Nobel-premio pri literaturo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

La Nobel-Premio pri Literaturo (en la sveda: Nobelpriset i litteratur) estas premio aljuĝita ĉiujare de 1901, laŭ la heredaĵo de la inventisto Alfred Nobel, por literaturaj verkado "en ideala direkto".

La testamento de Alfred Nobel enhavas postulon pri la literatura premio, kiu kaŭzis multan konfuzon: ĝi estu donata al verkisto kiu agis "en ideala direkto" (svede i idealisk rigtning). Dum multaj jaroj, la akademio interpretis la vorton "ideala" kiel misskribo de "idealisma", kaj tial rifuzis doni la premion al ne-idealismaj verkistoj kiel Henrik Ibsen, August Strindberg kaj Lev Tolstoj. Poste, ĝi reviziis tiun interpreton, rigardis ĝin kiel tutsimple nekompreneblan kaj donis la premion ankaŭ al verkistoj kiel Dario Fo kaj José Saramago.

sidejo de la Sveda Akademio en Stokholmo

Intertempe aperis - aŭ pli ĝuste reaperis - finfine la sola beletraĵo de Nobel mem - la teatraĵo Nemesis (Nemeza). En ĝi oni povas vidi kiel li mem opiniis rilate al religio, eklezio kaj simile. Kelkaj do nun kredas, ke ĝuste Fo kaj Saramago eble estis la unuaj premiitoj tute laŭ la gusto de Alfred Nobel, ĉar laŭ ili "ideala" por li signifis lukti por siaj idealoj kontraŭ dio, eklezio, ŝtato kaj aliaj aŭtoritatoj.

La Nobel-premio pri literaturo estas donata laŭ decido de la Sveda Akademio.

Jenaj aŭtoroj ricevis la premion:

1901-1920[redakti | redakti fonton]

1921-1940[redakti | redakti fonton]

1941-1960[redakti | redakti fonton]

1961-1980[redakti | redakti fonton]

1981-2000[redakti | redakti fonton]

2001 - 2010[redakti | redakti fonton]

2011 - nun[redakti | redakti fonton]

2011: Tomas Tranströmer
2012: Mo Yan
2013: Alice Munro
2014: Patrick Modiano
2015: Svjatlana Aljeksijeviĉ
2016: Bob Dylan
2017: Kazuo Ishiguro
2018: Olga Tokarczuk
2019: Peter Handke

Tradukoj en Esperanto[redakti | redakti fonton]

Ivo Andrić, La ponto super Drino

Iosif Brodskij, De nenie kun amo

Günter Grass, La lada tambureto

Ernest Hemingway, La oldulo kaj la maro

Hermann Hesse, Demian

Hermann Hesse, Sidarto

Jasunari Kawabata, Neĝa lando

Rudyard Kipling, La krabo kiu ludis kun la maro

Rudyard Kipling, La zodiakidoj kaj aliaj rakonto

Par Lagerkvist, Mariamne

Par Lagerkvist, Johnson en Martinson

Selma Lagerlöf, La mirinda vojaĝo de Nils Holgersson

Halldór Laxness, Sendependaj homoj

Thomas Mann, Lotte en Weimar

Wisława Szymborska, Mi inventas la mondon

Bertha von Suttner, For la batalilojn!

Alfred Nobel, Nemeza

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Nobel-premio pri fiziko

Nobel-premio pri kemio

Nobel-premio pri fiziologio aŭ medicino

Nobel-premio pri paco

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Listo de laŭreatoj angle

Nobelo aŭ stultaĵo, artikolo en Libera Folio pri la demando ĉu kandidatigi por literatura Nobelpremio E-lingvan verkiston aŭ ne kandidatigi. Aperis la 29-an de novembro 2018 esperante