Växjö
Växjö | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
urba areo de Svedio ![]() | |||
Administrado | |||
Regiono | Småland | ||
Provinco | Kronobergs län | ||
Poŝtkodo | 350 03–359 99 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 74 052 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 1 937 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 56° 53′ N, 14° 48′ O (mapo)56.88902992486114.802795326212Koordinatoj: 56° 53′ N, 14° 48′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 167 m [+] | ||
Areo | 38,23 km² (3 823 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Växjö estas urbo de suda Svedio, en la regiono Småland. Laŭ la stato de 2023 en la urbo vivis 74 052 loĝantoj sur areo de 3 823 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 19 loĝantoj/km². Växjö estas la administra, kultura kaj industria centro de la moderna sveda provinco Kronobergs län. Ĝi estas cetere la sidejo de la luterana episkopejo de Växjö.

La nomo de la urbo devenas onidire de la svedaj vortoj "väg" (vojo) kaj "sjö" (lago): ĝi rilatas al la vojo super la frostita lago de Växjö, kiun farmistoj uzis vintre por atingi la vendoplacon (kiu poste fariĝis la urbocentro).
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]La universitato de Växjö havis 14 mil studentojn en 2004. En la urbo troviĝas pluraj gravaj firmaoj kiel Alstom aŭ Aerotech Telub. Växjö gastigas la nacian muzeon pri vitro [1] Arkivigite je 2007-11-14 per la retarkivo Wayback Machine kaj proklamis sin kiel la "ĉefurbo de la reĝlando de Kristalo", kaj de la "reĝlando de Meblaro" [2].

Sveda Elmigrula Instituto
[redakti | redakti fonton]En Växjö situas la Sveda Elmigrula Instituto [3] Arkivigite je 2005-08-26 per la retarkivo Wayback Machine, kiu estis establita en 1965 apud la lago, kore de la urbo. Ĝi entenas arkivojn, librejon, muzeon kaj serĉcentron rilate al la amasa sveda elmigrado al Usono, kiu okazis inter 1846 kaj 1930.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]Tuj norde de Växjö staras la kastelo Kronoberg, ruina fortikaĵo konstruita en la 15-a jarcento. Ĝi estis interalie uzita kiel bazo de Nils Dacke.
Partneraj urboj
[redakti | redakti fonton]Inter la partneraj urboj de (la komunu7mo kaj urbo) Växjö estas
Aabenraa, Danio
Almere, Nederlando, 1999
Duluth, Minesoto, Usono, ekde 1987
Kaŭno (Kaunas), Litovio, ekde 1990
Lancaster, Anglio, Britio, ekde 1996
Lohja, Finnlando
Pobiedziska, Pollando, 1991
Ringerike, Buskerud, Norvegio
Schwerin, Meklenburgo-Antaŭpomerio, Germanio, 1997
Skagaströnd, Islando
Lokaj famuloj
[redakti | redakti fonton]- Joachim Björklund, futbalisto
- Jonas Björkman, tenisisto
- Karl-Birger Blomdahl, komponisto de la 20-a jarcento
- Martin Kellerman, bildrakontisto
- Carolina Klüft, atleto
- Pär Lagerkvist, verkisto kaj Nobel-premio pri literaturo de 1951
- Otto Lindblad, 19-a jarcenta komponisto
- Karolo Lineo, kuracisto kaj zoologo
- Christina Nilsson, 19-a jarcenta opera kantistino
- Thomas Ravelli, futbalisto
- Mats Wilander, tenisisto
- The Ark, muzikgrupo