Gabriel García Márquez

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Gabriel García Márquez Nobel prize medal.svg
Gabriel Garcia Marquez 1984.jpg
Naskiĝis Gabriel José de la Concordia García Márquez
la 6-an de marto 1927(nun 1927-03-06)
en Aracataca, Kolombio
Mortis la 17-an de aprilo 2014 (87-jara)
en Meksik-urbo
Pseŭdonimo Gabo
Profesio Romanisto
Alma mater Universidad Nacional de Colombia
Ĝenroj Magia realismo
Notindaj verko(j) Cent jaroj da soleco
Notindaj premioj Nobel-premio pri literaturo
Edzo(j) Mercedes Barcha Pardo
Infanoj Rodrigo García Barcha, Gonzalo García Barcha
Subskribo Gabriel Marquez Signature.png
Portal.svg Literatura portalo
v  d  r
Information icon.svg

Gabriel GARCÍA MÁRQUEZ (naskiĝis la 6-an de marto 1927(nun 1927-03-06) en Arakatako, mortis la 17-an de aprilo 2014 en Meksik-urbo) estis kolombia romanisto. Enloĝinte de frua juneco en la ĉefurbo de Kolombio, Gabriel García Márquez studis juron kaj en la Nacia Universitato de Kolombio kaj komencis siajn unuajn ĵurnalajn kunlaborojn kun la ĵurnalo El Espectador (La Spektanto). Li neniam finis sian studadon, tamen kelkaj universitatoj kiel la Universitato Kolumbio de Nov-jorko donis al li honoran doktorecon.

Kiam li estis 27-jara, li publikigis sian unuan romanon, La Hojarasca (La foliaro), en kiu li jam montris siajn distingajn trajtojn en sia fikcia verkmaniero, plena de elverŝiĝanta fantazio. De tiu unua verko, lia rakontarto enradikiĝis en la literatura tradicio hispanamerika, samtempe kiel li trovis en kelkaj usonaj verkistoj, novajn esprimajn formulojn.

Engaĝiĝinta kun la maldekstra movado, Gabriel García Márquez sekvis de proksime la ribelon de la kuba gerilo ĝis ties venko en 1959. Amiko de Fidel Castro, li partoprenis tiutempe en la fundado de Prensa Latina, la novaĵagentejo de Kubo. Post la publikigo de du novaj libroj pri fikcio, en 1965 li estis laŭrata en sia lando per la Nacia Premio.

Nur du jarojn poste, kaj fine de ne malmultaj sortoŝanĝoj kun diversaj eldonistoj, García Márquez sukcesis ke argentina eldonejo publikigu kiun estus lia majstroverko kaj unu el la plej gravaj romanoj de la universala literaturo de la 20-a jarcento, Cent jaroj da soleco.

La verko, pri kiu li laboris dum pli ol dudek jaroj, li rekreas per la historio de la familio Buendía la historian aventuron de Makondo, imagita vilaĝo kiu estas la kuniga kompilo de lia propra naskiĝvilaĝo kaj samtempe, de la lando kaj la kontinento. De perfekta cirkla strukturo, la rakonto levas propran mondon, mitan rekreadon de la reala mondo de Latinameriko, rekreado kiu komencis nomiĝi «magia realismo», pro la konstanta kunveno de realismaj elementoj kun aperoj ka fantaziaj cirkonstancoj. Tiu ĉi rakonta formulo enradikiĝas en la literatura tradicio de Latinameriko, komenciĝinta en la kronikoj de la konkerintoj, plenaj ankaŭ de legendoj kaj supernaturaj elementoj originitaj de la profunda ŝoko inter la konita mondo kaj la kulturo de la hispanoj kiuj elmigradis kaj la stranga ĉeesto de la latinamerika kontinento.

Post la periodo en Parizo, en 1969 li instaliĝis en Barcelono, kie li stablis amikecon kun hispanaj intelektuloj kiel Carlos Barral, kaj sudamerikaj, Kiel Vargas Llosa. Lia restado tie estis decidiga por la konkretigo de tio kion oni konis kiel la ekkresko de la hispanamerika literaturo el kiu li estis unu el la plej grandaj reprezentantoj.

En 1972, Gabriel García Márquez havigis al si la Internacian Premion pri Romano Rómulo Gallegos, kaj malmulte da jaroj pli poste li reiris al Latinameriko, por loĝi alterne en Kartaheno kaj Meksikurbo, precipe pro la politika nestabileco de sia lando.

