalie atingi la urbon per la germanajaŭtovojoj (norda-suda) kaj (okcidenta-orienta). Tamen la A14 nur norden ĝis la hansa urbo Wismar jam estas finkonstruita, sude ankoraŭ estas nepreta konstruejo ĝis Magdeburg, de tie la aŭtovojo kontinue plukondukiĝas sudorienten al Dresdeno. La A24 okcidenten al Hamburgo kaj orienten al Berlino do estas la praktike pli grava vojo. De la fervoja Stacidomo de Schwerin nun trajnaj linioj disiras en ĉiujn direktojn. Aparte gravaj estas la fervojaj linioj Hamburg – [Ŝverino] – Rostock – Stralsund kaj Wismar – [Ŝverino] – Ludwigslust – Berlin.
La unua esperantisto en Ŝverino estis Marie Hankel. En la urbo ekzistas Esperanto-societo, kiu interalie en 1992 respondecis pri organiziĝo de la Germana Esperanto-Kongreso en Schwerin. Estas Esperanto-klubo en Schwerin, vidu retejojn sube.