Lia literatura prestiĝo, kiu en 1982 permesis al li ricevi la Nobelpremion pri Literaturo, donis al li aŭtoritaton por aŭdigi sian voĉon en la politika kaj socia vivo kolombia. Lia agado kiel ĵurnalisto restas reflektata en Textos costeños (Tekstoj marbordaj), de 1981, Entre cachacos (Inter enlanduloj) de 1983, kompendioj de artikoloj publikigitaj en la skribitaj novaĵmedioj, aŭ Noticias de un secuestro (Novaĵoj pri homrabo), ampleksa raporto romanigita eldonita en 1996 kiu temas pri la drama aventuro de naŭ rabitaj ĵurnalistoj laŭ ordonoj de la narkotikisto Pablo Escobar. Relato de un náufrago (Rakonto pri frakasiĝinto), raporto pri reala kazo publikigita romanforme en 1968, estas brila ekzemplo de «nova realismo» kaj reflektas la kapablon ŝanĝi la skribmanieron.

En kinarto li intervenis en la redaktado de multaj filmoskizoj de siaj propraj verkoj, kaj de 1985 kunhavas, kun la argentina filmisto Fernando Birri, la direktadon de la Internacia Filmolernejo de Havano.

(Tradukita el Biografioj kaj vivoj)

Listo de verkoj[redakti | redakti fonton]

  • La hojarasca, ("Foli-tapiŝo", 1955).
  • Relato de un náufrago ("Rakonto de vrakulo", 1955).
  • El coronel no tiene quien le escriba ("Neniu por skribi al la kolonelo", 1961).
  • Los funerales de la Mamá Grande ("La funebradoj de Granda Panjo", 1962).
  • La mala hora ("La mishoro", 1962).
  • Cien años de soledad (1967):
    • En esperanto "Cent jaroj da soleco" / Gabriel García Márquez. Trad. Fernando de Diego. Chapecó, 1992. Magi-realisma romano de la Nobel-premiita aŭtoro. Serio Orient-Okcidento, n-ro 27.
  • Monólogo de Isabel viendo llover en Macondo ("Monologo de Isabel vidanta kiel pluvas en Macondo", 1968).
  • Relato de un naúfrago ("Rakonto de vrakulo", 1970).
  • La increíble y triste historia de la cándida Eréndira y de su abuela desalmada ("La nekredebla kaj trista historio de la pur-anima Eréndira kaj de ŝia senkompata avino", 1972).
  • Cuando era feliz e indocumentado ("Kiam mi estis feliĉa kaj nedokumentita", 1973).
  • Ojos de perro azul ("Okuloj de blua hundo", 1974).
  • El otoño del patriarca ("La aŭtuno de l' patriarko", 1975).
  • Todos los cuentos (1947-1972) ("Ĉiuj rakontoj", 1976).
  • Crónica de una muerte anunciada ("Kroniko pri anoncita morto", 1981).
  • Textos costeños ("Marbordaj tekstoj", 1981).
  • Viva Sandino ("Vivu Sandino", 1982).
  • El olor de la guayaba ("La odoro de gujavo", 1982).
  • El secuestro ("La kidnapo", 1982).
  • El amor en los tiempos del cólera ("La amo en la tempoj de l' ĥolero", 1985).
  • El general en su laberinto ("La generalo en sia labirinto", 1989).
  • Doce cuentos peregrinos ("Dek du drivaj rakontoj", 1992).
  • Del amor y otros demonios ("Pri la amo kaj aliaj demonoj", 1994).
  • Noticia de un secuestro ("Novaĵo pri kidnapo", 1996).
  • Obra periodística 1: Textos costeños (1948-1952) ("Ĵurnalisma verkaro 1: Marbordaj tekstoj (1948-1952)")
  • Obra periodística 2: Entre cachacos (1954-1955) ("Ĵurnalisma verkaro 2: Inter cachacos (1954-1955)")
  • Obra periodística 3: De Europa y América (1955-1960)("Ĵurnalisma verkaro 3: Pri Eŭropo kaj Ameriko (1955-1960)")
  • Obra periodística 4: Por la libre (1974-1995) ("Ĵurnalisma verkaro 4: Libere (1974-1995)")
  • Obra periodística 5: Notas de prensa (1980-1984) ("Ĵurnalisma verkaro 5: Gazetaraj notoj (1980-1984)")
  • Erendira.
  • Chile, el golpe y los gringos ("Ĉilio, la puĉo kaj la gringoj").
  • Vivir para contarla ("Vivi por rakonti ĝin", 2002).
  • Memoria de mis putas tristes ("Memoro pri miaj tristaj putinoj", 2004).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]